TVP Historia estas dokumenta televidkanalo pri historia temaro en Telewizja Polska (TVP), kiu komencis disaŭdigon la 3-an de majo 2007. Ĝi baziĝas sur produktado de propraj programoj kaj arkivaĵoj de TVP. Ne mankas ankaŭ eksterlandaj produktoj. TVP Historia aktive kunlaboras kun pluraj institucioj. Multaj montrataj programoj kaj filmoj de la stacio oni povas en posta termino rigardi en Interreto.

TVP Historia
bildo
televidstacio • faka televida kanalo
Ĝeneralaj informoj
Landoj [[]]
Komenciĝo de elsendoj 2007
Posedata de Pola Televido vd
vdr

Devizo de TVP Historia estas Malkovri kaj kompreni.

Televidprogramoj redakti

  • "Bataloj, konfliktoj, militoj" - pri famaj militoj kaj historio de milita tekniko
  • "Kontroversioj" – pri la plej kontroversiaj temoj el historio de Pollando kaj la mondo. La programo estas gvidata de Rafał Ziemkiewicz
  • „Ĉe la fonto de civilizacioj" – pri historio de civilizoj, religio kaj Eklezio
  • "Forto de Senfortuloj" – dramaj rakontoj pri la sortoj de personoj, kiuj batalis kontraŭ komunista regopovo, ankaŭ pri faktoj ofte preterlasataj eĉ post 1989
  • "Estis ne estis" – amuza programo de satiristoj, ofte nekonvencia leciono de la historio
  • "Kulisoj de la Tria Pola Respubliko" – programo gvidata de profesoro Antoni Dudek de Instituto pri Nacia Memoro, ekde 1989.
  • "Portalo" – historia magazino – semajnrevuo kun la plej freŝdataj informoj pri vaste komprenata historio. Kelkaj temgrupoj fore de felietono kun komento de gvidpersono.
  • "El arkivoj de Pola Popola Respubliko" – magazino informanta pri la plej nova historio de Pollando, pri laboro de la Instituto pri Nacia Memoro kaj de aliaj institucioj, ekz. KARTA-Centro, pri homoj kaj mekanismoj respendecaj pri agado de la reĝimo, kaj ankaŭ pri tiuj, kiuj batalis kun ili
  • Notacioj" – raportoj de la atestantoj de la plej nova historio, ekz. de ribelo de Varsovio, partizanoj
  • „Historiaj turniĝoj" – programo prezentanta la plej gravajn, decidajn eventojn, kiuj ŝanĝis fluon de la historio. Mastro de la ciklo estas Piotr Semka.
  • "Historio de poloj" – programo rakontanta pri dinastioj regantaj en Pollando
  • "Duelo" – programo kun partopreno de Sławomir Sierakowski kaj Rafał Ziemkiewicz
  • "Por kio tio estis...? - Jan Pietrzak kun invititaj gastoj interparolas pri interesaj personoj kaj fenomenoj, kiuj senrevene pasis, kiel cenzuro, modo, sporto, propagando, idoloj de la pasintaj jaroj. Leĝera kaj nekonvencie donita leciono de la historio.
  • "Leksikono de la Pola Popola Respubliko" – histori-edukaj felietonoj montrantaj la periodon de PPR – de 1952 ĝis 1989.
  • „Kontraŭ fremda mono" – historia ciklo de la plej famaj polaj spionoj kaj agentoj de PPR - gvidas Rafał Ziemkiewicz
  • "Historio kaj filmo" – Kvar kirasuloj kaj la hundo, Ludmono pli granda ol la vivo, Sinjoro Wołodyjowski, Strataj ludoj kaj aliaj historiaj filmoj kun komento de spertuloj, kiuj klarigas ĉu la filma vizio de la eventoj estas kongrua kun la realo kaj kiom deflankiĝas de la vera historio.
  • "Historio kaj dokumento" – escepte gravaj filmoj de la plej bonaj polaj kaj eksterlandaj reĝisoroj
  • "Enciklopedio de ″Solidarność″ – ciklo de triminutaj miniraportoj skizantaj siluetojn kaj eventojn lige al la naskiĝo de Solidareco.
  • „Dankon pro la "Solidareco" – forgesitaj herooj el la bataltempo kontraŭ komunismo
  • "Malbenitaj lokoj" – ciklo de fabeligitaj dokumentaj filmoj pri eksterordinaraj eventoj skuantajn la polan publikan opinion en la dua duono de la 20-a jarcento
  • "Atestantoj de nekonataj historioj" – historio de la postmilitaj jaroj de la 20-a jarcento estis formigata sub atenta okulo de cenzuro, tial multaj faktoj kaj dokumentoj nur nun povas atingi konscion de la publiko. En la programo oni utiligis aktojn, fotojn kaj raportojn priskribantaj interesajn sortoj de homoj aŭ nekonatajn ĝis nin faktojn. En ĝi rolas ankaŭ atestantoj de la plej nova historio – tiu de antaŭ 50, 30 aŭ 20 jaroj. La programo realiĝas kunlabore kun la Instituto pri Nacia Memoro.
  • "Historio de la Tria Pola Respubliko" – dokumenta serio rememoriganta historion de la 3-a PR kun komentoj de historiistoj, publicistoj kaj politikistoj.
  • "Leteroj al PPR" – dokumenta ciklo montranta problemojn de la simpla homo vivanta en la tempo de PPR baze de arkivaj materialoj de TVP Szczecin
  • "Trezoroj de Jasna Góra. Homoj kaj donacoj" – dokumenta serio montranta historion, eventojn kaj monumentojn ligitajn kun la monaĥejo de paŭlanoj en la Klara Monto.
  • "Enigmoj de tiuj jaroj" – programo, kies kreantoj provas solvi neklarigitajn enigmojn el la historio de Pollando kaj la mondo
  • "Gusto de tradicio" – ciklo prezentanta malnovajn tradiciojn kaj praslavajn morojn, kiuj kunfandiĝis kun la kristana kaj pola popola kulturo
  • "Ombroj de PPR" – programo elirpunkte provanta klarigi kaj kompreni la periodon de PPR, kaj antaŭ ĉio montri nekonatajn faktojn surbaze de dokumentoj el la arkivo de Instituto pri Nacia Memoro. Ĉiam partoprenis invititaj gastoj, ofte senperaj atestantoj de historiaj eventoj. La programo gvidata de Bronisław Wildstein.
  • "20 jaroj pasis" - programo de Marcin Wolski monranta historion de la 3-a PR de 1989. En la programo oni utiligis fragmentojn de la programo "Pola Zoologia ĝardeno kaj de "Politikaj Novjaraj Kripoj"
  • "Disputo pri la historio" - programo prezentanta historian problemon kaj opiniojn de historiistojn pri ĝi

Eksteraj ligiloj redakti