Tiopurino
Plata kemia strukturo de la Tiopurino
Plata kemia strukturo de la 2-Merkaptopurino
Tridimensia strukturo de la Tiopurino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Purino-6-tiono
Kemia formulo
C5H2N4S
CAS-numero-kodo 28128-19-0
ChemSpider kodo 1015
PubChem-kodo 3015569
Fizikaj proprecoj
Aspekto flava kristaleca solido[1]
Molmaso 150.161 g·mol-1
Denseco 1.8 g cm−3
Fandpunkto (azatiopurino)243.5 °C
Bolpunkto 245 °C
Refrakta indico  1,942
Ekflama temperaturo 101.8 °C
Acideco (pKa) 7.77
Solvebleco Akvo:68500 mg/L
Mortiga dozo (LD50) (azatiopurino) 400 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R41
Sekureco S26 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H335, H361
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P261, P264, P270, P271, P281, P301+310, P301+312, P304+340, P308+313, P312, P321, P330, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiopurino estas grupo da familio de citotoksaj agentoj vaste uzataj en la traktado de akuta limfocitoblasta leŭkemio, aŭtoimunigaj perturboj (ekzemple malsano de Crohn, reŭmatosimila artrito) kaj riceviloj por organtransplantoj.

La metabolo de la tiopurino estas katalizita de la enzimo metil-transigazo ankaŭ konata kiel TPMT. La deficienco de la TPMT, kaŭzata de genomutacioj, rezultas en pliigo en la konvertado de la medicinaĵoj kun tiopurino en citotoksaj TGN (tiogvanino-nukleotido).

Medicinaĵoj kun tiopurino povas indukti malsamajn efektojn en malsanuloj kun nesufiĉo da TPMT, aparte mjelosubpremado tiaj kiaj neŭtropenio[3], anemio, trombocitopenio[4] kaj pancitopenio[5][6]. Mjelosubpremado elmontriĝas kiel laceco, naŭzoj, paleco, ĉefe sur la lipoj kaj ungaj litoj, takikardio, febro, tremetoj, diareo, ktp.[7]

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chemical Book
  2. PubChem
  3. Neŭtropenio estas nenormala malalta koncentriĝo de neŭtrofiloj en la sango.
  4. Malpliigo de ĉelelementoj ĉeestantaj en la sango aŭ histo.
  5. Pancitopenio estas medicina kondiĉo en kiu ekzistas reduktiĝo en la nombro de la ruĝaj kaj blankaj sangoĉeloj, samkiel Trombocitoj.
  6. Neŭtrofiloj estas klaso da blankaj sangoĉeloj kiu partoprenas en la imunsistemo.
  7. Dra Tânia, Laboratório Médico