Vincento de Bovajso

Vincento de Bovajso (1184-1264) estis franca dominikano, enciklopediisto, beletristo, erudiciulo, kompilisto, hebreisto, latinisto, helenisto, kompilanto de la "Speculum Maius", la plej grava enciklopedio pli uzata dum la mezepoko. Li estis predikisto en la kortego de Ludoviko la 9-a (1214-1270), kiu igis lin lektoro en la lernejo de la cistercia Abatejo de Royaumont-sur-Oise[1], krom esti ankaŭ mentoro de la infanoj de la monarko. Ĉirkaŭ 1250, li eldonis por la reĝa familio "De eruditione filiorum regalium", pedagogian verkon monaĥastilan, bazita je la Prisaĝaj libroj de la Biblio.

Vincento de Bovajso
Persona informo
Vincent de Beauvais
Naskiĝo 1-an de januaro 1190 (1190-01-01)
en Boran-sur-Oise
Morto 1-an de januaro 1264 (1264-01-01) (74-jaraĝa)
en Beauvais,  Reĝlando Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Profesio
Okupo pedagogofilozofoverkistozoologo • natursciencisto • enciklopediisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Speculum Maius ❦
Speculum Historiale ❦
Speculum Doctrinale ❦
Speculum naturale ❦
Speculum vel imago mundi ❦
Memoriale temporum ❦
Liber de sancta Trinitate ❦
Tractatus de poenitentia ❦
Liber de laudibus beatae Virginis ❦
Liber de laudibus Johannis Evangelistae ❦
Liber gratiae ❦
De eruditione filiorum nobilium ❦
De morali principis institutione ❦
Expositio in orationem dominicam ❦
Tractatus in salutatione beatae Virginis Mariae ab angelo facta ❦
Sermons vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spegulo de la mondo redakti

 
La Granda Spegulo aŭ Spegulo de la Mondo, verko eldonita inter 1244 kaj 1260

La "Speculum maius" estas enciklopedio komponata inter 1244 kaj 1260, kun okdek libroj, kiuj cirkulis kiel manuskripto dum du jarcentoj, antaŭ ol presiĝi en 1476. Ĝi dividiĝas en tri partoj: "Speculum naturale", "Speculum doctrinale" kaj "Speculum historiale". Iu kvara libro, nomita "Speculum morale", kelkatempe konsiderita parto de la kunaĵo, estas apokrifa.

En la 32 libroj de la "Speculum naturale", li elmontras nociojn pri naturaj sciencoj; en la 17 libroj de la "Speculum doctrinale", li defendas la bezonon de homo leviĝi pere de la konado, oferas kolekton da novaĵoj pri artoj kaj doktrinoj. dum en la "Speculum historiale", komponita de 31 libroj, li rakontas la historion pri la homaro ekde Adamo ĝis 1250.

Iu fundamenta aspekto de lia "Speculum historiale" estas la granda spaco dediĉita al la mirakloj. Kvar el la mezepokaj historiistoj, kiujn li plej ofte mencias estas: Siĵeberto de Ĵambluo (1030-1112), Hugo Floriako (1118), Helinando de Fredamonto (1160-1230) kaj Vilhelmo de Malmesbury (1080-1143).

Krom tiujn, li uzis aliajn enciklopediajn fontojn de la pasinteco, nome, la "Liber Exceptionum" de Rikardo de Sankta Viktoro (1110-1173), la "Didascalicon" fare de alia verkisto en la Abatejo de Sankta Viktorio, apud Parizo; Hugo de Sankta Viktoro (1096-1141), kaj la Etimologioj de Isidoro de Sevilo (560-636), krom aliaj verkoj de Seneko la pli juna (4 a. K.-65 AD) kaj Marcus Tullius Cicero (106 a. K.-43 a. K.). Verdire, la "Speculum" volis reprezenti iun kolekton pri la tiamaj konoj, kaj de la aŭtoro, kaj de tiuj troviĝantaj en liaepoka societo, kiujn li kunigis en sia verko.

Selektita verkaro redakti

  • Liber de sancta Trinitate (Libro pri la Sankta Triunuo)
  • Tractatus de poenitentia (Traktado pri la pentofarado)
  • Liber de laudibus beatae Virginis (Libro laŭde de la sankta Virgulino)
  • Liber de laudibus Johannis Evangelistae (Libro laŭde de Johano Evangeliisto)
  • Liber gratiae (Libro pri gracoj)
  • Liber consolatorius ad Ludovicum regem de morte filii (Libro pri konsoliĝo al reĝo Ludoviko pro la morto de siaj filoj)
  • Epistola consolatoria de morte amici (Konsoliĝa epistolo pri la morto de amikoj)
  • De morali principis institutione (Institucio pri la moralaj principoj)
  • Expositio in orationem dominicam (Ekspozicio pri la dominikana preĝo)
  • Tractatus in salutatione beatae Virginis Mariae ab angelo facta (Traktado pri salutado al la sankta Maria Virgulino farita de iu anĝelo)
  • Sermones (Predikoj)
  • Memoriale temporum (Memorlibro pri la tempo)
  • Speculum Maius: Quorum Primo Tota Naturalis Historia: Altero omnium ..., 1591
  • De Institutione Principum
  • De Eruditione Filiorum Regalium (Pri la edukado de la nobelinfanoj)
  • Tractatus Consolatorius
  • Speculum Humanae Salvationis (Spegulo de la homsaviĝo)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti