Succisa pratensis

ornama planto

Succisa pratensis (Sin.: Scabiosa succisa L.), estas plantospecio de la genro Succisa ene de la subfamilio de la Dipsakoideoj (Dipsacoideae) en la familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae). La esperanto-nomo de la genro estas herbeja sukciso aŭ popularlingve bluburĝono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Succisa pratensis,

herbeja sukciso


Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Kaprifoliacoj Caprifoliaceae
Subfamilio: Dipsacoideae, Dipsakoideoj
Genro: Succisa
Specio: S. pratensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
burĝona kaj plene floranta kapitulo
 
la tranĉo tra plene floranta kapitulon. Sub la floro troviĝas por ĉiu floro po unu paleo.
 
A: unu sola (jam plene floranta ) floro kun paleo. B: paleot (= brakteo). C: kvareĝa, rufa, kvarpinta ekstera kaliko. D: hipogina ovario kaj kvin rigidharaj internaj kalikoj.

Vegetativa priskribo redakti

Succisa pratensis kreskas kiel multjara herba planto kaj atingas alton de 30 ĝis 50, malofte ĝis 80 centimetroj. Ĝi havas kiel rezervorgano vertikalan rizomon. Ĝi atingas profundecon de 50 cm. La planto ne havas stolonojn. La tigo estas glata. La planto havas folirozedon kaj longecajn ĝis lancetajn glatrandajn foliojn.

Generativa priskribo redakti

La planto floras de julio ĝis septembro. 50 ĝis 80 floroj staras en unu duongloba kapitula floraro. La floroj havas du vicojn de lacetaj involukroj. La kapituloj de Succisa pratensis similas al tiuj de Knaŭtia kaj Skabiosa, kiuj havas randajn radiojn.

La floroj estas violkoloraj ĝis bluaj. La petaloj formas 3 – 4 mm longan kronotubon. La liberaj stamenoj estas multe pli grandaj ol la krontubo. Du ovarioj estas hipoginaj kaj kunkreskintaj al unukamera ovario. Por unu ovaria kamero ekzistas nur po unu ovolo. La planto havas multe da nektaro.

La 5 ĝis 7 mm longaj fruktoj estas haraj aĥenoj.

Ekologio redakti

 
kapitulo kun sirfedo.

Succisa pratensis havas duseksajn florojn. La polenigado okazas fare de abeloj, papilioj kaj diversaj dipteroj. La planto estas mezomorfa hemikriptofito.

La disvastigmeĥanismoj de la fruktoj estas anemoĥorio kaj zooĥorio.

Laŭ la nutrado la planto estas oligofagamonofaga.

Disvastiĝo redakti

Succisa pratensis hejmiĝas de Nordafriko kaj de sudokcidenta tra ĝis meza Eŭropo al sudorienta ĝis norda Eŭropo kaj ĝis okcidenta Azio, kaj Kaŭkazio respektive Siberio. Oni trovas la planton en Portugalujo, Hispanujo, Francujo, Belgio, Nederlando, Unuiĝinta Reĝlando, Germanujo, Aŭstrio, Svisio, Italujo, Alĝerio, Tunizio, Rusujo, Kartvelujo, Ciskaŭkazio, Islando, Danujo, Norvegujo, Svedujo, Suomujo, Ĉeĥujo kaj Slovakujo, iama Jugoslavio, Hungarujo, Polujo, Ukrainio, Albanujo, Bulgarujo, Rumanujo, Moldavio, Grekujo kaj Turkujo. Succia pratensis troviĝas ankaŭ en Madejro. En Kanado kaj Usono ĝi estas neofito.

La planto kreskas precipe en montaraj regionoj, sur marĉaj kaj malfekundaj herbejoj. Ĝi preferas nehumidajn ĝis humidajn, bazoriĉajn, acidecajn kaj humozajn grundojn.

Taksonomio redakti

 
Ilustraĵo el Jan Kops: Flora Batava, 1814

La unua publikigo de Succisa pratensis okazis en 1794 fare de Conrad Moench en Methodus. Paĝo 489.

Etimologio de la latina nomo redakti

 
bildo de ordinara sukciso ĝardeno de la saneco, 1485. maldekstre: al la ĉapitro Camphora. Dekstre al la ĉapitro Morsus diaboli

La genra nomo Succisa venis de la latina vorto succisus, kiu signifas „sube fortranĉita. Pliaj nomoj estas abbiz, lat. morsus diaboli (= mordo de la diablo) kaj herba sancti Petri (=herbo de sankta Petro).

Uzado kiel ornamplanto redakti

La herbeja sukciso estas uzata kiel malofta ornamplanto en humidejoj kaj herbejoj proksime al marĉoj. La planto bezonas humidan kaj sunan kreskejon.

Kultivaroj redakti

  • 'Alba‘ blanka krono
  • ‘Nana‘ alteco ĉ. 25 sm, violkolora- blueca krono.

Bildgalerio redakti

Literaturo redakti

  • Gunter Steinbach (Eld.), Bruno P. Kremer u. a.: Wildblumen. Erkennen & bestimmen. Mosaik, München 2001, ISBN 3-576-11456-4.