Tamás Somló
Tamás Somló [tamAŝ ŝomlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Somló Iván Tamás estis hungara ŝlagromuzikisto (kantisto, gitaristo, komponisto, saksofonisto, klarnetisto), cirkisto.
Tamás Somló | |
---|---|
![]() Tamás Somló en 2009 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Somló Iván Tamás |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1947 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de julio 2016 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • juristo |
TTT | |
Retejo | http://www.somlotamas.hu |
Tamás Somló[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1947 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de julio 2016 en Budapeŝto.



Biografio redakti
Tamás Somló devenis el juda familio. Li studis violonadon en muziklernejo, poste en gimnazio, kie li ankaŭ konatiĝis kun pluraj instrumentoj. Li finis la lernadon en lernejo por cirkistoj, poste li estis muzikklaŭno kaj akrobatisto. Pere de la cirko li travojaĝis la mondon, poste pro sanproblemoj li forlasis la cirkon. Li iĝis plejparte konata pro membreco de hungaraj rokmuzikaj grupoj Omega (rokgrupo) (1964–1967) kaj Locomotiv GT (1973–2016). Li longe estis muzikisto en Danio, ekde 1992 solisto en Hungario. En 2004 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis premiojn en 2004 kaj 2014. Li mortis pro kancero kaj postlasis 3 filojn kaj filinon.
Liaj elektitaj filmaj komponaĵoj redakti
- A Kenguru (1976)
- Könnyű testi sértés (1983)
- Ámbár tanár úr (1998)
Liaj elektitaj filmaj roloj redakti
- Ugye mi jó barátok vagyunk (1978, televizia filmo)
- Patika (1995, televizia serio, 7 epizodoj)
- Zsiguli (2004)
Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj [1] redakti
- Ha a csend beszélni tudna
- Nagy bohóc
- Altass el