Thomas Sydenham (1624-1689) estis angla botanikisto kaj kuracisto, konata kiel la la brita Hipokrato[1] kaj patro de la angla medicino, li unue priskribis feron por anemio kaj uzis la kinkonon por malpliigo de la febro.[2]. Kiel klinikulo, li revivigis la hipokratan metodon pri observado kaj sperto.

Thomas Sydenham
(1624-1689)
Opera medica, verko eldonita en 1762
Opera medica, verko eldonita en 1762
Persona informo
Thomas Sydenham
Naskiĝo 10-a de septembro1624
en Wynford Eagle, Dorset,  Anglio
Morto 29-a de decembro 1689
en Pall Mall,  Anglio
Tombo St James’s Church, Piccadilly vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Oksfordo, Universitato de Montpellier, All Souls College, Oksfordo (1648), Pembroke College, Kembriĝo (1676)
Familio
Gefratoj William Sydenham • Martha Sydenham vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas unu el la ĉefaj fondintoj de la epidemiologio, kaj lia klinika reputacio sidas sur liaj unuaj raportoj pri podagro, malaria febro, skarlatino, histerio, kaj pluraj aliaj malsanoj. Li enkondukis la kinkonon en Anglio kaj estis favora al la terapeŭtika uzado de la opio[3]. Inter liaj multaj atingoj troviĝas la malkovro de iu malsano, konata kiel Ĥoreo de Sydenham, ankaŭ konata kiel malsano de Sankta Vito.

Vivo redakti

 
Gravuraĵo de Thomas Sydenham farita de Abraham Blooteling (1634-1690) kaj publikigita en la titolpaĝo de lia verko "Observationes medicinae".

Li estis filo de William Sydenham kaj Mary, filino de Sir John Geoffrey. Dum la Civila Milito, kvar aŭ tre eble kvin el liaj fratoj oficis en la armeo de la angla parlamento. Du fratoj kaj lia patrino perdis iliajn vivojn. Post distingiĝi kiel lerta militisto, William, la plej juna frato, fariĝis intima konfidenculo de Oliver Cromwell (1599-1658), altranga figuro dum la establiĝo de la Komunumo[4] en Anglio.

Kiam li estis 18-jara, li eniris en la Magdalen Hall, en Oksfordo. Post mallonga periodo, liaj kolegiaj studoj laŭŝajne interrompiĝis, kaj li servis kelktempe kiel oficisto en la Parlamenta armeo dum la Civila Milito. En 1648, li kompletigis sian kurson en Oksfordo, diplomiĝinte kiel bakalaŭro pri medicino, kaj samepoke li elektiĝis kiel membro de la All Souls College, institucio apartenanta al la Universitato de Oksfordo, fondita en 1438, de Henriko la 6-a kaj Henry Chichele (1364-1553), ĉefepiskopo de Anglio. Nur post tridekjaroj (1676) li doktoriĝis pri Medicino en Pembroke College, Kembriĝo, kie lia plej maljuna estis preskaŭ diplomiĝonta.

Post 1648, li ŝajne studis medicinon kelkatempe en Oksfordo, sed baldaŭ li devis militservi, kaj en 1654 li ricevis sumon da £600 (sescent pundoj) kiel rezulto de peto faria al Oliver Cromwell, elstarigante la diversajn pago-malfruojn pro la morto de liaj du fratoj kaj remomorigis al Cromwell ke li fidele servis al la parlamento kun rezulto de multe da sango.

En 1655, li abdikis kiel membro de la Fakultato All Souls kaj edziĝis al Mary Gee en sia naskiĝurbo, Wynford Eagle. Ili havis du filojn William (1660-1738) kaj Henry (1668-1741), alia filo, Jakobo, laŭŝajne mortis ankoraŭjune. En junio 1663, li pasis ekzamenon en la Reĝa Kolegio de Kuracistoj por paspermeso en praktikado de medicino Westminster kaj ses mejloj najbare, sed tre eble li establiĝis en Londono iom da tempo antaŭe.

Li laŭŝajne ricevis iom da malkonfido elde kelkaj membro de la fakultato, pro tio ke li estis noviganto kaj tre serioza homo. Perletere al sia amiko, John Mapletoft, li referencas al kelkaj tipoj de kalumniantoj kiuj senhezite ŝanĝas iliaj vidpuktoj, ĉiam kiam ia novaĵo prezentiĝas. Perletero ankaŭ al Robert Boyle, skribita unu jaron antaŭ lia morto, (kaj la sola aŭtentika specimeno de liaj skribaĵoj kiuj restas), li asertas: "Mi havis la feliĉon kuraci multajn pacientojn aŭ minimume kredi ke malmultaj ne havis bonajn rezultojn sub miaj zorgoj, sed mi ne povas orgojli rilate al korespondado kun kelkaj el mia fakultato ...".

Post pli malpli unu jaro post sia edziĝo al Mary Gee, Sydenham komencis praktiki medicinon en Westminster, tie kie li restis ĝis la resto de sia vivo. Evidentas ke li pasis iom da tempo en Montpellier tamen kelkaj kredas ke li neniam lasis Anglion. Estas alte neprobabla ke la verkaro de Charles Barbyrac[5] havis iom da influo sur lin, tiel kiel kelkaj asertas.

En siaj lastaj jaroj, Sydenham estis forte atakita de podagro kaj renaj malsanoj kaj mortis liadome en Pall Mall, en 1689. Unu el liaj filoj William ankaŭ estis kuracisto.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dr. Thomas Sydenham (1624-1689): His Life and Original Writings, Kenneth Dewhurst
  2. Explorers of the Body
  3. La laŭdano estis medikamento surbaze de blanka vino, safrano, kariofilo, cinamo kaj opio, unue disvolvita de Paracelsus en la 16-a jarcento, kaj uzata por traktado de ajna malsano aŭ malbonfarto.
  4. Komunumo aŭ "Commonwealth" estas tradicia angla vorto por establiĝo de iu politika komunumo fondita surbaze de la komuna bono. Historie ĝi kelkfoje uzatas kiel sinonimo de "respubliko".
  5. Dictionary of Scientific Biography, Charles Coulston Gillispie