Tiazolino

kemia kombinaĵo
Tiazolino
Plata kemia strukturo de la 1-Tiazolino
Plata kemia strukturo de la 2-Tiazolino
Plata kemia strukturo de la 3-Tiazolino
Tridimensia strukturo de la Izotiazolino
Tiazolinoj troviĝas en la
oleo de sezamosemoj.
Kemia formulo
C3H5NS
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 107368
PubChem-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 87.144 g·mol−1
Denseco 1,17 g cm−3 (25 °C)
Bolpunkto 118 °C
Refrakta indico  1,5380
Ekflama temperaturo 26 °C
Acideco (pKa) 2.5
Solvebleco Akvo:Solvebla en akvo
kaj etanolo
Mortiga dozo (LD50) 980 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R24/25
Sekureco S23 S36/37 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiazolino estas grupo da izomeraj heterociklaj komponaĵoj enhavantaj sulfuron kaj nitrogenon en la respektivaj 1 kaj 3 pozicioj de la ringo kun tri karbonatomoj. Kiam la sulfura kaj nitrogena atomoj troviĝas en la pozicioj 1 kaj 2, ili nomatas izotiazolinoj. Ĝustadire, kvankam nesubstituitaj tiazolinoj estas rare trovataj, iliaj derivaĵoj estas ordinaraj kaj kelkaj el ili estas bioaktivaj.

Ekzemple, en la post-translacia modifado (PTM)[1], cisteino konvertiĝas en tiazolinojn. Tiazolinoj estis unue preparitaj ker dualkiligo de tioamidoj[2]. Pli ordinare, ili prepariĝas ekde derivaĵoj el cisteamino aŭ 2-amino-etano-tioloj.[3] En lastatempaj studoj, tiazolinoj estis identigitaj en naturo per analizo de sezamosema oleo.

La toastita sezamosemo estis ekstraktita per uzo de la tekniko konata kiel Solvanto-asista Gustovaporigoj.[4] La ekstraktaĵo estis analizita per Gaskromatografio kaj totalo de 87 komponaĵoj estis identigitaj. Inter ili, 2-etil-4-metil-3-tiazolino kaj 2-izopropil-4-metil-3-tiazolino estis identigitaj kiel ĉeestantaj en la natura produkto je la unua fojo.

Sintezo redakti

  • Biologia reakcio: La cistino estas dumero de la cisteino. Cistinoj, kiuj estas dusulfidoj, reakcias kun cianida acido por estigi tiocianatojn. Tiocianatoj spertas cikligon per formado de la tiazolina derivaĵo.
 
Biologia sintezo de Tiazolinoj.
Familio de la Tiofeno
 
 
 
 
Tiofeno
Kvarhidrotiofeno
Tiazolo
Izotiazolo
 
 
 
 
Tiazolino
Izotiazolino
Tiazolidino
Izotiazolidino

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Post-translacia modifado rilatas al kovalenta kaj ĝenerale enzima ŝanĝo de proteinoj dum aŭ post proteinaj biosintezoj.
  2. Tioamidoj estas organikaj amidoj kie la oksigeno de la funkcia grupo estis anstataŭita de sulfuratomo.
  3. Meat Science and Applications, Y. H. Hui, Wai-Kit Nip, Robert Rogers
  4. Flavor, Fragrance, and Odor Analysis, Ray Marsili