Tibor Szervét
Tibor Szervét [servEt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szervét Tibor estas hungara aktoro, reĝisoro.
Tibor Szervét | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1958 (66-jaraĝa) en Cegléd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1984–1988) Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1982) |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Tibor Szervét [1] naskiĝis la 1-an de marto 1958 en Cegléd.
Biografio
redaktiTibor Szervét frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en 1982 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Tamen li interesiĝis pri la teatra vivo, tial li akiris plian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1988. Liaj ĉefaj instruistoj estis Imre Kerényi, Péter Huszti kaj József Ruszt. Post la aktordiplomo li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), sed en la sekva jaro li estis fondinta membro de nova teatro. Inter 1991 kaj 1994 li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), inter 1994-1997 al la Gaja Teatro. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Radnóti (1997–2014)
- Teatro Thália (Budapeŝto) (2014–).
Li ricevis premiojn inter 1992-2016. Li vivas kune kun virino, filo naskiĝis en 1994, ekde 2020 kun Angéla Stefanovics.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edmund (1989 en Szeged)
- Romeo kaj Julieta - Mercutio (1990)
- Otelo - Jago (1991 en Miskolc)
- Hamleto - titolrolo (1994 en Miskolc)
- Rikardo la 3-a - Buckingham (2002)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - faraono, Sergiolus, Luther, eskimo (1990)
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Verŝinin (2002 en Teatro Radnóti)
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo (1992 en Miskolc, 1995 en Gaja Teatro)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Leicester (1993 en Miskolc)
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Salome (1990) - Herodes
- A nyugalom (2006) - kuracisto
- Tökéletes gyilkos (2017)
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- Andor Gábor: Egy kabaré… avagy… (1994, 1995 en Miskolc)
- Ernő Szép: Vőlegény (2008 en Miskolc)
Fontoj
redakti- [2]
- hungarlingva biografio
- oficiala paĝo Arkivigite je 2010-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto