Turkio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Turkaj sportistoj unue en 1908 partoprenis olimpikon nome de teamo de la Otomana Imperio]], kiu ekzistis ĝis 1922. La imperio kaj poste la ŝtato Turkio de tiam sendis teamojn al plej multaj el la someraj olimpikoj kaj ekde 1936 ankaŭ al la vintraj olimpikoj.

Turkio en la Olimpikoj

Flago de Turkio
IOK-kodo  TUR
NOK Turka Olimpika Komitato
Retejowww.olimpiyatkomitesi.org.tr turke
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1936 · 1948 · 1980 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1980 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La Turka Olimpika Komitato (turke Türkiye Milli Olimpiyat Komitesi, TMOK) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1908 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1911.


Someraj Olimpikoj redakti

 

1908 redakti

En la Somera Olimpiko 1908 en Londono partoprenis 1 turka sportisto. Medaloj ne atingiĝis.

 

1912 redakti

En la Somera Olimpiko 1960 en Stokholmo partoprenis 2 turkaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1924 redakti

En la Somera Olimpiko 1924 en Parizo partoprenis 21 turkaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1928 redakti

En la Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo partoprenis 32 turkaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.


1936 redakti

En la Somera Olimpiko 1936 en Berlino partoprenis 48 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 19-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1948 redakti

En la Somera Olimpiko 1948 en Londono partoprenis 58 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   6 orajn,   4 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 7-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1952 redakti

En la Somera Olimpiko 1960 en Helsinko partoprenis 51 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 16-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1956 redakti

En la Somera Olimpiko 1956 en Melburno partoprenis 19 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn,   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 12-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1960 redakti

En la Somera Olimpiko 1960 en Romo partoprenis 49 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   7 orajn kaj   2 arĝentajn medalojn. Fine ĝi havis la 6-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1964 redakti

En la Somera Olimpiko 1964 en Tokio partoprenis 23 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn,   3 arĝentajn kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 16-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1968 redakti

En la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo partoprenis 29 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn medalojn. Fine ĝi havis la 21-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1972 redakti

En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 43 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   arĝentan medalon. Fine ĝi havis la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1976 redakti

En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 27 turkaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1984 redakti

En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso partoprenis 46 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 40-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1988 redakti

En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis 41 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   arĝentan medalojn. Fine ĝi havis la 27-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1992 redakti

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 47 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn,   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 23-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 53 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   4 orajn,   arĝentan kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 19-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 57 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 65 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn,   3 arĝentajn kaj   5 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 22-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 67 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   oran,   arĝentan kaj   3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 114 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   oran,   arĝentan kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 46-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 103 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   oran,   3 arĝentajn kaj   4 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 41-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 9 turkaj sportistoj. En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 108 turkaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn,   2 arĝentajn kaj   9 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 35-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj redakti

En vintra olimpiko la teamo ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

 

1936 redakti

En la Vintra Olimpiko 1936 en Berlino partoprenis 6 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sadri Erkılıç (alpa skiado).

 

1948 redakti

En la Vintra Olimpiko 1948 en Sankta Maŭrico partoprenis 4 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto ne konatas.

 

1956 redakti

En la Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo partoprenis 4 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Osman Yüce (alpa skiado).

 

1960 redakti

En la Vintra Olimpiko 1960 en Squaw Valley partoprenis 2 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zeki Şamiloğlu (alpa skiado).

 

1964 redakti

En la Vintra Olimpiko 1964 en Innsbruck partoprenis 5 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Osman Yüce (alpa skiado).

 

1968 redakti

En la Vintra Olimpiko 1968 en Grenoblo partoprenis 11 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Özer Ateşçi (alpa skiado).

 

1976 redakti

En la Vintra Olimpiko 1976 en Innsbruck partoprenis 9 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Şeref Çınar (skikurado).

 

1984 redakti

En la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo partoprenis 7 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Erkan Mermut (alpa skiado).

 

1988 redakti

En la Vintra Olimpiko 1988 en Kalgario partoprenis 8 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Abdullah Yılmaz (skikurado).

 

1992 redakti

En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 8 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Mithat Yıldırım (skikurado).

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 1 turka sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis Mithat Yıldırım (skikurado).

 

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 1 turka sportisto. Teama flagotenanto estis Arif Alaftargil (alpa skiado).

 

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 3 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Atakan Alaftargil (alpa skiado), pli juna frato de Arif, kiu konkuris en la antaŭa olimpiko.

 
la turka delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
 

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 6 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Tuğba Karademir (arta sketado).

 

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 5 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Kelime Çetinkaya (skikurado, vidu la bildon).

 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 6 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Alper Uçar (arta sketado).

 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 8 turkaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Fatih Arda İpcioğlu (skisaltado).

 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 7 turkaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Ayşenur Duman (skikurado) kaj Furkan Akar (mallongdistanca rapidsketado).

Eksteraj ligiloj redakti