Tomasz Padura, ankaŭ Tymko Padura (malofte Padurra) blazono Sas (naskiĝis la 21-an de decembro 1801 en Ilińce (gubernio Kievo), mortis la 20-an de septembro 1871 en Kozjatin, distrikto Berdyczów de la sama gubernio) – pola-ukraina poeto kaj komponisto. Aŭtoro de la kanto Hej, sokoły.

Tymko Padura
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1801 (1801-12-21)
en Illintsi, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 8-an de septembro 1871 (1871-09-08) (69-jaraĝa)
en Kozjatin
Tombo Makhnivka vd
Etno polojukrainoj vd
Lingvoj polaukraina vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater liceo de Krzemieniec vd
Profesio
Okupo poeto • komponisto • liutisto • string player vd
Laborkampo poeziomuziko vd
Verkado
Verkoj Hej Sokoly vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Diplomito de Liceo de Krzemieniec. Adepto de komuna batalo pri sendependeco de poloj kaj rusinoj. Partoprenis novembran ribelon kontraŭ Rusia imperio, batalante en la taĉmento de Wacław Seweryn Rzewuski. Post falo de la insurekcio dum du jaroj en mallibero de caraj regopovoj. Post liberigo setliĝis en la propra bieno en Machnówka (nun en Vinica provinco).

Li estis "kantisto de kozakoj", populariganta ukrainan folkloron pere de muziko. Kreis lirikajn versaĵon kaj kantojn (komponante ankaŭ muzikon al ili). Tradukis poezion de Adam Mickiewicz (ekz. estas aŭtoro de la traduko al ukraina lingvo de la poemo Konrad Wallenrod).

Aŭtoro de pluraj kantoj (ĉ. 200 en la pola kaj ukraina lingvoj, tre popularaj, kantataj en vilaĝoj). Liaj pollingvaj laboraĵoj apartenas al t.n. ukraina skolo de pola romantikismo.

Kreado redakti

Bibliografio redakti

K. Bulzacki, Polacy i Ukraińcy – trudny rozwód (Poloj kaj ukrainoj - malfacila divorco), Vroclavo 1997. J. Hrycak, Historia Ukrainy 1772-1999. Narodziny nowoczesnego narodu (Historio de Ukrainio 1772-1999. Naskiĝo de la moderna nacio), Lublin 2000, p. 47–48.

Eksteraj ligiloj redakti