Uherský Brod

urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Uhersky Brod)

Uherský Brod estas urbo en Ĉeĥio kun 16 410 loĝantoj (2023), situanta 15 km de urbo Uherské Hradiště, apud rivero Olšava, en regiono, kies nomo estas Moravia Slovakio.

Uherský Brod
germane Ungarisch Brod, hungare Magyarbród
urbo
Placo de Masaryk en Uherský Brod
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Uherský Brod
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Brod
Historiaj regionoj
Montaro Vizovica montetaro
Konata loko Senjora domo
Rivero Olšava
Situo Uherský Brod
 - alteco 251 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 32″ N 17° 39′ 01″ O / 49.02556 °N, 17.65028 °O / 49.02556; 17.65028 (mapo)
Areo 52,06 km² (5 206 ha)
Loĝantaro 16 410 (2023)
Denseco 315,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1140
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 34 , 688 01 , 688 02
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592731
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Uherský Brod
Retpaĝo: www.ub.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Biskupice, Vlčnov, Pašovice, Prakšice, Rudice, Nivnice, Šumice, Bánov, Drslavice, Dobrkovice kaj Luhačovice.

Historio redakti

La unua mencio devenas el la jaro 1140 kaj ĝi rilatas al vilaĝo ĉe travadejo tra rivereto Olšava en komerca pado ĝis Hungario, kiam oni jam tiam prenis vojimposton.

Post neniiga hungara-kumana atako en Moravion en la jaro 1253 okazis iam en la jaroj 12541262 al lokigo de nova urbo, kies devo estis defendi kontraŭ malamikaj invadoj Moravion kaj samtempe esti komerccentro survoje Hungarion. En la jaro 1272 reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancis la urbon je reĝa urbo. En la 14-a jarcento la reĝo donis la urbon al Jan el Kunovice, kaj Uherský Brod fariĝis servutula urbo. Iliaj posedantoj koncentris ĉirkaŭ la urbo senĉese pli grandan sinjorujon. Tiutempe estis konstruita nova urbodomo. Centro de klereco estis konata ĉeĥfrata lernejo. Komence de la 17-a jarcento la brodan sunjorujon aĉetis Kounic-idoj, kiuj ĉi tie havis sidejon ĝis la jaro 1919. En la 17-a jarcento la urbon trafis militaj katastrofoj – invado de Bočkaj-anoj, armeaj marŝoj dum la tridekjara milito, atakoj el Hungario en la jaroj 1663 kaj 1683. Post alkonduko de fervojo ĉi tie estis establita bierfarejo, alkoholproduktejo, alkoholdistilejo kaj konservfabriko, fabriko por fleksmeblaro. Decidantan signifon por la industriigo de la urbo havis konstruado de armilfabriko en la jaro 1936.

Konturo de la urbo estas kvinflanka, kun ovaligita suda angulo. La bazplano estas fondita en rektangula projekto kun la granda centra placo, en kiun kondukas stratoj en la anguloj kaj meze de ties flankoj. Tiun ĉi projekton difektis en mezepoko la enmeto de kvar senpere ligantaj al si domoj en la placon.

La plej malnova eklezia konstruaĵo de la urbo estas preĝejo de magistro Jan Hus el la 13-a jarcento. Plua valora konstruaĵo estas renesanca kvarala unuetaĝa konstruaĵo kun arkada kortego nomata Panský dům el komenco de la 16-a jarcento. En la urbo estas dislokigita kelke da valoraj plastikaĵoj, ekz. mariana kolono el la jaro 1785 en Mariana placo, aŭ bronza obelisko el la jaro 1992 nomita Vojaĝo de la mondo (Via Lucis). Konserviĝis ankaŭ sektoroj de fortikaĵoj kun ŝtona remparo, fosaĵo kaj diversloke kun duoblaj remparoj. Antaŭŝovitaj fortikaĵoj kun cilindroformaj bastionoj devenas nur el la 2-a duono de la 16-a jarcento.

Juda loĝigo estas dokumentita jam en la jaro 1470, devena juda vilaĝo kun sinagogo kaj lernejo staris en antaŭurbo sudoriente de la urbo. En la jaro 1683 ili estis grave difektitaj de kuruca soldataro. Ĉirkaŭ la jaro 1670 la juda gheto konsistis el pli ol 40 domoj, en la 2-a duono de la 19-a jarcento el 170 domoj. La unua sinagogo estis detruita komence de la 18-a jarcento. Nova sinagogo, konstruita en la 18-a jarcento laŭ modelo de unu el amsterdamaj sinagogoj, estis en la jaro 1941 forbruligita kaj detruita de nazioj.

Judaj tombejoj estis du. En la malnova estis tombŝtonoj ekde la komenco de la 17-a jarcento proksimume ĝis la jaro 1870. Tiu ĉi tombejo estis dum la dua mondmilito ruinigita de la nazioj. Proksimume 80 konservitaj tombŝtonoj estis transportita en la novan judan tombejon, fondita en la jaro 1870 kaj funkcia ĝis hodiaŭ.

En la ĉirkaŭaĵo estas kelke da turismaj vojoj. El interesaj centroj eblas viziti urbojn Luhačovice, Uherské HradištěBojkovice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 855
18806 492
18906 935
19007 399
19108 014
19218 384
JaroLoĝantoj
19308 821
19509 856
196112 565
197011 197
198017 459
199117 721
JaroLoĝantoj
200117 592
201416 720
201516 631
201616 591
201716 590
201816 522
JaroLoĝantoj
201916 493
202016 441
202116 093
202216 206
202316 410

Esperanta agado redakti

En urbo naskiĝis Zdeňka Švabíková kaj František Kožík. En jaro 2012 en urbo funkciis esperanta klubo, kiun gvidis sinjorino Tlachová. Retejo (sed ĉefe en la ĉeĥa lingvo) de klubo estas: http://zmsoft.cz/esperantoub/ (ne plu aktuala jam, ĉar sinjorino Tlachová hodiaŭ gvidas klubon en proksima vilaĝo Šumice). De la 3-a de novembro ĝis la 31-a de decembro 2014 okazos en loka biblioteko migranta ekspozicio "Ĉu esperanto estas morta lingvo?".

Famuloj redakti