Uladzimir Karatkjeviĉ

belorusa verkisto

Uladzimir KARATKJEVIĈ (naskiĝis la 26-an de novembro 1930 en Orŝa, mortis la 25-an de julio 1984 en Minsko) estis belorusa verkisto, poeto, dramaturgo, kinoscenaristo, publicisto.

Uladzimir Karatkjeviĉ
Persona informo
Уладзімір Сямёнавіч Караткевіч
Naskiĝo 26-an de novembro 1930 (1930-11-26)
en Orŝa
Morto 25-an de julio 1984 (1984-07-25) (53-jaraĝa)
en Minsko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Faculty of Philology of the State University of Kyiv vd
Familio
Edz(in)o Valyantsina Karatkyevich vd
Profesio
Okupo dramaturgotradukisto • poeto • instruistoverkistoscenaristo • prozisto vd
Aktiva dum 1951–1984 vd
Verkado
Verkoj King Stakh's Wild Hunt ❦
Q16272260 ❦
Q3656364 ❦
The Dark Castle Olshansky vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝis en la jaro 1930 en urbo Orŝa, en familio de intelektuloj. Dum Granda Patriota milito estis evakuita en Permja regiono, poste en Orenburgo. En la jaro 1944 revenis en Orŝa, kie finis mezlernejon. Dum la jaroj 1949-1954 studis je filologia fakultato de Kieva ŝtata universitato. Instruadis en vilaĝo Lesaviĉi apud Kievo (1954-1956), poste en Orŝa (1956-1958). Finis supera verkista kurso (1960) kaj Supera Scenarista kurso (1962) en Moskvo.

Estis ordenita per ordeno "Amikeco de popoloj", premiita per Premio de verkista unio de Belorusa SSR (1983) pro romano "Neeble forgesi", kaj Ŝtata premio de Belorusa SSR (1984, postmorte) pro romano "Nigra kastelo Alŝania".

Verkoj redakti

Siaj unuaj versoj, Uladzimir Karatkjeviĉ publikigis en la jaro 1951 en loka gazeto. Estis eldonitaj versaroj "Patrina animo" (1958), "Vesperaj veloj" (versoj kaj poemo, 1960), Mia Iliado (1969), Estis, Estas, Estos (versoj, poemoj 1986).

En unua proza verkaro de Uladzimir Karatkjeviĉ "Lazuro kaj oro de tago" (1961) estis inkluditaj historiaj noveloj "Maljuna legendo" (laŭ kia li verkis libredon al samnoma opero de komponisto Demetrio Smolski) kaj "Cigana reĝo". Aŭtoro de verkaroj, de rakontoj kaj noveloj "Ĉazenija (1970), "Okulo de tajfuno" (1974), romanoj "Spikoj sub falĉileto via" (1968), "Kristo alteriĝis en Harodnja" (1972), "Neeble forgesi" ("Leonidoj ne alproksimiĝos al la Tero") (1982), verkaro "Nigra kastelo Alŝania" (estis inkludita samnoma romano, kaj novelo "Armilaro") (1983), noveloj "Sub neĝo dormetas primavero" (eldonita en 1989). Por infanoj verkis "Fabeloj" (1975) kaj eseon "Bjalovjeĵa praarbarego" (1975).

Prozon de Uladzimir Karatkjeviĉ karakterizas akra temo, helaj karakteroj de personaĵojn, akcento al gravaj sociaj problemoj. Ĉefe prilaboris historiajn temojn. Multaj roluloj altiras per sia beleco, riĉeco de interno, moraleco, nobleco de agoj, memofera servo al Patrujo. Karakteraj trajtoj de poezio, estas brila bildeco, asociiveco de pensado, profundeco de filozofia pripenso.

Aŭtoro de teatraĵoj: "Muelejo sur bluaj akvokirloj" (surscenigita por televido en 1959), "Vicebskaj sonoriloj" (estis eldonita en 1977, surscenigita en la jaro 1974), "Kastus Kalinouski" (estis eldonita en la jaro 1980, surscenigita en 1978), "Lulkorbo de kvar sorĉistinoj" (estis eldonita kaj surscenigita en la jaro 1982), "Patrino de uragano" (1985, surcenigita en la jaro 1988, samnoma filmo estis filmita en la jaro 1990). En la jaro 1988 estis eldonita verkaro de teatraĵoj "Malnovaj belorusaj kronikoj".

Verkis scenarojn por filmetoj "Atestantoj de eterneco" (1964), "Memoro de ŝtonoj" (1966), "Estu feliĉa, rivero" (1967), scenarojn por filmoj: "Kristo alteriĝis en Harodnja" (komenca nomo estis "Vivo kaj surĉieliro de Georgĉjo Bratĉik", kunaŭtore, 1967), "Ruĝa agato" (1973), "Sovaĝaj ĉasistoj de reĝo Staĥ" (kunaŭtore, 1979), "Nigra kastelo Alŝania" (kunautore, 1984).

Laŭ libredo de Uladzimir Karatkjeviĉ, en Belorusa teatro de opero kaj baleto estis surscenigita opero "Maljuna legendo" (1978), kaj laŭ lia novelo "Sovaĝaj ĉasistoj de reĝo Staĥ" - samnoma opero (komponisto - Uladzimir Soltan, 1989).

Verkis eseojn "La tero sub blankaj flugiloj (1977, unua eldono en ukraina lingvo, Kiev, 1972), "Mstisaŭ - Mstislavl", eseoj, artikoloj pri Francisk Skaryna, Taras Ŝevĉenko, Lesja Ukrainka, Nikoao Oginskij, Janka Kupala, Maksim Bahdanoviĉ, Mikaelo Ŝoloĥov, Janka Bryl, Rigor Baradulin kaj aliaj.

Siajn verkojn li ofte ilustradis per propraj pentraĵoj. Tradukis en belorusa lingvo apartajn verkojn de Byron, Adam Mickiewicz, kaj aliaj.

Verkoj de Uladzimir Karatkjeviĉ estis tradukitaj en multajn lingvojn de la mondo.

En Belorusio estis eldonitaj apartaj verkoj en 2 volumoj (1980) kaj verkaro en 8 volumoj (1987-1991).

Bibliografio redakti

Romanoj redakti

Noveloj redakti

Teatraĵoj redakti

Eternigo redakti

En Orŝa kaj Vicebsk estis establitaj monumentoj al Uladzimir Karatkjeviĉ, en unu el lernejoj de Orŝa, funkcias literatura muzeo dediĉita al Uladzimir Karatkjeviĉ. En Minsko, kie li vivis dum lastaj jaroj de sia vivo, estis establita memortabulo. En oktobro de 2011 monumento en honoro de verkisto estis establita en Kievo.