Lesja Ukrajinka

(Alidirektita el Lesja Ukrainka)

Larisa Petrivna Kosaĉ-Kvitka, monde konata kiel Lesja Ukrajinka (ukraine Леся Українка) (naskiĝis la 13-an de februaro[jul.]/ 25-an de februaro 1871[greg.] en Novohrad-Volinskij, Ukrainio; mortis la 1-an de aŭgusto 1913 en Surami, Kartvelio) estis granda ukrainia poeziistino, verkistino kaj kritikistino.

Lesja Ukrajinka
Persona informo
Лариса Петрівна Косач-Квітка
Naskonomo Лариса Петрівна Косач
Naskiĝo 13-an de februaro 1871 (1871-02-13)
en Zvjahel, Volinia gubernio,  Rusia Imperio
Morto 1-an de aŭgusto 1913 (1913-08-01) (42-jaraĝa)
en Surami, Tiflisa Gubernio,  Rusia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per osta tuberkulozo vd
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj francaukrainarusa vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Subskribo Lesja Ukrajinka
Memorigilo Lesja Ukrajinka
Familio
Patro Petro Kosach vd
Patrino Olena Pchilka vd
Gefratoj Oksana Kosach-Shymanovska • Izydora Kosach-Borysova • Olha Kosach-Kryvyniuk • Mykhailo Kosach • Mykola Kosach vd
Edz(in)o Klyment Kvitka vd
Profesio
Alia nomo Леся Українка vd
Okupo poeto • tradukistoverkistodramaturgo vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1876– vd
Verkado
Verkoj The Forest Song vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi speciale elektis sian plumnomon por montri sian nacian apartenecon kaj deziron batali por libero de ukraina popolo kaj feminismo. Ŝia patriotismo kune kun ŝia malfermemo al fremdaj kulturoj instigis ŝin krei "Mondan Bibliotekon" por ukrainaj legantoj por helpi ilin malkovri la kulturan heredaĵon de la homaro.

Ŝi estis poligloto, scipovinta la anglan, germanan, francan, italan, grekan, latinan, polan, rusan, bulgaran kaj sian denaskan lingvon, la ukrainan[1], kio donis al ŝi la eblon vaste lerni pri la klasikaj verkoj de la monda literaturo.

Vivkuro redakti

 
Memorejo pri Lesja Ukrajinka en Tartu.

Lesja Ukrajinka pasigis sian infanecon kaj junecon en la vilaĝo Kolodjaĵne. Ŝia patrino estis fama ukraina poetino Olena Pĉilka, ŝia onklo estis granda verkisto, literatura kaj socia aktivulo Miĥajlo Drahomanov.

Ekde infanaĝo, Ukrajinka suferis de tuberkulozo. Dum la lastaj kvin jaroj ŝi loĝis en kuraclokoj en Egiptio, Krimeo kaj Kaŭkazo. La malsano finfine mortigis ŝin la 1-an de aŭgusto 1913 en la kuracloko Surami, Kartvelio.

Estas multaj lokoj kaj placoj nomataj laŭ ŝi, ne nur en Ukrainio, sed ankaŭ eksterlande. Ekde 2001, ŝi ankaŭ aperis sur ukraina monbileto.

Verkaro redakti

Oni diras, ke Lesja Ukrajinka konis pli ol 10 lingvojn. Ŝi tradukis el la germana, franca, itala, angla, rusa kaj aliaj lingvoj verkojn de M. Maeterlinck, G. Hauptmann, P.-Ĝ. Etcel, Ĝ. d’Espardes, Edmondo de Amicis, Nikolaj Gogol, Karl Marx, Friedrich Engels (Manifesto de la Komunista Partio) kaj aliaj.

La amplekso de socia agado kaj verkado de Lesja Ukrajinka estis rimarkinda. Ŝia poezio sin nutris per sukoj de ŝia denaska grundo kaj ukraina folkloro, naciaj spiritaj trezoroj. Samtempe ŝi kuraĝe malkovris la vastecon de la monda kulturo. Ŝiaj poemoj, dramoj, liriko, tradukoj havas grandan artan k socian valoron.

Por la filozofiaj dramoj kaj poeziaj fantaziaĵoj, ŝi prenis la temojn el tradiciaj popolaj kredoj (Arbara kanto), bibliaj aŭ mezepokaj legendoj (En katakomboj, Malnova fabelo, Robert Brjus - la skota reĝo k.a.). En la poemoj Sur ruinoj, Babela kaptiteco, en la dramaj poemoj Kassandra, Obseditulino, Ŝtona mastro k.a. ŝi uzis internaciajn temojn kaj levis “eternajn” homarajn problemojn.

Ivan Franko tute prave alte pritaksis la agadon de Lesja Ukrainka, skribinte: “De la tempo de Taras Ŝevĉenko-a Testamento, Ukrainio ne aŭdis tian ardan poezian vorton kiel el la buŝo de ĉi tiu malforta, malsana junulino”.

Olesj Honĉar, alia fama ukraina verkisto, substrekis, ke “idealoj de libero, neekstermeco de homa spirito, batalo por libera justa socio, por malkatenita kaj harmonie evoluinta homo - ĉio ĉi estas la esenco de humanismaj poeziaĵoj de Lesja Ukrajinka, de ŝiaj tiom vastskalaj, filozofie profundaj kaj arte altnivelaj verkoj. Tiuj ĉi idealoj ne estas similaj al homaranismaj idealoj de L. Zamenhof, bazitaj “sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco”.

En Esperanto aperis redakti

Nur malgranda parto de la verkoj de Lesja Ukrainka estas tradukitaj en Esperanton. Dank’ al modesta libreto “Liriko” (1971), kiun kompilis kaj redaktis Nadija Hordijenko Andrianova, Esperantlinvanoj konatiĝis kun la poetino. La libro komenciĝas per la artikolo de O. Honĉar "Kronita per amo popola", poste sekvas la poezioj el la verkkolektoj Sur la flugiloj de l’kantoj, Pensoj kaj revoj, Reeĥoj. Ili estas tradukitaj de Andreo Rogov, Konstantin Gusev, Aleksandr Logvin, Hilda Dresen, Volodimir Pacjurko, N. Andrianova k.a. Ĉiuj tradukoj estas sufiĉe altkvalitaj. Krome, la parton de Arbara kanto ankaŭ tradukis V. Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 2).

En internacia scienca projekto nomata "Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj", kiun plenumas la instruistoj de tri universitatoj en Ukrainio kun eksterlandanoj el Svedio, Italio, Ĉinio, Koreio k.a. sub gvido de prof. Nina Daniluk kaj en kiu Esperanto servas kiel ponto inter diversaj kulturoj kaj helpilo en la komunikado inter la partoprenantoj-esperantistoj, por pli bone kompreni la tekstojn (originajn kaj tradukitajn)[2].

Prozon de Lesja Ukrajinka esperantigis:

Viktor Pajuk - Feliĉo (Usona Esperantisto, 2021, 4), Blindulo (La Lampiro, 171, 2021:5), Taso (Helianto, 2022, Aprilo), "Viaj leteroj ĉiam odoras per velkintaj rozoj" (Turka Stelo, n-ro 080, Aŭgusto, 2022), Malfeliĉo instruos (fabelo);

Andreas Emmerich - Letero en malproksimen (Esperanto aktuell, 2 (266), 2021);

Paŭlo Moĵajevo - La momento.

Referencoj redakti

  1. Bida, Konstantyn, Lesya Ukrainka: Life and Work", Toronto Universituy Press, 1968, 259 paĝoj.
  2. Danylyuk, Nina, "Esperanto en la internacia scienca projekto "Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine", 5-a internacia interlingvistika simpozio inter 17-18.09.2020 en Poznano kies ĉefa temo estas "Rolo de lingvoj en interkultura komunikado"

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj; verkoj en Esperanto, prelego de Nina Daniljuk.

(eo) Lesja Ukrajinka, Turka Stelo, januaro 2021, paĝoj 26-27