Janka Kupala

belorusa verkisto

Janka Kupala, vera nomo estas Ivan Daminikaviĉ Luceviĉ (beloruse - Янка Купала,Іван Дамінікавіч Луцэвіч)- (1882-1942) estis belorusa poeto, dramisto, publicisto. Membro de Scienca Akademio de Belorusa SSR (1928) kaj Scienca Akademio de Ukraina SSR (1929), premiito de Stalina premio de unua grado (1941).

Janka Kupala
Persona informo
Янка Купала
Naskonomo Іван (Ян) Дамінікавіч Луцэвіч
Naskiĝo 7-an de julio 1882 (1882-07-07)
en Viazynka
Morto 28-an de junio 1942 (1942-06-28) (59-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per Morto per falo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Milita Tombejo en Minsko Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezioateismo vd
Lingvoj rusabelorusapola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
Belorusa Popola Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Moscow City People’s University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Janka Kupala
Familio
Patro Daminik Lucevič (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bianihna Lucevič (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Lieakadzija Lucevič (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Uladzislava Lutsevich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Янка Купала • Адзін з «парнасьнікаў» • Вайдэльота • Здарэнец • Левы • Марка Бяздольны • Ня-Гутнік • Стары Мінчук • Янук з-пад Мінска • К. • І.К. • Я. К. • К-а • Л. • І.Л. • Л.І. vd
Okupo poeto
verkisto
ĵurnalisto
tradukisto
dramaturgo
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1903–1942 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Junaĝo

redakti

Naskiĝis la 25-a de junio (laŭ julia kalendaro), aŭ 7-a de julio (laŭ gregoria kalendaro) de la jaro 1882 en vilaĝo Vjazinka (nuntempe en Maladzeĉna distrikto de Minska regiono, Belorusio). Liaj gepatroj estis malriĉaj nobeloj, kiuj farmis terpecon, pagante pro tio altan monprezon. Fakte, la patro de la poeto laŭ sia stato estis sentera kamparulo-farmisto. Infanaĝe, Janka Kupala kunhelpis al sia patro en terkultivado; post lia morto en 1902, Kupala laboris kiel hejma instruisto, skribisto en bieno, laboristo en brandofarejo, kaj en aliaj laboroj. Malgraŭ la malfacila laboro kaj manko de la tempo, li persiste okupiĝis per memedukado. En la jaro 1898 Janka Kupala finis popolan lernejon en la urbeto Bjelaruĉ. Dum la jaroj 1908 - 1909 Janka Kupala vivis en Vilno, kie li laboris en unua belorusa gazeto "Naŝa Niva" ("Nia Grenkampo").

En la jaroj 1909-1913 komencanta poeto eklernis en Sankt-Peterburgo, en komencanta lernejo, poste, en 1915 en Moskva urba popola universitato.

Sia lernado Janka Kupala ne finis pro komenco de Unua mondmilito, kaj pro mobilizo en armeo, kie li servis ĝis Oktobra revolucio, en vojkonstruada trupunio.

Inter 1916 kaj 1918 la poeto nenio verkis, sed poste, li atentiĝis al la temo de elvivado de aparta homo kaj popolo dum tempo de historiaj ŝanĝoj.

Post revolucio, Janka Kupala ekloĝis en Minsko. Dum milito inter Sovetunio kaj Polujo, li travivis dujaran polan okupadon.

Unuaj publikaĵoj

redakti

Unuaj verkoj de Janka Kupala estis kelkaj lirikaj pollingvaj versoj, publikitaj dum 1903-1904 en ĵurnalo "Ziarno" ("Greno"). Unua beloruslingva versaro - "Mia fato" - estis datita de 15-a de junio 1904 kaj publikita en la gazeto "Nord-okcidenta lando". De tia tempo la poeto komencis publikigi konstante. En 1907 Janka Kupala ekis unuan nelongtempan kunlaboron kun poeta gazeto "Naŝa Niva". Dum 1906-1907 estis verkitaj poemoj "Vintre", "Al neniu", "Pago per amo"; la 18an de decembro de 1908 "Naŝa Niva" publikigis poemon "Dum advento". Dum sama jaro estis finitaj poemoj "Eterna kanto" kaj "Pro kio?". La temo de ĉi tiaj verkoj estas sociaj maljustaĵoj, kaj premo fare de bienuloj.

Vilna kaj Peterburga epokoj

redakti

Aŭtune de la jaro 1908 Kupala translokiĝis en Vilnon, kie li daŭrigis sian laboron en ĵurnalo "Naŝa Niva", kie li publikigis multajn siajn versojn- "Juna Belorusio", "Ensorĉita floro", "Deflorado", kaj aliaj.

En 1908 en Sankt-Peterburgo estis eldonita unua verkaro "Ĵalejka" ("Blovtubeto"). En fino de sama jaro, Sankt-Peterburga komitato pri presaĵoj ĉe Ministerejo pri internaj aferoj ordonis konfiskoĉi tia verkaro, kiel kontraŭŝtata, kaj ĝian aŭtoron-aresti. Baldaŭ Janka Kupala estis liberigita, sed en la jaro 1909 eldonkvanto de "Ĵalejka" estis duafoje konfiskita laŭ ordono de Vilna Ĝenerala Guberniestro. Por ne kompromiti la redakcion de "Naŝa Niva", Janka Kupala ĉesis kunlaborado kun la gazeton. En Sankt-Peterburgo, Janka Kupala interkonatiĝis kun multajn belorusajn inteligencianojn, interalie kun Jakub Kolas kaj Alaiza Paŝkjeviĉ. En Vilno la poeto estis konata kun elstara rusa poeto Valerij Brjusov, kiu estis unua tradukisto de liajn versojn en rusa lingvo. Fine de la jaro de la 1909. En 1910 estis eldonitaj poemo "Eterna kantado", verkaro "Guzlisto", poemo "Tumulo", dramo "Sonĝo sur tumulo" - unu el pli elstarajn verkojn de la poeto, simbolo de mizera vivo de popolo en tiatempa Belorusio, provo kompreni kaŭzojn de tio. Dum 1911 - 1913 Janka Kupala vivis en bieno Akopi, kie lia patrino farmis izolfarmejon. Ĉi tie li li verkis pli ol 80 versojn, teatraĵojn "Paŭlinka", "Lokaj loĝantojn", "Detruita nesto", poemojn "Tombo de leono", "Ŝi kaj mi". Printempe de la jaro de la 1914 estis eldonita nova verkaro de la poeto - "Per vojo de la vivo". Aŭtune de sama jaro Janka kupala revenis en Vilnon, kie li komence laboris kiel sekretario en Belorusa eldonista kolegaro, kaj poste en "Naŝa Niva". De 7-a de aprilo 1914 li komencis redakti ĉi tia gazeton.

Perturboj de sovertunia epoko

redakti

Post establo de sovetunia reĝimo, poeziaj tendencioj de Janka Kupala iom ŝanĝiĝis. En liajn versojn zomis motivo de atentado de bona futuro. La poeto esperis je gravaj ŝanĝoj en vivo de belorusa popolo, sub influo de nova epoko. Dum du postaj jardekoj, (ĝis komenco de Granda patriota milito estis eldonitaj jenaj verkaroj de la poeto: "Heredaĵo" (1922), "Sennoma" (1925), "Glorkanto al konstruado" (1936), "Al Belorusio ordenportanta" (1937), "De koro" (1940), poemoj Ĉe rivero Aresa (1933), "Fato de Taraso", kaj aliaj verkoj. Malgraŭ la eldono de optimismaj versaroj, interrilatoj inter la poeto kal la reĵimo estis malfacilaj. Ĝis komenco de 1930-aj jaroj, Janka Kupala eltenis multe da suferojn. Komence, lin akuzis en mallojaleco, en sovetuniaj amaskomunikoj komencis kalumnado de la poeton. Ĉefaj akuzoj estis naciisma agado kaj kontraŭsoveta konspiro. La poeto travivis areston, longtempajn pridemandadojn, enprizonadon, provon de memmortigon. Resume, por daviĝi de pluajn persekutojn Janka Kupala aperigis "Malfermitan leteron", en kia li pentis en siajn "deliktojn", kaj promesis, ke similaj ideologiaj eraroj ne ripetos. Post verko de la leteron, la poeto estis lasita en paco. Sed malgraŭ je kelkaŭ versojn, en kiaj li gloradis sovetunian ĉefon, samtempe, Janka Kupala verkis vicon de gravajn verkojn, en kiajn li defendis rajto de popolo je originaleco, kaj evoluado laŭ tradicia direkto en nova tempo.

Publicista agado dum Dua mondmilito

redakti

Post komenco de Granda Patriota milito, verkis publicistaĵojn, kaj versojn kiujn havis forta kontraŭnazia tendencio. Post evakuo el Minsko la poeto vivis ĉe Kazanjo. Poeta talento de Janka Kupala evoluis sur bazo de tradiciojn de belorusa literaturo kaj folkloro de mezo kaj fino de la 19-a jarcento, egale kun pli frua periodo, kiam nur fariĝis standartoj de popola kreado. Liaj lrikaj versoj transdonas toneco kaj melodieco de popolajn kantojn, ĝiaj sona unueco kaj metaforaj komparoj.

Tradukoj

redakti

Krom propra verkado, Janka Kupala aktive tradukadis. Li multe tradukis de slavaj poetoj kaj de la eposo Parolo pri la militiro Igora. En belorusa lingvo li tradukis versojn de Aleksandro Puŝkin, Taras Ŝevĉenko, Adam Mickiewicz, Nikolao Nekrasov, Ivan Krilov kaj aliajn poetojn. Samtempe, multajn verkojn de la poeto estis tradukitaj en la multajn lingvojn de la popolojn de Sovetunion, kaj eksterajn landojn.

Enigma pereo

redakti

La 28-an de junio de la jaro 1942, dum sia vizito en Moskvo, Janka Kupala hazarde pereis. Li estis trovita morta sur hotela ŝtuparo. La morto estis abrupta, la atestantojn mankis. Laŭ oficiala hipotezo, ebria post amikeca festeno Janka Kupala stumblis kaj falis de ŝtuparo, sed la poeto en tia periodo neniam drinkis alkohojaĵojn pro malsano. Kelkaj horoj antaŭe de sia pereo, la poeto festenis pro sia renkonto kun amikojn, regalis lin per dolĉaĵojn, rakontis pri siajn planojn, vokis al festeno pro sia naskiĝtago. Ĝisnune ekzistas onidiroj, ke Janka Kupala sinmortigis, ke lia pereo estas murdo far de sovetuniaj sekretaj servoj. Janka Kupala estis entombita en Moskvo, en la jaro 1962 lia restaĵo estis translokita en Minsko.

Lokoj nomitaj en honoro de la poeto

redakti

En la honoro de la poeto estis nomitaj: Hrodna ŝtata universitato, Sciencakademia instituto pri literaturo kaj lingvo,(kune kun la nomo de Jakub Kolas, teatro, strato kaj metrostacio en Minsko, stratoj en Kievo, Ĥersono, Niĵnij Novgorodo. En 1945en Minsko estis fondita memora muzeo de Janka Kupala. Filio de la muzeo estas apud la izolfarmejo Akopi, en vilaĝo Ĥaruĵenci.