Böhmerwald-Volksbote redakti

Ĉaŭ, @Volapuko! Kiam vi skribas artikolojn pri gazetoj, estus pli bone se vi uzus la ŝablonon {{informkesto gazeto}}. Memoru ankaŭ ke «Notoj» venu antaŭ «Eksteraj ligiloj». Vi povas vidi miajn modifojn alklakante ĉi tie. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 20:33, 15 mar. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Mi vidas ke vi tradukas el la germana. Por respekti la kondiĉojn de uzo, necesas ke vi enmetu la ŝablonon {{tradukita}} (en la ĉefa paĝo, tuj antaŭ la kategorioj) aŭ la ŝablonon {{tradukitaĵo}} (en la diskuto de la paĝo). Tio tre gravas, alie la skribado de la artikolo estas kontraŭleĝa. Se vi havas dubojn, vi povus skribi en mia paĝon.
Por traduki pli rapide, mi sugestas ĉi tiun ilon: Specialaĵo:ContentTranslation#draft
Ĝis ĝis! — Super nabla (diskuto) 20:51, 15 mar. 2023 (UTC)Reply
Kara samideano!
Estas libere al ĉiuj plibonigi ĉiujn artikolojn. Memkompreneble vi rajtas enmeti viajn ŝablonojn kien ajn: mi persone tute ne ŝatas ŝablonojn. Tradukojn tradukile mi ankaŭ ne flegas fari. Koncerne la lokon de meto de la alineo "notoj" mi sekvas la kutimon de la germanlingva Vikipedio ĉar povas esti ke ekzistas ankaŭ piednotoj je aĵoj de la alineo "eksteraj ligiloj". Sekve pli logike estas havi ĉiujn notojn fine. Rilate al via admono indiki la fontojn ankaŭ en kazo de traduko el aliaj Vikipedioj vi inverse tute pravas. Volapuko (diskuto) 07:08, 16 mar. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Bone. Ĉaŭ! — Super nabla (diskuto) 09:30, 16 mar. 2023 (UTC)Reply

Bildoj redakti

Ne malamu min, @Volapuko! 😁 Mi nur volas diri, ke oni povas uzi esperantan sintakson kiam oni enmetas bildon. Ekzemple, la sintakson [[Dosiero:Larus argentatus, at Oslo Opera House.jpg|eta|centre|150px|{{centre|Simpatia mevo.}}]] eligas la jenan bildon:

 
Simpatia mevo.

Ĝis! Amike, — Super nabla (diskuto) 21:05, 16 mar. 2023 (UTC)Reply

Stilogvido pri datoj redakti

Saluton estimata,
Ĉi tiujn tagojn oni diskutadas novan stilogvidon pri datoj. La propono troveblas ĉi tie: Uzanto:Super nabla/Datoj. Se vi havas tempon, mi feliĉus se vi esprimus vian opinion pri ĝi, komentante sube en la sekcio «Diskuto». Amike, — Super nabla (diskuto) 09:55, 22 mar. 2023 (UTC)Reply

Bibliotekoj redakti

Bonan tagon! Kiam vi uzas la ŝablonon {{bibliotekoj}} estas pli bone se vi neniun enmetas parametron, ĉar la ŝablono aŭtomate trovas referencojn al bibliotekoj. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 10:26, 24 mar. 2023 (UTC)Reply

Saluton redakti

Mi vidas, ke vi ankoraŭ ne bluigis vian nomon Volapuko, kaj tial ĝi aperas ruĝe en historilistoj. Viaj artikoloj restas aprobotaj, ĝis unu el kelkaj patrolantoj alvenas tien kaj aprobas ĝin. Mi scias, ke tio dependas de la faritaj kontribuoj kaj poste viaj artikoloj ne postulos aprobon, sed nun mi ne certas ĉu tio enkalkuliĝas ekde la komenco de la laboro aŭ ekde la bluigo de la uzantonomo. Tiukadre eble konvenos, ke vi bluigu ĝin per kreado eĉ de simpla uzantopaĝo: Mi estas Volapuko ktp. Informo utila por aliaj vikipediistoj estas lingvoj kiujn oni konas, ekzemple. Amike.--kani (diskuto) 08:35, 3 apr. 2023 (UTC)Reply

Chez Cul-de-paille redakti

Saluton. En iu artikolo vi uzis la vorton "knajpo". Pri kio temas? Ĉu eblas alia pli esperanta vorto? Dankon. Amike.--kani (diskuto) 10:01, 3 apr. 2023 (UTC)Reply

Ĝi signifas drinkejon. Difino estas ĉe:

http://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2g.html

Sed mi konsentas ke ĝi ne oftas interrete. Mi ŝanĝos ĝin. Volapuko (diskuto) 19:26, 3 apr. 2023 (UTC)Reply

Patrolanto redakti

Saluton Volapuko. Mi ĵus volis proponi al vi peti rajtojn de patrolanto/revizianto, ĉar vi dum la lastaj ses semajnoj relative multe kaj ĉiam tre respondece kontribuis, kaj estas iom nenecesa laboro por aliaj en tia situacio ĉiam postkontroli kaj aprobi ĉiujn aĝojn. Sed antaŭ ol mi povis proponi tion al vi, mi vidis ke vi jam mem venis al la ideo, jam petis por vi rajtojn, kaj sekve donis al vi rajtojn de patrolanto/revizianto. Gratulon pro la "rangaltigo", plu uzu viajn rajtojn respondece - mi deziras al vi kontentigan kunlaboradon!! ThomasPusch (diskuto) 16:51, 8 apr. 2023 (UTC)Reply

PS: Cetere, pri la admono de Super nabla al vi antaŭ tri semajnoj: Ne estas devigo uzi iun ŝablonon. Nur antaŭvidatas, se oni tradukas el alilingva teksto aŭ "kun iom da inspiro de alilingva teksto" al Esperanto, ankaŭ se oni tute ne uzas tradukilon, sed simple iom profitas de tio kion jam vortumis aliaj homoj, ke oni iel indikas kiu estis la fonta teksto. Tute sufiĉas tion indiki tute diskrete en la redakta resumo, se oni savas la unuan version, per fiksa ligilo (io kiel tio https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto:Volapuko&oldid=8003809) al la uzata teksto. Aŭ alternative eblas meti simplan tekstolinion kun sama enhavo sube de la paĝo en la ĉapitron "referencoj" - tion mi ekzemple faris hodiaŭ matene, kiam mi sen tradukilo mem tradukis kaj dum tio iom adaptis al mia bezono de itala teksto al Esperanto la novan paĝon ofensivo (vidu tie kiel aspektis ĉe mi). Tiuj pli diskretaj atribuoj al alilingvaj tekstoj estas tute sufiĉaj. Mi krome ofte faras ĝermajn artikolojn pri iuj geografiaj temoj, en kiuj mi tute ne uzas iun ajn fremdan materialon, nur uzas informkeston kiu utiligas informojn el vikidatumoj. Tiun uzon de vikidatumoj, aŭ uzon de foto el la vikipedia komunejo oni klare vidas en la redakto: tiam estus groteske skribi "mi mem faris novan tekston, sed mi por ĝi uzis tiun kaj tiun foton el la vikipedia komunejo, por informoj pri la fotintoj kaj pri licencaj indikoj bonvolu mem rigardi en la vikipedia komunejo". Tio estas stulta: la komunejo kaj vikidatumoj nur ekzistas pro tio ke vikipediaj branĉoj uzas ilin, kaj se oni komplike protokolus ĉiun etan paŝon ĉiam, oni kreus nenecesajn tekstetojn kiun la sistemo devus pene savi, oni bremsus sian laborfluon kaj ankaŭ malŝparus la tempon de tiuj kiuj eble legus tiujn nenecesajn indikojn. Same, se oni mem trovis bonan retan referencon, kiun oni ne kopiis el alia vikipedia paĝo, sed mem trovis kaj opiniis bona. Simple en la redaktan resumon kun mikronoton "+ referenco" aŭ io tia, kaj fino. Al mi jam okazis, ke mi libere kreis novan paĝon, sed legetis kion pluraj lingvoj skribis pri la temo, ŝatis unu frazon el la hispana teksto, duonfrazojn el la angla kaj franca, eble itala aŭ litova, kaj du frazojn de la germana aŭ nederlanda versio: se mi faris ion tian, mi komprenas ke mi devus teorie citi ĉiujn tekstojn eĉ se mi nur prenis paneron ... kutime mi en tiaj kazoj forgesis enkopii plurajn URL-ojn, sed se iam iu homo volus scii de mi, eble post jaroj, de kie havis miajn informojn, ĉar ankaŭ ne estas bone simple mem elpensi tutan tekston en sia cerbo ("senreferencaj informoj!"), tiam estas tute bone povi rigardi kion mi notis tiam kaj ne ĉion post jaroj ankoraŭ devi parkeri... Espereble mi nun ne duŝis vin per vortoj, sed mi volis relativigi la vortojn de Super nabla de antaŭ tri semajnoj. Bonan vesperon, kaj morgaŭ paskan ovon por vi! ThomasPusch (diskuto) 17:57, 8 apr. 2023 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:14, 8 apr. 2023 (UTC)Reply

VikiPrintempo COE 2023 redakti

Saluton! Ĉu vi eble partoprenos VikiPrintempon COE 2023? (Pri orienta kaj centra Eŭropo.) Estas tempo ĝis la fino de majo. - Rdelre (diskuto) 09:58, 18 apr. 2023 (UTC)Reply