Uzanto-Diskuto:Yekrats/Arkivo 4

Feka Fikipedio redakti

Saluton Yekrats, Tiun ĉi fiki-portalon mi kreis en la provejo, ĉar mi volis ekkompreni la funkciadon de portaloj. Bedaŭrinde mi ne sciis, ke nun ekzistas fikte fak-portalo, eh fakte fik-portalo! Pardonu min kaj petas vin indiki al mi, kiel mi forigu la fi-portalon. Mi volas krei portalon pri muziko aŭ kontribuo al la ĝerma Portalo:Geografio. --Longharulo 21:31, 6. Jan 2008 (UTC)

Majuskla skribo de FAMILIAJ nomoj redakti

Saluton Yekrats (tiu mesaĝo koncernas ankaŭ Petr Tomasovsky-n), ankaŭ mi pensis ke estus pli bone skribi la familiajn nomojn tute majuskle, ĝuste pro tiu pli facila distingo disde la individua nomo, sciante ke en diversaj etnoj oni skribas tion alimaniere, ekz. unua estas la familia nomo, dua la individua: Zamenhof Ludoviko, ĉe aliaj unuas la individua kaj duas la familia: Ludoviko Zamenhof. Ĉe kelkaj lingvoj/etnoj, ne estas klare kaj facile konstatebla, kiu el la nomvortoj povas esti la FAMILIA nomo kaj kiu la Individua de tiu persono. Nu, se mi bone komprenas (el la renomado de la familiaj nomoj kiujn mi publikigis), la tuta majuskligo (de vorto, nomo) en tiu ĉi vikipedio estas rezervita al mallongigoj, kiel ekz. CDELI. Ĉu? Fanoler

Priesperantaj artikoloj malaperigotaj el la germana vikipedio redakti

Saluton, pardonu ke ĉi tien mi skribas tiun mesaĝon en vian diskutejon, sed vi certe scias kiel pli vaste pluinformi pri tio inter germanlingve kapablaj vikipediistoj:

Temas pri minaco malaperigi artikolojn pri esperantaĵoj, -istoj, -aj muziko kaj /-grupoj, ktp. vidu ĉe:

Esperanto-Musik kaj Dolĉamar kaj malaperigotaj artikoloj priesperantaj

eble vi povas plusendi la informon al koncernaj vikipediistoj. Fanoler

Mokbirdo redakti

Saluton, en via artikolo To kill a mockingbird (filmo) vi tradukis mockingbird per mimo. Laŭ mi tio devas esti hipolao aŭ mokbirdo. Eble mi eraras ĉar mi ne estas denaska anglaparolanto sed mimo estas laŭ PIV (2002) "Aktoro, ludante senparolan rolon kaj esprimanta sin nur per mianoj kaj gestoj." Verdulo

Mokbirdo ne estas en mia PIV sed estas ja kunmetaĵo de Moki kaj Birdo. Hipolao estas jes en PIV.
En mia nederlanda vortaro tamen troviĝas mokbirdo. Por plia konfuziĝo: en la vortaro de John Wells Eo-En mockingbird nomiĝas mimbirdo. Do la demando estas ĉu la birdo mokas aŭ mimas. En la nederlanda lingvo ĝi nomiĝas spotvogel t.e. mokbirdo.

Help needed! redakti

Hi! Can you translete this http://en.wikipedia.org/wiki/Andranik_Ozanian for Esperanto Wiki just in a few sentences. Thanks a lot! 217.118.95.32 23:16, 4. Sep 2007 (UTC)


Saluton, mi legis la kverelon pri la Kategorio:Esperantistoj. Mi interkonsentas, ke ne okazis interkonsento pri forigo de ĝi. Eble ni devas fine apelacii ĉe la arbitracia komitato (aŭ simila).

Se mi bone komprenas, ne estis klare skizita la difino de la Esperantisto, kion vi ĝustigis. Se ni perdos ĉiun lukton, ni kreu Kategorion pri Esperanto-verkistoj.

Mi plu ne komprenas, se povas aperi kategorio de Anarĥiistoj, kial ne povas aperi pri Esperantistoj?Narvalo 11:38, 5. Sep 2007 (UTC)

Ŝajne la batalo estas perdita. Mi provis (kiel lasta) kontribui. Mi miras : mi vidas nur plejmulto da keep kaj nur unu delete; tamen la forigistoj gajnis ;-? Tiu vikipedio estas freneza. Mi ne komprenas tiun furoran forigemon de bildoj kategorioj artikoloj pri nesufiĉe famaj homoj. Kiel ĉio tio povas iel ĝeni ? Vikipediistoj devus nur zorgi plibonigi la enhavon kaj ne nepre batali por forigi diskutablajn erojn kies plu ekzistado neniel ĝenas. Kiun fakte ĝenas ke ekzistis la kategorio en:Category:Esperantists ? Arno Lagrange  11:51, 5. Sep 2007 (UTC)


Mi post 3 horoj analizos la temon pli detale kaj kontaktos vin, por traduki aŭ kontroli mian alskribon. Narvalo 13:23, 7. Sep 2007 (UTC)

Sen analizo (mi petas traduki, se vi trovas konvena): Remetu: Mi kontraŭas forigon de io ajn, kiu okazas en manko de klara konsenso, nur laŭ arbitraj paŝoj de manpleno da homoj. Eble user:Yekrats komence ne klare priskribis la kategorion, sed tio ne sufiĉas forigi ĝin. Mi ne trovas ĝusta citon de 100-jara difino de Esperantisto. Ekzistas pli detalaj, trafaj difinoj, laŭ kiu oni devas havi la apartan kategorion pri tio (grava agado en la Esperanto-movado, kulturo, interkonsento kun ideo pri dua neŭtrala lingvo por ĉiu, egalrajteco de lingvoj, pololoj ktp.).

Mi pensas, ke ĉiu paĝo pri iu ajn esperantisto povis resti en la angla Vikipedio, ĉar ili meritis tion laŭ agado, verkoj ks. Se ili havas lokon tie ĉi, ili devas havi kategorion, ĉar ili estas konataj en la Esparanta komunumo pro iliaj streboj por la ideoj de Esperanto. Se homo kiel Carlo Giuliani povas aperi en kategorioj (People from Rome (city) | People shot dead by police | Italian anarchists | Deaths by firearm in Italy) nur pro lia morto dum demonstrado, tiam esperantistoj, kiuj agadis elstare en siaj terenoj, rajtas por komuna kategorio Esperantistoj. Narvalo 15:03, 7. Sep 2007 (UTC)

Kion vi pensas pri la supre skizitaj? Se vi interkonsentas, mi petas traduki kaj mi enmetas ĝin sur la menciita diskuta paĝo. Narvalo 15:03, 7. Sep 2007 (UTC)

la diskuto fariĝis iom ampleksa : mi ne povas ĝisfine kaj entute kompreni ĝin. Bonvolu skize resumi kiel statas la afero kaj informi kiel mi malbona angloparolanto povas helpi por restarigo de la zorge konstruita kategorio ? Ĉu mi enmetu "Overturn" kaj kelkajn aliajn vortojn ? Arno Lagrange  06:47, 8. Sep 2007 (UTC)


Ĝis kiam oni devas lukti? Se necesas, mi tuj voĉdonas, sed mi vidas nur lukton de 2-3 homoj. Precipe Otto persekutas la temon. Ridinde. Kiam ĝi finiĝos? Narvalo 19:03, 12. Sep 2007 (UTC)


Yekrats, mi ne interkonsentas, ke tiu kategorio entenas homojn, kiuj ne parolis Esperanton nur unufoje en la vivo eldiris apogajn vortojn aŭ estis nomumitaj honora prezidanto kaj simila. ekz. Frigyes Karinthy tute ne estis esperantisto, laŭ miaj komprenoj de la vorto esperantisto. Li estis simpla, sed fama apoganto. Narvalo 09:44, 13. Nov 2007 (UTC)

batalo redakti

Mi movis la batalon ĉi tien.

Lingvolistopaĝoj redakti

Kiucele vi ekalinomis iujn lingvolistopaĝojn al ŝablona spaco ( ekzemple : Lingvolisto/1/t alinomita al Ŝablono:Lingvolisto/1/t )? Mi bedaŭrinde devis disigi la liston al apartaj paĝoj ĉar la softvaro neebligas tro multajn ŝablonvokojn. Se vi poste provos konstrui paĝon kiu entenus ekzemple ĉiun unuopan lingvolisteron laŭ komenclitero, vi baldaŭ renkontos la saman limigon. AL  11:54, 21. Sep 2007 (UTC)

Ne estas aparta problemo. Mi nur scivolis kiu estas via celo. Mi fakte iom flankenlasis la projekton pro tiu ĝena ŝablonetendlimo. Mi eble iam revenos kaj provos rekonstrui ion pli kontentigan. AL  12:17, 21. Sep 2007 (UTC)

je regrette. redakti

I apologize for my harsh actions. I had hard times in the English Wikipedia fighting for the Liancourt Rocks and Goguryeo article. When my "wikistress" reached its limit, I could not stand it anymore, and switched to the Esperanto wiki. After seeing another person trying to "Japanify" a neutral article (that should be shared equally by both Korea and Japan), it reminded me of the old days in the English wikipedia, and I seemed to behave in an immature manner. Again, I apologize, I did not consider the other person's situation. I mean no harm to the Esperanto Vikipedio, kaj Esperanto-Vikipediista. Again, I apologize for my inconsiderate actions.Amphitere 14:24, 22. Sep 2007 (UTC)

forigo por ebligado de alinomado redakti

Saluton Yekrats, mi petas vin pri unu afero. Mi bezonas alinomi artikolon Egipta civilizo je Antikva Egiptio, kiu estas pli preciza kiel atestas nomoj de aliaj lingvoj. Mi ne povas alinomi ĝin, ĉar la alinomado estas blokata. Dankon. Petr Tomasovsky@diskkont 14:25, 23. Sep 2007 (UTC)

Valdemar Langlet redakti

Estimata ! Samideano Henri Masson provis enmeti artikolon pri fr:Valdemar Langlet en la franclingva Vikipedio, sed ĝi estis tuj forigita de iu administranto kiu konsideris ke ĝi ne respondas al akcepteblkriteriojn. Mi sukcese pledis ĉe tiu adminstranto por ke ĝi estu restarigita. Mi nun prizorgas vikiigon kaj plibonigon de la franclingva artikolo (kiu fakte estas traduko el la esperantlingva Valdemar Langlet kiu mem parte fontas el EdE). Mi esploris en la anglalingva Vikipedio kaj trovis ke ĉe en:Raoul Wallenberg Langlet estas menciata : mi do kreis anglalingvan ĝermon pri en:Valdemar Langlet inter alie por apogi ĉe franclingvanoj ke indas havi artikolon pri tiu homo. Ĉu vi bonvolos kontroli tiun artikolon kaj eventuale ampleksigi ĝin (la esperantlingva estas sufiĉe disvolvita). Dankas AL @ 11:48, 26. Sep 2007 (UTC)

Dankegon ke vi tiom rapide tradukis AL @ 12:57, 27. Sep 2007 (UTC)

Vi ĵus kreis Kategorio:Internaciaj organizaĵoj dum jam ekzistas sufiĉe ampleksan kategorion Kategorio:Internacia organizaĵo. Ni eble ne jam konsentis ĉu kategorinomoj estus singularaj aŭ pluralaj. Mi preferas la singularon (tiu organizaĵo estas Internacia organizaĵo = ĝi apartenas al la kategorio "Internacia organizaĵo", pereferinde al la kategorio "Internaciaj organizaĵoj"). Ĉiukaze la kategorio jam ekzistas havas subkategoriojn kaj tie troveblas jam aron da anoj kaj interlingvajn ligilojn. Kion atendi pli ? AL @ 13:31, 27. Sep 2007 (UTC)

Traduko de baptonomoj redakti

Estimata Yekrats, vi ŝanĝis nomon de la artikolo Boleslav la 1-a.Mi intencas meti pluan artikolon pri plua samnoma ĉeĥa princo. Do kiamaniere mi nomu ĝin? Boleslao ne plaĉas al vi, tamen ĝi ekzistas en Kategorio:Regantoj de Ĉeĥio kiel Boleslao la Brava. Pri la sama pola princo ekzistas tamen artikolo: Boleslavo la 1-a la Valianta. Boleslao ŝajnas al mi tute same kreita el la latina kiel Venceslao el "Venceslaus", krome ŝajnas al mi strange traduki nomon de unu frato kaj ne traduki nomon de la alia frato, des pli, se ili regis unu post la alia. Mi preferus traduki nek Boleslav, nek Václav, aŭ traduki ambaŭ.Kia estas Via opinio? --tuurq 09:12, 24. Okt 2007 (UTC)

Forigo de aldonaĵoj redakti

Kial vi forigadas la aldonaĵosubpaĝojn ? Maksim enmetis ilin kiel disponebla materialo por pliriĉigi artikolojn. Eĉ se malmultaj kontribuantoj eluzas tiun eblecon, al kio utilas forigi la subpaĝojn? -Cetere tio estigas ke la ŝablono {{Aldonaj bildoj 2}} havas rompitan ligilon- AL @ 06:35, 2. Okt 2007 (UTC)

Vi pravas : ligilo al {{commons}} pli bonas AL @ 10:14, 2. Okt 2007 (UTC)

Akvofaloj redakti

Dankon por via propono. Mi faris tion en Slovakaj Akvofaloj. Ĉu bone? Bonvolu doni ŝablonon Commons pri slovakaj Akvofaloj. Mi provis tion sed ĝi ne funkcias. Vi estas spertulo en ĉi areo. Dankon. --Erinaceto 12:24, 2. Okt 2007 (UTC)

Hindaj numeraloj kontraŭ hindaj ciferoj redakti

Saluton Yekrats, ĉu vi povus alinomi paĝon pri hindaj numeraloj je hindaj ciferoj? Povas alinomi ĝin sole administranto. Dankon. Petro@diskkont 16:18, 15. Okt 2007 (UTC)

sed mi kreos poste enhavon por ĉi tiuj artikoloj. Mi volas krei ĉi tiujn artikolojn ĉar eble alia iu volos krei enhavon ankaŭ. Krome ĉi tiuj artikoloj devas krei tial mi aldonis hiperlinkojn al aliaj lingvoj kaj kategorioj. --Arkadiusz Zychewicz 10:06, 18. Okt 2007 (UTC)

Lisov, Dolce, Kosice redakti

Bv forigi tiujn ĉi titolojn, ĉar ili aperas en ŝablonoj kaj alidirektas al neĝusta nomo. Mi nun ne verkos pri ili. Petro@diskkont 17:54, 23. Okt 2007 (UTC)

Via ĵusa poluro redakti

Dankon pri viaj ĵusaj poluretoj pri la politikista artikoloĝermo Pádraig Flynn. Mi intence ne metis ligon pri la tago de lia naskiĝo, ĉar mi supozus, ke nur vere gravaj mondaj eventoj ligu al la paĝo, kaj ne ĉiu ajn hazarda okazaĵo kiel naskiĝo de ĉiu ajn, kiu menciiĝas en Vikipedio. Pri tio, ke "irlanda politikisto" pli bone sonas ol "politikisto de Irlando", vi pravas. Mi intence skribis "politikisto de [la ŝtato] Irlando", ĉar ekzemple Leon Brittan estis politikisto reprezantante Brition sed de litova, juda deveno. Kaj imageblas ke kataluno aŭ eŭsko, kiu iĝas politikisto en Eŭropa Unio nome de la ŝtato Hispanio, tute ne volas esti nomata "hispana", sed "kataluna" respektive "eŭska"... Kaj tiel plu. Tamen ĝenerale politikisto de iu lando komprenas sin kultura ano de tiu lando, kaj tiam - kiel dirite - laŭ la tekstofluo "irlanda politikisto" pli bone sonas (sincere dirite, mi iom pigris, kaj simple enmetis la landonomon post vorteto "de", ĉar tiel ĝermeto iom pli rapide kreeblas ol per la vortumo [[lando kun substantiva finaĵo|lando kun adjektiva finaĵo]]).

La ŝablonon DEFAULTSORT mi ĝis nun vidis en malmultaj artikoloj (de la angla kaj germana vikipedio), kaj apenaŭ en la esperanta (litova, itala, ktp...). Mi supozas, ke "DEFAULTSORT:Familia nomo, persona nomo" en kategorioj aŭtomate enordigas la artikolon sub la unua litero de la familia nomo. Ĉu tio estas la senco de la ŝablono? Se jes, mi konfesas, ke la ideo estas nemalbona. Domaĝe nur, ke kreo de eta ĝermo iĝas vere mezgranda laboro, se oni vere alcelas "perfektan ĝermon"...

Aidas 12:47, 28. Okt 2007 (UTC)

Kondensilo redakti

Saluton! Laŭ via listo de mankaj havaĵoj mi faris artikoleton pri Kondensilo, poste mi trovis preskaŭ la samon pri Kondensatoro. Mi ne estas lerta pri la kunfondiĝo, eble vi povus fari el 2 unusolan. Sincere:--Crosstor 16:23, 28. Okt 2007 (UTC)

Bv rigardi miajn kontribuojn. Tie estas el la hieraŭa tago ankaŭ iom por forigi. La paĝojn mi markis per forigu en resumo. Tio estas novaj paĝoj, kie estas skribite ekz. olovits, krjlpzimud. Vi vidos tie ankaŭ adresojn, el kiuj ili estis senditaj. Petro@diskkont 12:26, 29. Okt 2007 (UTC)


Saluton! - Mi konstadas, ke ĵus konstatis evidente kontroladas kaj per aldonoj helpas pli-bonigi miajn kontribuojn pri la Svisaj kantonĉefkomunumoj. Elkoran Dankon. Precipe estas saĝa aldoni ankaŭ ligon kun la nacilingva nomo, ĉar tio helpas, ke oni trovas la paĝon ankaŭ ne konante la Esperanto-nomon kaj evitas, ke iu rekreas la paĝon sub la nacilingva nomo. Pri la kategorio-forigo en du punktoj mi ne kunsentis kun vi. --> Vidu la diskuton sub Sarno (Obvaldo). Mi esperas iam persone renkontiĝi kun vi dum iu-ajn kongreso. Mi fakte intencas givid dum venonta NR en Meschede renkontiĝeton de ĉeestantaj vikipedistoj. Amike Didi Weidmann 2007-10-31 01.20 MET

Provejo redakti

85.60.100.121 (diskkontrforigitaj kontribuojWHOISRDNStraceRBLsforbaruforbarlibroGugloangla)

malfermita prokurilo redakti

Ĉe la Ŝablono:Malfermita_prokurilo, vi rekte tradukis la tekston el la angla. Mi proponas "misuzo" anstataŭ "abuzo". --Kunar 14:02, 1. Nov 2007 (UTC)

Aldono: Bonvolu atenti pri la jenaj poluroj:
Se via provizanto de retkonekto miskonfiguris sian prokurilon, vi eble povas malrekte konektiĝi tra sekura servilo de Wikimedia ĉe https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/. Por pliaj informoj pri ĉi tiaj prokuriloj, bonvole vidu la (anglalingvan) projekton ĉe WikiMedia: meta:WikiProject on open proxies.
Kompreneble pli gravas, unue krei tiun ŝablonon kaj forbari la misuzo-adresojn. Tiajn detalkorektojn vere eblas fari poste, kvankam mi ĝenerale pledas por tuja bona lingva kvalito en la Vikipedio. --Kunar 16:06, 1. Nov 2007 (UTC)

Argumentoj redakti

Dankon pro viaj vortoj sur mia diskutopaĝo, Yekrats. Mi komprenas, kion vi volas diri (kaj dankon denove pro la ekzemplo de la hebrea -- se necesos, mi uzos ĝin). Sed ĝis nun mi vidis neniun en la diskutado pri Volapuka Vikipedio, kiu volas uzi tiajn argumentojn kontraŭ la latina aŭ kontraŭ Esperanto. Ĉiuj laŭŝajne kredas, ke ambaŭ lingvoj kompreneble rajtas havi sian Vikipedion. Fakte mi mem uzis la argumenton por evidentigi la sensencecon de tiu, kiu sugestis ilin -- ĉar li/ŝi mem estis dirinta, ke liaj argumentoj ne uzeblas kontraŭ Esperanto aŭ la latina, kio logike ne pravas; tio signifas, ke ankaŭ li/ŝi subtenas la Esperantan kaj latinan Vikipediojn. Mi ankoraŭ ne vidis eĉ unu personon, kiu disputis la rajton de Esperanto havi Vikipedion. Ĉu vi kredas, ke la danĝero ekzistas? Mi male volas, ke oni komencu pli ampleksan diskutadon pri la rolo de Vikipedio(j): kiu estas la signifo de tiom multe da projektoj, kaj kien oni devus iri kun kaj per ili? Eble mi mem devus ie komenci diskuton pri tio. Sed ĉu vi kredas, ke iu eble volos fermi la Esperantan Vikipedion? Sensencaĵo! Ĉu iu iam provis fari tion? (Mi kredas, ke mi demandos al unu el la stewards sur Meta, ĉu tiu danĝero fakte povas ekzisti.)

Pri planlingvoj kaj naturaj lingvoj: mi kompreneble konsentas, ke ĉiuj lingvoj estas pli-malpli "artefaritaj" (ĉiuj Eŭropaj lingvoj travivis periodon, en kiu aŭtoroj kaj aliaj ilin "plibonigis" kaj "korektis" kaj "beligis" k.t.p, kiam ne ĉiuj kredis, ke tiuj lingvoj povus funkcii tiel bone, kiel ekz. la latina por esprimi ideojn (oni forgesas, ke ankaŭ la latina travivis tian fazon...) Kaj por mi, la plej grava estas la fakto, ke oni povas uzi ilin: kiam oni parolas iun lingvon, oni ĝin laŭ mi tute pravigas.

Smeira 16:43, 1 nov 2007

Mi konsentas. Eble unu el la problemoj en Vikipedio (kio povas konvinki personojn foriri al aliaj projektoj, kiel en:Citizendium) estas, ke estas tiel multe da partoprenantoj, ke inter ili ĉiam troviĝas kelkaj, kiuj volas esprimi siajn (negativajn) sentojn per CdF-oj aŭ AdF-oj. Pro tio ni fakte ĉiam viglu. Tiu Otto verŝajne ne komprenas, ke (kial diris iu alia en la diskutopaĝo) se iu estas en Vikipedio ĉar li/ŝi estas Esperantisto, tio ja signifas, ke "Esperantisteco" estas kialo por notindeco, kaj ke kategorio pri notindaj uloj laŭ notindec-kialoj (Esperantistoj) estas tre normala afero. Por doni ekzemplon: la kategorio en:Category:Murderers enhavas personojn, kiuj verŝajne neniam havus Vikipediajn artikolojn, se ili ne murdis iun. Ilia sola bazo por ekzisti en Vikipedio estas tio, kio pravigas ilian kategorion. Alivorte: se iu fakto sufiĉas, por ke ekzistu artikoloj, ĝi devus ankaŭ sufiĉi, por ke ekzistu kategorio por tiuj artikoloj. Vi donis bonegan liston da kriterioj, per kiu oni povas sufiĉe objektive decidi, ĉu iu devus aŭ ne devus esti en en:Category:Esperantists; mi tute ne komprenas, kiel oni povis ankoraŭ heziti. Smeira 20:39, 1 novul 2007.

Ĉu ne estas damaĝe forigi Cartoon Network nur tial, ke ĝi estas netradukita? Ĉu ne estas anglalingvano, kiu povus traduki ĝin? Petro@diskkont 16:17, 2. Nov 2007 (UTC)

  test

hungaraj komunumoj redakti

Mi respondas al via skribaĵo al diskutpaĝo. Mi mem ne povas doni novajn informojn al germanaj, italaj komunumoj, sed mi daŭre faras la hungarajn. Mi finfaris ekz. Győr-Moson Sopron kaj Fejér departementojn. Ĝenerale el 200 mi trovis 5, pri kio estis io en Eo. Mi nepre mencias, ke evidente la hungara estas kompleta, krome estas ĝenerale artikoloj en 5 lingvoj, sed foje mankas germana, angla artikoloj. Se ilin faris robotoj, mi ne scias, kial ili mankas. Krome en Mosonmagyaróvár estas multaj lingvoj, sed nur Eo mencias la okazintaĵon en 1956. Por mi estus helpo la ĝermoj.--Crosstor 12:07, 3. Nov 2007 (UTC)


Corrections redakti

Hello, hope you are well. If you have the time, would you mind correcting my Esperanto in the section Fakeroj of the article Psikologio? The information is correct; I translated it from my psychology textbook, but I have a feeling my Esperanto is very weak here. Thank you very much! Eb.eric 03:36, 4. Nov 2007 (UTC)

Also, I noticed that on the page Speciala:Shortpages, almost all of the pages are disambiguation pages, which isn't really helpful. Is there a way to exempt them from showing up on this list? Eb.eric 16:33, 4. Nov 2007 (UTC)

Yekrats redakti

Ĉu estas ebleco ke vi povos ebli uzanta de subpaĝo? http://meta.wikimedia.org/wiki/Help:Link#Subpage_feature mi volos fari unu ŝablonon kaj ĉi tiu trajto estus tre helpata. Mi kreis paĝon Somera Olimpiko 1912/Medaltabelo en ĉi tie mi volus uzi ŝablonon { {BASEPAGENAME} } (en ŝablono Ŝablono:NavigacioEnMedalaKlasifiko), kiun devas returni Somera Olimpiko 1912 sed ĝi returnas Somera Olimpiko 1912/Medaltabelo do mi pensas ke oni povas fari ŝanĝon en agordoj de vikipedio. ĉu vi povas fari ĉi tiu? --Arkadiusz Zychewicz 22:28, 4. Nov 2007 (UTC)

Ĝermoj pri Brazilo... redakti

Saluton amiko!!! Mi tre dankas pro la menŝagon!! Sed, nun, mi havas problemon...mi ekkomencis plurajn brazilajn municipojn (mi kredas + 600), sed mi pensadis ke la kompleta informa tabelo sufiĉas...mi ne sukcesos meti frazeton en la kreitaj artikoloj, nur roboto, sed mi ne scias fari roboton, krom mi interretas en laboro...En la proksimaj mi metos frazetojn, sed en la pasintaj ne. Mi pensas ankaŭ ke ne povus forigi la artikolojn, ĝia tabelo estas plej kompleta ol la propra portugala artikolo, ĉar mi aktualiĝas ĝin...Mi pensas ke meti frazon nur por meti ne estas bonafero, kiel estas en la romana aŭ volapuka brazila municipa artikolo, ekzemple: "Unaí estas brazila municipo, kiu entenas 80.000 loĝantarojn.", ĉar tiaj informoj estas en tabelo. Ĝis!--Konrado 02:04, 7. Nov 2007 (UTC)

Saluton Yekrats, kial vi ŝanĝis la apartigilon penso al plusendilo? "Penso" ankaŭ povas esti pensaĵo, do apartigilo estas la ĝusta afero ĉi-kaze. Marcos 16:58, 9. Nov 2007 (UTC)

Mi refaris rensado por havi kapnoton al pensaĵo. -- Yekrats 17:02, 9. Nov 2007 (UTC) (kopiita ĉi tien el Vikipediista diskuto:Marcos
Mi pensas ke la solvo kun apartigilo estas pli eleganta. La kapnoto nur ĝenas tiujn, kiuj ĉiuokaze serĉis pri "pensado" aŭ venis per iu ligilo al "pensado". Aldone, ne estas kialo por preferi plusendilon de penso al pensado al plusendilo de penso al pensaĵo. La alidirektilo aliflanke klare montra la dusignifecon de "penso" kaj ebligas al la leganto mem elekti, kien pluiri. Do mi proponas ŝanĝi la aferon al la antaŭa stato. Marcos 17:10, 9. Nov 2007 (UTC)

[en] Edit request redakti

I can't edit Ŝablono:Koord/dokumentado because of the cascading protection on Ŝablono:Koord. Can you turn off the cascade? The point of the documentation pages is so that people can edit the documentation and interwikis without editing the template itself (I'm trying to standardize the interwikis for that particular template). Thank you! EVula // diskuto // 17:12, 12. Nov 2007 (UTC)

Ni eble iam jam interkonsenti, ke unu povas aperigi artikolon por forigu kaj alia rajtas forigi ĝin. Mem proponi kaj poste mem forigi estas iom maldemokratia. Bonvolu atentigi min, se multaj kolektiĝas en la forigendaj artikoloj. Narvalo 09:39, 13. Nov 2007 (UTC)

Administranto redakti

Kara Yekrats, mi nun estas administranto, kaj pri tio mi tre ĝojas. Dankon al vi pro via voĉdono, kaj ne hezitu kontakti min ! :=) Thomas Guibal 16:27, 16. Nov 2007 (UTC)

Apartigiloj pri 3-literaj kombinaĵoj redakti

Saluton! Ŝajne kelkaj el apartigiloj pri 3-literaj kombinaĵoj, kiujn vi faris alidirektilojn, tamen havas kelkajn sufiĉe diversajn erojn, kaj ilin indus restigi kiel apartigiloj. Ekzemple YIL, ODE. Maksim 22:12, 25. Nov 2007 (UTC)

Nedankinde! redakti

Saluton, Yekrats! Nedankinde! Nur eta organizado de tiu kategorio. Mi bezonas lerni kiel fari ŝablonon... Estas kelkaj ŝablonoj en alilingvaj vikipedioj tre taŭgaj por ni. Ekz-e en en:Category:Musical groups estas averto, kiun mi ankoraŭ ne vidis ĉi tie. Ĉu oni jam faris tiun ŝablonon? Verdire mi malmulte esplori ŝablonojn ĉi tie aŭ alie! :-) Ĝis la reskribo! --- Fernando Maia Jr. 12:23, 26. Nov 2007 (UTC)

Saluton.

Biografioj redakti

Mi rimarkis ke ofte nomo de homoj en biografiaj artikloj estas skribinta "Nomo NOMO". Ĉu estas bona metodo? Dankon Eb.eric 05:32, 1. Dec 2007 (UTC)

Dankon! Ĉiom estas klara nun! Amike, Eb.eric 19:48, 1. Dec 2007 (UTC)

Oriolo redakti

Saluton Yekrats, kial vi renomis Oriolo al Oriolo (Italio), kaj poste eĉ forigis la plusendilon? Marcos 11:56, 2. Dec 2007 (UTC)

Mi petas helpon! redakti

Saluton Yekrats! Mi rimarkas, ke la bildoj en mia artikolo pri Zeth Höglund ial aperas super la teskto, kvankam mi intencis meti ilin ĉe ĝia dekstra flanko. Mi ne povas ripari ĝin. Se al vi disponeblas sufiĉe da tempo, ĉu vi eble povas ripari ĝin? --Nick 11:42, 3. Dec 2007 (EST)

Dankon redakti

Dankegon pro via helpo, Yekrats! --Nick 13:41, 3. Dec 2007 (EST)

Alidirektiloj redakti

Saluton, Yekrats! Ĉu vi certigas min ĉu alidirektilon Vikimedio ja konsideras ne-artikolan paĝon? Dankon! :-) -- Fernando Maia Jr. 22:12, 5. Dec 2007 (UTC)

Forigitaj paĝoj redakti

Resaluton, Yekrats! Mi denove aperas por testi vian paciencon. :-) Nu, ĉu ĉiam, kiam oni forigas paĝon, oni metas tiun ŝablonon }}forigita{{ en la paĝon? Mi kontrolis, ke Fikipedio estas nia plej malgranda ĝermeto. Ĉu ne eblas simple malaperigis ĝin? Ĝis la reskribo! -- Fernando Maia Jr. 01:53, 8. Dec 2007 (UTC)

Same por Bilim. -- Fernando Maia Jr. 01:59, 8. Dec 2007 (UTC)

Clarification for Indonesian speakers redakti

Hello, sorry not to speak in Esperanto. I know that you're an administrator. Can you add a clarification for Indonesian speakers about Esperanto Wikipedia in Vikipedio: Tentang halaman ini (klarigo por indonezieparolantoj; penjelasan untuk penutur bahasa Indonesia). Below is the text.

Wikipedia (di tempat ini Vikipedio) ini berbahasa Esperanto. Untuk keterangan tentang bahasa Esperanto dalam bahasa Indonesia, lihat Esperanto di Wikipedia bahasa Indonesia. Ada beberapa kursus bebas Esperanto yang tersedia di internet:

Untuk Wikipedia bahasa Indonesia, lihat id.wikipedia.org. Untuk Wikipedia dalam bahasa lain, lihat koordinasi multibahasa Wikipedia.

Penutur bahasa Indonesia akan mencatat bahwa "nama akhir" orang-orang dalam situs ini dikapitalisasikan. Hal ini bukan suatu kesalahan: pada media internasional, dan khususnya Esperanto, hal ini merupakan pertanda yang khas untuk nama keluarga dikapitalisasikan. Seseorang yang datang dari Indonesia akan menulis nama mereka seperti Juan Felix TAMPUBOLON, di mana nama keluarga yang berasal dari suku Batak ini ada di belakang. Namun, orang Tionghoa akan meletakkan nama keluarga mereka terlebih dahulu, seperti ZHU Xin. Dengan cara ini kita mengetahui yang mana nama keluarga seseorang.

Pri ĉi tiu paĝo - Tentang halaman ini
Halaman ini dalam bahasa lain:

redaktu

Thanks.

Hello, thanks for having filled this page. But, may you add it into the template like this: id: Vikipedio: Tentang halaman ini (klarigo por indonezieparolantoj, penjelasan untuk penutur bahasa Indonesia)? Thanks before. --125.160.60.202 14:31, 9. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono "ekstera" redakti

Dankon pro via rapida reago pri la ŝablono "ekstera". Ĉion bonan, Umberto 00:47, 9. Dec 2007 (UTC)

Feliĉajn festotagojn! redakti

Kara, en la 8-a decembre komencis al ni festotagojn! Mi deziras al vi bonan festotagojn kaj feliĉan novjaron! Eĉ se mi pensas ke al Usonanoj komencis kelkaj tagoj antaŭ, ĉu ne?Roberto 06:34, 9. Dec 2007 (UTC)

Saluton, kara Jekrac! Mi ripetas la vortojn de Roberto. Ĝojplenan jarfinon al vi kaj prosperan 2008! Ni kunlaboru! :-) -- Fernando Maia Jr. 15:59, 25. Dec 2007 (UTC)

Hi there; sorry for the English. Thanks to explain me the way WP:EO writes the surname of people that are the object of biographies. However, Pelé's name does is Edison, with I. This is according to his birth certificate (n.º 7095, sheet 123, book 21-A, civil registry of Três Corações). Also, according to the movie Pelé Eterno, which is an authorized documentary about his life and which shows his birth certificate. It would be nice to put these refferences in the article, but I don't know Esperanto (although I may read something). Cheers! --Tonyjeff 16:54, 13. Dec 2007 (UTC)

Hi, Yekrats! No, although originally Edson (or Edison) be a surname, in Brazil it became just a common name. Unfortunatelly, I do not have the documentation here, just the refference: n.º 7095, sheet 123, book 21-A, civil registry of Três Corações, which can be, indeed, accesed by anyone, phoning there and paying for the document. Also, his birth certificate, with the name Edison written, is shown in Pelé Eterno. Maybe I could capture the scene when it appears to insert here, but that image wouldn't be free of copyrights. Cheers! --Tonyjeff 17:43, 13. Dec 2007 (UTC)

Navigado-linio redakti

Ŝajnas, vi pensas pri lingvaj linkoj, kiujn mi metis ĉiam post la Kategorio, ekz. hu:xyzabc. Se tio estas, mi tre volonte forlasos ĝin, ĉar ankaŭ tio forrabas tempon. Bonvolu precizigi ĝin.--Crosstor 14:04, 16. Dec 2007 (UTC)

Lando kaj lingvo redakti

En Rumanujo ekzistas pli ol 1 miliono da hungaroj. La verkisto Attila Bartis naskiĝis en Rumanujo, sed fariĝis verkisto en Hungarujo. Sed ankaŭ la aliaj intelektuloj, kiuj naskiĝis kaj vivas tie, kaj verkas en hungara lingvo, ili ne estas rumanoj, nur rumanaj civitanoj. Tia estas Orient-Eŭropo! La Usono estas alia. Pardonu pro instruado! Elkore salutas vin kaj deziras feliĉan kristanaskon kaj novjaron Vikipediisto:Zetey, UTC 18:50 17-a de Decembro, 2007.

Ŝablonoj redakti

Resaluton, Yekrats. Mi deziras lerni kiel krei ŝablonojn, sed mi tute ne scipovas nun. Kiu estas bona rimedo por lerni? -- Nick, 13:52, 19 Dec, 2007 (UTC)

Ŝablonoj (denove) redakti

En la anglalingva vikipedio oni ofte vidas ŝablonojn ĉe la dekstro de la paĝo, ekzemple la esperantan ŝablonon ĉi tie kun la titolo "Esperanto topics." Alia ekzemplo estas ĉi tie. Mi trovas tiajn aĵojn belaj, kaj mi kredas ke ili verŝajne helpus plievoluigi nian vikipedion. -- Nick, 14:09, 19 Dec, 2007 (UTC)

Dankon redakti

Dankegon pro via helpo, Yekrats! -- Nick

"Aŭstria" kontraŭ "aŭstra" redakti

Saluton, Yekrats. Mi akcidente kreis du fuŝnomajn kategorojn: Aŭstriaj anarkiistoj kaj Aŭstriaj socialistoj. Mi poste rimarkis, ke la ĝusta adjektivo estas aŭstra, ne aŭstria. Mi do bezonas alinomi tiujn ĉi paĝojn. Ĉu mi povas fari tion, aŭ ĉu administranto devas? Mi bedaŭras ke mi ĉiam ĉagrene demandas al vi pri aferoj ĉi tiaj, tiujtage. --Nick, 16:22, 21 Dec, 2007 (UTC)

Aŭtomada forigado de neuzataj bildoj redakti

Saluton Yekrats, kion vi fartas ? Mi ĵus ellaboris modestan programon ("macro") por aŭtomate forigi ĉiujn neuzatajn bildojn. Mi aktivigos ĝin morgaŭ dum la tuta tago. Dum la forigado, bonvolu ne lasi mesaĝon ĉe mia diskutpaĝo, ĉar la oranĝa avertskatolo pri nova mesaĝo povus falsi la bonan plenumadon de la programo. Amike, Thomas Guibal 21:06, 24. Dec 2007 (UTC)

Nova baza ŝablono redakti

Saluton, Scott. Mi ĵus vidis, ke vi metis la novan bazan ŝablonon {{ArtikolaMesaĝokesto}} en vian liston. Ĉu vi scias ŝablonojn, kiuj enhavas artikolajn mesaĝojn? Mi jam hieraŭ kaj hodiaŭ antaŭtagmeze rearanĝis kelkajn surbaze de la nova ŝablono. Mi serĉis ekz. per la speciala paĝo "Ĉiuj paĝoj" en la nomspaco "Ŝablono". Krome mi trovis kelkajn en Vikipedio:ŝablono. Kore --Tlustulimu 16:05, 26. Dec 2007 (UTC)

Flipero redakti

Dezoiro via plenumiĝis! :) Vidu Flipero. Sincere, Donmiguel 14:33, 27. Dec 2007 (UTC)

Mi finigis mian verkadon pri la artikolo Flipero. Vi plueblas! Donmiguel 13:05, 29. Dec 2007 (UTC)

Volapuko ankoraŭfoje... redakti

Kara Yekrats, estas nova propono kontraŭ la Volapuka Vikipedio ĉe meta: m:Proposals for closing projects/Radical cleanup of Volapük Wikipedia. Vi verŝajne subtenos ĝin, ĉar ĝi konsentas kun viaj ideoj, kaj mi bedaŭras tion; sed mia sento je honoro diras al mi, ke mi devis atentigi vin pri ĝi, ĉar vi interesiĝas pri la temo. --Smeira 18:10, 27 december 2007

Usonaj temoj redakti

Kara Yekrats. Estas al mi du kuriozaĵoj pri Usona kulturo, kiuj mi tute ne povas kompreni. Mi vidas en multaj usonaj filmoj figuron de demono aŭ genio kun kurkuba kapo, kiun vi omaĝas la 31-an de oktobro. Kiel ĝi nomiĝas, kia estas legendo pri ĝi? Alia afero estas tiel nomataj "cheerleaders", junaj dancistinoj. En filmoj, ŝajnas ke estas tre grave esti unu el ili, sed neniam oni klarigas kial, aŭ kion ili faras, krom danci. Ĉu vi povus, se tion vi plaĉas, verkis artikolojn pri tiuj aferoj?Roberto 05:44, 28. Dec 2007 (UTC)

Vere, ne estas multaj kuriozaj aspektoj de usona kulturo, ĉar usonaj filmoj estas tro vidataj ekster via lando. Kelkaj homoj, kiuj vojaĝas al via lando, trovas kuriozaĵojn, sed kiuj ne aperas en filmoj, libroj, ktp. Ekzemple, brazila verkisto Angeli, antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, gajnis subtenon de via registaro por koni usonon dum ses monatoj. Li devis verki serion da artikoloj pri usona kulturo, lia unua artikolo nomiĝis "usonanoj havas tro malfeliĉan vivon, sed timas la morton". En filmoj, usonanoj ne ŝajnas timi la morton. Pri "Jack o' Lantern" mi jam legis ke ne estas interesa legendo pri ĝi, sed tio estas nekredeble: kiel seninteresa stulo povas survivi en nacia folkloro? Alie pri "Cheerleaders", mi certe ne tute komprenas la ideon de "populareco" de usona kulturo. En filmoj, junulinoj volas esti popularaj por esti "cheeleader", sed kio estas "populareco"? Ŝi honoros sian familion, sian amikaron? Ŝi akiros specialajn rajtojn? Tio havos religian signifon? Ŝi almenaŭ gajnos monon? Roberto 06:37, 29. Dec 2007 (UTC)

forigo de redaktata paĝo redakti

Saluton Yekrats, vi forigis paĝon, kiun mi havis preparita por redaktado kaj kiu eĉ enhavis ŝablonon {{redaktata}}. Temas pri tiu ĉi paĝo. Dankon. Petro@diskkont 19:46, 28. Dec 2007 (UTC)

Ĝi jam ne plu estas bezonata. Ankaŭ mi petas vian pardonon por tio, ke vi denove restarigis ĝin. Nun ĝi estas denove forigota. Se vi trovos iom da tempo, bv forigi ĝin ankoraŭ unufoje kaj lastfoje. Dankon. Petro@diskkont 15:35, 29. Dec 2007 (UTC)

Christian Rosencreuz redakti

Kara Yekrats, vi aldonis al la artikolo pri Christian Rosencreuz la anglan tradukon de lia nomo. Ĉu ne pli taŭge oni aldonu la esperantan? La angla vikipedio tradukas anglen, la franca francen, ktp. – Umberto 21:36, 28. Dec 2007 (UTC)

Mi vidis, ke vi ŝanĝis la tradukon. Certe la Ruĝa Kruco estas ĉarma ŝerco, sed mi metis la ĝustan tradukon. – Umberto 21:48, 28. Dec 2007 (UTC)

Apologies redakti

Saluton, Yekrats. I would like to present you my apologies for the linking of Esperanto articles at the Volapük deletion request. Please know that it was not ill-intentioned. I was merely presenting examples of 2000 byte articles as articles that I don't believe as suited to deletion in any Wiki. Linking to eo was just for your comfortable evaluation as you probably feel more comfortable with examples from Vikipedio. I'm not doing this to try to keep your oppose vote but to clear the misunderstanding, whether you keep your vote or change. Best regards, Malafaya 22:38, 28. Dec 2007 (UTC)

Apology accepted. -- Yekrats 22:59, 28. Dec 2007 (UTC)
:). Dankon pro via komprenajo. Malafaya 01:11, 29. Dec 2007 (UTC)

krucmilitoj redakti

Ĉu vi povus alinomi krucmilito je krucmilitoj? Povas fari tion nur administranto. La paĝo parolas pri pluraj militoj, ne pri unu. Petro@diskkont 16:21, 29. Dec 2007 (UTC)

Grandvilaĝoj redakti

Mi finis ĉiujn hungarajn urbojn, kaj mi nun faras grandvilaĝojn, kiuj estos inter 100-200. Ŝajnas, mi faris ion malbona, ĉar la kategorio ne bluiĝis. Alireblo: Arló. Ĉu vi povas helpi? --Crosstor 06:02, 30. Dec 2007 (UTC)

Jam respondita redakti

Jam respondita. Vidu jen. Kaj dankon por la alinomado de krucmilitoj. Petro@diskkont 06:58, 30. Dec 2007 (UTC)

Brazilaj municipoj redakti

Salutojn Yekrats!!! Mi vidis ke Vi redaktis la artikolon Cristiano Otoni, sed metis la vorton forigu en la titolo. Ĉu forigis estontece la artikolon? Aŭ Vi forigos la brazilajn urbajn artikolojn kiun ne havas eta teksto kiel Via redakto en ĉi tiu artikolo, ĉu? Feliĉan 2008!!!--Konrado 16:38, 4. Jan 2008 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Yekrats/Arkivo 4".