Verda ĉetio

(Alidirektita el Verdaj ĉetioj)

La Verda ĉetio (Hylia prasina) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, el kiuj tiu ĉi estas afrika genro kies ununura specio estas tiu.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda ĉetio
Verda ĉetio
Verda ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Hylia
Specio: H. prasina'
Hylia prasina
(Cassin, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi montras tre rimarkindan superokulan helan strion el la beko al la kolflankoj. Ĝi elstaras ĉefe ĉar ambaŭflanke estas malhelaj traokula strio kaj suba bordo de griza krono. La vizaĝo kaj dorso estas olivecaj, kun verdaj nuancoj en flugiloj kaj vosto, kio nomigas la specion. La beko estas longa kaj iom subenkurvata.

Ĝi troviĝas en granda parto de centra Afriko nome en Angolo, Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝerio, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj, montararbaroj kaj humida savano.

Referencoj redakti