Vikipedio:Historio

Por kronologio de paĝo, vidu la paĝon Helpo:Historio de paĝo.

Tiu ĉi paĝo listigas mejloŝtonojn, aŭ gravajn atingojn, eventojn kaj faktojn rilatajn al historio de la Vikipedio en Esperanto.

  • 20-a Februaro 2024: La Esperanto-Vikipedio atingas 350.000 artikolojn. [1]
 
Ekrankopioj de la malnova kaj la nova ĉefpaĝo en malgranda ekrano
  • 20-a de septembro 2022: Nova aspekto de la Ĉefpaĝo kreita de Stefangrotz kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj.
Kolekto de gratuloj pro la 300 000a artikolo en la esperanta vikipedio
  • 20-a de julio 2021: La Esperanto-Vikipedio atingas 300.000 artikolojn. [2]
  • 15a de novembro 2020: Ŝanĝo en la ĉefpaĝo. La sekcio "Artikolo de la semajno" nun nomiĝas "Artikolo de la monato"
 
Ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio, 3 Oktobro 2018
  • 18-a de septembro 2018: Esperanto-Vikipedio atingas 250.000 artikolojn.
 
Emblemo pri la atingo de pli ol 200 000 artikoloj en aŭgusto 2014
  • 15-a ĝis 16-a de novembro: dum KAEST (Slovakio) okazis esperantlingva trejnado pri Vikipedio gvidita de Vikimedio Slovakio kun financa subteno de la Fondaĵo Vikimedio
  • 20-a de septembro: Esperanto-Vikipedio atingas 170.000 artikolojn.
  • 25-a de aŭgusto: por la unua fojo estis per baloto forprenitaj administraj rajtoj (de |Petr Tomasovsky)
  • Februaro: Esperanto-Vikipedio havas la 5-an plej grandan nombron da artikoloj po parolantoj inter Vikipedioj kun pli ol 100.000 artikoloj, kaj rangas kiel la 11a entute.
  • 26-a kaj 27-a de novembro: En la Malferma Tago de UEA Ziko van Dijk prezentis Vikipedion kaj la ideologian fonon, kaj la dimanĉon poste Marek Blahuš kaj li montris en kurso kiel prilabori Vikipedion.
  • 26-a ĝis la 30-a de oktobro: Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.
  • julio 2011: La nova, tria eldono de DVD Esperanto Elektronike de E@I enhavas eksterretan version de la Vikipedio en Esperanto, laŭ la stato de la 24-a de novembro 2010 kun 137.472 artikoloj, realigitan per la programo Okawix.
  • 23-a de junio: Sekvante la ŝtatajn arkivojn de Germanio kaj Kvinslendo, la granda rusia novaĵagentejo RIA Novosti kaj la neregistara fondaĵo Vikimedia RU komencis komunan projekton pri alŝuto de fotoj el historiaj arkivoj de la agentejo al la Komunejo. Vidu priskribon de la projekto en Esperanto. Eblas partopreni per kategoriigo, ekuzo de la fotoj en la artikoloj de Vikipedio kaj tradukado de la priskriboj en Esperanton.
  • 8-a de aprilo: Marek Blahuš, tiutempe staĝanto de E@I en Nancy, publike prelegis en Strasburgo pri la temo "Vikipedio: 10 jaroj, kaj poste?" kadre de la aranĝo Semajno de Esperanto. La esperantlingva prelego, okazinta en la Instituto de tradukistoj, interpretistoj kaj internaciaj rilatoj (ITI-RI) de la Universitato de Strasburgo, estis simultane interpretata en la francan lingvon de Cyrille Hurstel. Ĉeestis dekkelk personoj, plejparte germanaj kaj francaj esperantistoj, sed ankaŭ minimume du neesperantistoj.
  • 18-a de januaro: Esperanto-Vikipedio atingas 140.000 artikolojn.
  • 15-a de oktobro: Esperanto-Vikipedio atingas 120.000 artikolojn.
  • 24-a de julio: ĉesas Uzanto:Bertilow
  • 28-a de januaro: Esperanto-Vikipedio atingas 110.000 artikolojn.
  • komenco de oktobro: aperas statistikoj de vikipediisto Robert Rohde, laŭ kiuj li asertas, ke Vikipedio stagnas aŭ eĉ kelkfoje falas je aldonoj, novaj uzuloj en la angla Vikipedio. La informo aperas dismonde en prestiĝaj gazetoj (ekz. Spiegel).
  • junio: la renoma The New York Times disvastigas informon, ke la logotipo de la Vikipedio uzas malĝustajn literojn (el la japana kaj sanskrita). Tiu informo estis jam konata antaŭ jaroj en la interna komunumo.
  • majo: Vikipediistoj trejnigas novulojn en la Jubilea aranĝo de la antverpena Esperanto-grupo.
  • komence de marto: konatiĝas, ke la anglalingva uzanto Essjay estas 24-jara iama studento kaj ne profesoro pri teologio, kiel li asertis en 2006 en intervjuo en The New Yorker. Essjay eĉ elektiĝis kiel dungito en la Arbitrage-komitaton de Vikipedio. La senhonta trompo kaŭzas indigniĝon de vikipediistoj (detala priskribo anglalingva).
  • 23-a ĝis la 25-a de februaro: En Partizánske okazas semajnfina seminario pri la temo "Kiel verki por Vikipedio", organizita de Slovakia Esperanta Junularo
  • februaro: Laŭ kalkuloj, Vikipedio bezonas por 2007 ĉ. 4-5 milionojn da USD por funkciigi la projekton (ekz. la nombro de serviloj kreskis de 1 (2001) tra 3 (du aĉetitaj en 2003) ĝis 350 (2007). (fonto:[1])
  • fine de decembro: iu enmetis en la germanan Vikipedion la morton de Bertrand Meyer (germana diskuto). La gazetaro kaptis la temon.
  • 31-a de decembro: persona alvoko de Jimbo WALES por mondonacoj. Reapero de la demando pri reklamado.
  • 22-a de decembro: enkonduko de duonprotekta sistemo ĉe la angla Vikipedio. La duonprotektatajn paĝojn povas ŝanĝi nur 4-tagaj ensalutintoj.
  • 16-a de decembro - 6-a de januaro 2006: nova monkolekta kampanjo por Vikipedio. Oni supozas, ke la necesa monsumo por la funkciigo superas en 2006 unu milionon da usonaj dolaroj. La mondonacoj en kelkaj landoj estas impost-malpliigaj. (Oni celas en la kampanjo 500.000 usonajn dolarojn.)
  • decembro: Jimbo Wales skizas planojn por 2006 kun unu konstanta dungito por la vikiprojektoj kaj ŝlositaj versioj de artikoloj.
  • decembro: pro skandalo en la angla Vikipedio, nur tiuj rajtas krei novajn artikolojn en la angla Vikipedio, kiuj ensalutas. La skandalo: iu anonimulo en la artikolo nomis John SEIGENTHALER (maljuna) murdisto kaj naziisto kaj tio restis dum 4 monatoj sen korekto. Seigenthaler nomis la Vikipedion "misfarita, senrespondeca". La anonimulo malvualiĝis komence de decembro kiel Brian Chase, dungito (kaj post kelkaj tagoj maldungito) de Rush Delivery. La aferon spuris Daniel BRANDT.
  • 27-a de novembro: la Esperanto-versio atingis 30.000 artikolojn
  • 19-a de aŭgusto - 09-a de septembro: nova monkolekta kampanjo por 200.000 USD, kio povas kovri elspezojn por kvaronjaro.
  • 11-a de junio: transpaso de la 25.000-artikola limo kun komuna artikolo Inkaa imperio
  • ekde majo: la ĉefpaĝon pliriĉigas Artikolo de la semajno kaj Kunlaboraĵo de la semajno.
  • 25-a de aprilo ĝis 1-a de majo: La artikolo Antoni GRABOWSKI estas Tradukaĵo de la semajno kaj atingas rekordan nombron de 29 diverslingvaj versioj.
  • 22-a de januaro: transpaso de la 20.000-artikola limo kun komuna artikolo Vercors (montomasivo)
  • 10-a de januaro : Libera Folio anoncas ke Vikipedio en 2005 supozeble estis la plej populara retejo en Esperanto!
  • 23-a de decembro: La Vikipedia softvaro estis ŝanĝita al versio 1.4. La korekto de internaj eraroj daŭris ĉ. 1 monaton, sed la tuta programo iĝis pli pigra, malrapidega. Tio malpliigis la nombron de kontribuoj kaj kontribuantoj.
  • 27-a de junio: Vikipedia kunveno en Ĝenovo
  • 1-a de junio: Proklamo de la Tago de Brion Vibber
  • 29-a de majo ĝis 5-a de junio: Baloto pri la estraro de Wikimedia Foundation
  • 5-a de majo: itallingva Vikipedio atingas 10 000 artikolojn.
  • 19-a de aprilo: Anglalingva Vikipedio atingas 250 000, germana preterpasas 80 000.
  • 10-a de aprilo: Arno Lagrange prelegis pri Vikipedio en la SAT-Amikara kongreso en La Roche-sur-Yon, Vendée, Francio. Legu la gazetaran komunikon. La prelego naskis fortan intereson kaj estis decidita fondi asocion por helpi disvolvigi la Vikipedion. En tiu sama tago la Esperanto-Vikipedio atingis 12 000 artikolojn.
  • marto-aprilo: En la Metapedia Wikimedia/Meta, Esperantistoj Arno Lagrange kaj Andre Engels estis kandidatoj por la ofico de super-administrantoj de la tuta multlingva Vikipedio kaj rezulte ambaŭ ricevis la oficon.
  • 15-a de marto: Franclingva Vikipedio preterpasis 30 000 artikolojn, hispana 20 000, itala 8 000, ĉina 7 000. En unu monato aldoniĝis po pli ol 1000 artikoloj en la plej grandaj Vikipedioj. Jam entute estas 550 000.
  • 23-a de februaro: Multlingva Vikipedio atingis 500 000 artikolojn en pli ol 50 lingvoj. 28 lingvoj entenas pli ol 1000 artikoloj. Germana preterpasis 50 000, japana 30 000, ĉina 5 000. De unu jaro envenas ĉiutage 2000 novaj artikoloj.
  • 2-a de februaro: Anglalingva Vikipedio atingis 200 000 artikolojn.
  • januaro: La revuo Esperanto aperigas artikolon pri la Vikipedio en du paĝoj kaj duona.
  • januaro: Wikipedia estas jam trijara. Angla preterpasis 190 000, germana 45 000, japana 25 000, sveda, franca kaj pola 20 000, hispana 15 000, kataluna 5 000, ĉina 4 000. 23 lingvoj havas pli ol 1000 artikolojn.
 
aspekto el 2003

Statistiko en 2002 redakti

Dato Artikoloj
26 Maj 2002 2266
26 Apr 2002 1537
26 Mar 2002 1088
26 Jan 2002 300

Por vidi la aktualan statistikon, vidu Multlingva statistiko.

  • 16-a de decembro: La Vikipedio enhavis 300 paĝojn.
  • 13-a de decembro: Ĉiuj ligiloj estis en Esperanto.
  • 6-a de decembro: Ĉiuj 139 artikoloj de Enciklopedio Kalblanda estis en la Vikipedio.
  • 28-a de novembro: Hejmpaĝo havis tradukojn el la angla vikipedia indekso.
  • 15-a de novembro: La unua artikolo en la Vikipedio - Modernismo.
  • 5-a de novembro: Uzanto:Stefano KALB donis rajtojn por uzi siajn artikolojn de Enciklopedio Kalblanda en la Vikipedio.
  • 11-a de majo: Oni starigis la malplenan Vikipedion en Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti