Ladislao la 2-a Jogajlo

(Alidirektita el Władysław la 2-a)
Ne konfuzu lin kun lia preskaŭ samnoma nepo, Vladislao la 2-a de Hungario kaj Bohemio, aŭ kun lia similnoma filo, Ladislao la 3-a de Varna, (ĉiuj Jogajlidoj), aŭ kun aliaj regantoj nomataj Ladislao, Vladislao, Vladislavo ktp.

Ladislao la 2-a Jogajlo (naskiĝis en 1351, mortis la 1-an de junio 1434) estis grandduko de Litovio kiu per edziĝo ankaŭ fariĝis reĝo de Pollando. Lia litova nomo estis Jogaila, kaj rutena Ягайла. Post kiam li iĝis la pola reĝo, li ricevis la polan nomon Władysław II Jagiełło. Kun sia kuzo Vitaŭto / Vytautas (pole Witold, ĉeĥe Vitold) li fondis la Polan-Litovan Union kaj estis inciatinto de la Kristanigo de Litovio. Lia edzino estis Sankta Jadviga, reĝino de Pollando.

Ladislao la 2-a Jogajlo
grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando
detalo el triptiko en la Vavelo-katedralo (ĉ. 1475-1480)
detalo el triptiko en la Vavelo-katedralo (ĉ. 1475-1480)
Pola-litova blazono
Pola-litova blazono
Persona informo
Władysław II Jagiełło
Naskonomo litove Jogaila, rutene Ягайла
Naskiĝo proks. 1351
en Vilno
Morto 1-an de junio 1434 (1434-06-01)
en Horodok
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio katolikismoLitova mitologio vd
Lingvoj rutenapola vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio • Reĝlando Pollando (1385–1569) vd
Familio
Dinastio JogajlidojGediminidoj vd
Patro Algirdas vd
Patrino Uliana of Tver vd
Gefratoj Agrypina of Lithuania • Alexandra of Lithuania • Švitrigaila • Lengvenis • Kaributas • Demetrius I Starshy • Karigaila • Feodor Olgerdovich • Vygantas • Skirgaila • Andrei of Polotsk • Helen of Lithuania • Hedwig of Lithuania • Maria Jagiellon vd
Edz(in)o Jadviga de Pollando • Anna of Cilli • Elizabeth Granowska • Sophia of Halshany vd
Infanoj Elizabeth Bonifacia of Poland • Hedwig Jagiellon • Ladislao la 3-aKazimiro la 4-a vd
Parencoj Vytautas vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Grandduko de Litovio
Dum 13771381
Antaŭulo Algirdas
Sekvanto Kęstutis
2-a periodo
Dum 13821401
Antaŭulo Kęstutis
Sekvanto Skirgaila
Reĝo de Pollando
Dum 13861434
Antaŭulo Jadviga
Sekvanto Ladislao la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li fariĝis la prapatro de dinastio de nobeloj, kiu dum la postaj jarcentoj gvidis ambaŭ landojn, kaj kiu ricevis la nomon Jagelonoj / Jogajlidoj (la dua laŭ lia litova nomo).

En 1410 lia armeo el poloj kaj litovoj venkis la Ordenon de Germanaj Kavaliroj en loko, kiu pole nomiĝas Grunwald, litove Žalgiris kaj germane Tannenberg. Kaj por poloj kaj por litovoj tiu venka batalo de Grunwald dum multaj jarcentoj restis grava evento, kiu ambaŭkaze fortigis la senton de nacia identeco kaj fiero.

La 100-zlota monbileto de Pollando portas bildon de Ladislao. En la centra parko de Novjorko staras rajdista statuo de li.

Bibliografio redakti

  • Urszula Borkowska, Dynastia Jagiellonów w Polsce Dinastio de Jagelonoj en Pollando), Warszawa 2011.
  • Jadwiga Krzyżaniakowa, Jerzy Ochmański, Władysław II Jagiełło, Wrocław 2006.
  • Stefan Maria Kuczyński, Wielka wojna z Zakonem Krzyżackim w latach 1409-1411 (Granda milito kun Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaroj 1409-1411), Warszawa 1960.
  • Karol Szajnocha: Jadwiga i Jagiełło 1374-1413: Opowiadanie historyczne (Jadviga kaj Jogajla 1374-1413. Historiaj rakontoj), Warszawa 1969.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti