William Motter Inge
usona aŭtoro (1913-1973)
(Alidirektita el William Motter INGE)
William Motter INGE (naskiĝis la 3-an de majo, 1913 en Independence, Kansaso, suicido la 10-an de junio, 1973 en Losanĝeleso) estis usona verkisto.
William Motter Inge | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
William Inge | |||||
Naskiĝo | 3-an de majo 1913 en Independence | ||||
Morto | 10-an de junio 1973 (60-jaraĝa) en Holivudaj Montetoj, Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | toksiĝo per karbona monooksido vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kansaso • Independence Community College • Peabody College vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Walter Gage vd | ||||
Okupo | dramaturgo • romanisto • scenaristo • verkisto • televida aktoro • instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia verkaro konsistas el psikologie profundaj dramoj kaj romanoj. Liaj protagonistoj estas ĉefe solecaj homoj kun malfacilaj seksaj rilatoj. Kelkaj verkoj de William Motter INGE estas tre sukcese filmigitaj.
En la jaro 1953 li pro Picnic gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1961 li gajnis Oskaron pro sia scenaro Splendor in the Grass.
Listo de verkoj redakti
- Come Back, Little Sheba (dramo, 1950; filmo, 1953)
- Picnic (dramo, 1952; filmo, 1956)
- Bus Stop (dramo, 1955; filmo, 1956) sur kiu baziĝis la filmo de Marilyn Monroe nome Bus Stop
- The Dark at the Top of the Stairs (dramo, 1957)
- A Loss of Roses (dramo, 1959)
- Splendor in the Grass (filmscenaro, 1961)
- Natural Affection (dramo, 1963)
- Where's Daddy? (dramo, 1966)
- Good Luck, Miss Wyckoff (romano, 1970)
- My Son is a Splendid Driver (romano, 1971)