Ye Gongchao

ĉina diplomato kaj lingvosciencisto

Ye Gongchao (ĉine: 葉公超; pinjine: Yè Gōngchāo; naskiĝis la 20-an de oktobro 1904, mortis la 20-an de novembro 1981 en Tajpeo), Okcidente konata kiel George Yeh estis ĉina diplomato kaj lingvosciencisto pri hindeŭropa lingvaro.

Ye Gongchao
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1904 (1904-10-20)
en Jiŭjiango
Morto 20-an de novembro 1981 (1981-11-20) (77-jaraĝa)
en Tajpeo
Ŝtataneco Tajvano
Alma mater Amherst College
Familio
Patro Ye Gongxun
Edz(in)o Yuan Yung-hsi
Infano Max Yeh
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Ye Gongchao devenis de provinco Ĝjangŝio, lia patro estis oficisto. En 1919 forveturis al Usono, kie studis anglan literaturon en Amherst College en Masaĉuseco. Post bakalaŭriĝo en w 1924 translokiĝis al Britio, kie en 1926 iĝis magistro pri hindeŭropaj studoj en Universitato de Kembriĝo. Post reveno al Ĉinio lekciis la angan lingvon en Pekina Universitato (1926-1927), Nacia Universitato en Ĝinano (1927-1929) kaj Universitato Tsinghua (1929-1935). En 1935 iĝis gvidanto de angla fakultato en Pekina Universitato. Post eksplodo de la dua japana-ĉina milito en 1937 kaj okupo de Pekino li evakuiĝis kune kun registaro al Ĉongĉingo. De 1941 estas laboranto de registara diplomatio. Kiel ekspediciito estis en Brita Malajzio, Londono kaj Jangono.

En 1949 evakuiĝis kun la registaro de Kuomintango al Tajvano. De 1949 ĝis 1958 estis ministro pri eksteraj aferoj. Negocis subskribon de paca traktato kun Japanio (1952) kaj defendan traktaton kun Usono (1954). En la jaroj 1958-1962 estis ambasadoro de Respubliko de Ĉinio en Usono. Post reveno al Tajvano estis ĝis 1978 membro de la registaro kiel senpostena ministro. Mortis pro korinfarkto.

Membro de la brita Royal Asiatic Society.

Verkaro redakti

  • Cultural Life in Ancient China
  • Charles Patrick Fitzgerald. Introducing China, Isaac Pitman, London, 1948
  • Satellization is War. Pamphlets on Chinese affairs. China Culture Publishing Foundation, 1952
  • Communism in China, Los Angeles World Affairs Council, 1954
  • Collection of speeches made in the United States of America from September 1954 to February 1955, Ministry of Foreign Affairs, Washington, 1955
  • Communism Versus the Humanistic Tradition. Institute of Asian Studies, St. Johns University, 1961
  • Study: Social Forces in English Lilerature
  • The Concept of “Jen”,
  • On Ancient Chinese Poetry

Fontoj redakti