Antaŭ la unua mondmilito Pillath estis la animo de la Esperanto-movado en Rejnlando kaj aktiva en Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (Revelo). Li estis kunlaboranto de La Revuo kaj poste de Esperanto Triumfonta kaj de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko. Li estis majstro en la buŝa kaj skriba uzo de Esperanto kaj aŭtoris stilistikonKiel akiri Bonan Stilon (1920, 2-a eld. 1923).
Pillath tradukis tri verkojn de Heinrich Heine: Elektitaj Poemoj, en 1914, kie estas kolektitaj la plej rimarkindaj poeziaĵoj de la poeto; Atta Troll, somernokta sonĝo, en 1925; kaj Elektitaj Prozaĵoj, en 1930. La tradukoj laŭ la juĝo de Hilda Dresen en Enciklopedio de Esperanto (1934, sub kapvorto "Zanoni") estas "zorge faritaj, li ĉiam akcelis la modelecon de la stilo". Pillath ankaŭ kompilis la kolekton Germanaj Kantoj Esperantigitaj, el kiuj grandan parton li mem tradukis. Pillath estis membro de la Lingva Komitato[2]. Lia lasta granda faro estis la kunaranĝado de la 10a Germana Esperanto-Kongreso, kiu en 1921 okazis en Essen [1].
DAS DEUTSCHE LIED IN ESPERANTO (Germanaj Kantoj Esperantigitaj). Kompilis Friedrich Pillath Eldonis 1921: Fr. Ellersirk, Berlin. 82 paĝoj 15 X 11 cm.
„ Tiu libreto, rekomendita de la Esperantista Literatura Asocio, enhavas tradukojn de 72 kantojn, klasitaj en 3 partoj: germanoj popolkantoj, kantoj por unuopa voĉo, internaciaj kaj diversaj kantoj. ”
„ Ampleksa kolekto da germanaj popolkantoj, kantoj por unuopa voĉo kaj internaciaj kaj diversaj kantoj. La apero de tiu eldono ests iom pli malbona ol tiu de la unua ”