Émile Zola
Émile ZOLA [emil' zola'] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1840 en Parizo; mortis la 29-an de septembro 1902 en Parizo) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto.
Émile Zola | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Émile Zola | |||||
Naskonomo | Émile Édouard Charles Antoine Zola | ||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1840 en rue Saint-Joseph | ||||
Morto | 29-an de septembro 1902 (62-jaraĝa) en Parizo, ![]() | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | toksiĝo per karbona monooksido vd | ||||
Tombo | Panteono de Parizo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Francesco Zola vd | ||||
Patrino | Émilie Aubert vd | ||||
Edz(in)o | Alexandrine Meley vd | ||||
Amkunulo | Jeanne Rozerot vd | ||||
Infanoj | Jacques Zola • Denise Zola vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politika ĵurnalisto • artokritikisto • romanisto • eseisto • dramaturgo • novelisto • literaturkritikisto • theatre critic • ĵurnalisto • verkisto • poeto • fotisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1865– vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | romanoj, naturalismo | ||||
Verkoj | La Familio Rougon-Macquart ❦ Thérèse Raquin ❦ J'accuse ❦ Nana vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis unu el la plej gravaj francaj romanverkistoj de la 19-a jarcento kaj plej grava reprezentanto de naturalismo, tuteŭropa literatura movado. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio. Dum la Dreyfus-skandalo, Zola riskis malliberejon verkante la artikolon J'accuse (Mi akuzas), celante akuziĝon pri kalumnio por povi kaŭzi revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus. Zola fakte estis akuzata de kalumnio kaj devis fuĝi al Anglio dum jaro, sed poste rezultis la liberigo kaj reakcepto de la false akuzita oficiro.
Biografio Redakti
Émile Zola aĉetis kamparan domon en Médan en 1878.
Verkado Redakti
Sendependaj verkoj Redakti
- La Confession de Claude (“La konfeso de Klaŭdo”, 1865)
- Les Mystères de Marseille (“La misteroj de Marsejlo”, 1867)
- Thérèse Raquin (“Teresa Rakvino”, 1867)
- Madeleine Férat (“Madalena Ferato”, 1868)
- Nouveaux Contes à Ninon (“Novaj fabeloj por Ninon”, 1874)
- Le Roman Experimental (“La romano eksperimenta”, 1880)
- Jacques Damour et autres nouvelles (”Ĵakvo Damuro kaj aliaj noveloj”, 1880)
- L'Attaque du moulin (“La atako de la muelejo”, 1877), unu el la ses noveloj en Les Soirées de Médan (”̵La vesperoj en Medano”, 1880)
- L'Inondation (“La inundo”, novelo (1880)
La serio Les Rougon-Macquart “La Rugon-Makaroj”) Redakti
(la franca prononco de ĉi tiuj nomoj: /ʁuɡɔ̃ma'kaʁ/)
- La Fortune des Rougon (“La sorto de la Rugonoj”, 1871)
- La Curée (“La disrabado”, 1871–72)
- Le Ventre de Paris ( “La ventro de Parizo”, 1873)
- La Conquête de Plassans (“La konkerado de Plasano”, 1874)
- La Faute de l'Abbé Mouret (“La kulpo de l’abato Mureto”, 1875))
- Son Excellence Eugène Rougon (“Lia Moŝto Eŭĝeno Rugono”, 1876)
- L'Assommoir (“La drinkejo”, 1877)
- Une page d'amour (”Epizodo de amo”, 1878)
- Nana (1880)
- Pot-Bouille (“Stufujo”, 1882)
- Au Bonheur des Dames (“Ĉe La Paradizo de damoj”, 1883)
- La joie de vivre (“La vivĝojo”, 1884)
- Germinal (“Ĝerminalo”, 1885)
- L'Œuvre (“La majstroverko”, 1886))
- La Terre (“La grundo”, 1887)
- Le Rêve (“La sonĝo”, 1888)
- La Bête humaine (“La homa bruto”, 1890)
- L'Argent (“La mono”, 1891)
- La Débâcle (“La disfuĝo”, 1892)
- Le Docteur Pascal (La kuracisto Paskalo”, 1893)
La serio Les Trois Villes (“La tri urboj”) Redakti
- Lourdes (“Lurdo”, 1894)
- Rome (“Romo”, 1896)
- Paris (“Parizo”, 1898)
Les Quatre Évangiles (“La kvar evangeliistoj”) Redakti
- Fécondité (“Fekundeco”, 1899)
- Travail (”Laboro”, 1901)
- Vérité (”Vero”, postmorta eldono en 1903)
- Justice (“Justeco”, malkompleta)
Sekvo Redakti
Al fino de la mondo (pole: Na koniec świata) estas pola filmo reĝisorita de Magdalena Lazarkjeviĉo en 1999 baze de romano de Emile Zola nome Teresa Raquin.
Literaturo en Esperanto Redakti
Agostinho da Silva: Vivo de Zola. Tradukis Manuel de Freitas. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1946. 107 paĝoj.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Verkoj de Émile Zola ĉe Projekto Gutenberg; iuj el la libroj estas en la originala franca, kaj aliaj estas tradukaĵoj en la angla, la finna aŭ la nederlanda.