Jiloca (komarko)

komarko de Aragono
(Alidirektita el Ĥiloka)

Jiloca [ĥiLOka] estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordokcidento de la provinco Teruelo. Ties administracia ĉefurbo estas Calamocha kaj la ĉefurbo por agrikultura disvolvigo estas Monreal del Campo. La komarko estas en la Iberia Sistemo, ĉirkaŭ la meza fluejo de la rivero Jiloca, de kiu ĝi ricevas nomon, norde de la komarko Comunidad de Teruel. Ĝi havas areon de 1932,10 km² kaj populacion de 14 584 loĝantoj.

Loko de la komarko Jiloca en la nordokcidento de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

La komarko Jiloca enhavas 40 municipojn kaj 58 loĝlokojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Calamocha (4776 loĝ.) kaj Monreal del Campo (2744 loĝ.). La komarko estas en la koridoro inter la urboj Teruelo kaj Zaragozo, integrita en la nomita Corredor Mediterráneo-Cantábrico, unu el la ĉefaj aksoj por transporto de Nordorienta Hispanio kiu ligas la urbojn Valencio, Zaragozo kaj Bilbao.

Municipoj redakti

 
Komunikvoja mapo de la komarko Jiloca.

La komarko enhavas la jenajn 40 municipojn:

Geografio redakti

 
Mudeĥara turo de Olalla, Heredo de la Homaro.

En la komarko Jiloca la plej gravaj ekonomiaj sektoroj estis historie agrikulturo kaj brutobredado, kiel plej granda parto de la hispana rura medio; ĉefaj kultivoj estas cerealoj, vitoj, safrano, kanabo kaj beto. Krome estis minado de kupro kaj fero. Tamen, el la 20-a jarcento, aperis en la komarko industrio rilata al la transformado de produktoj el agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj). Krome, en la komarkaj ĉefurboj (Calamocha kaj Monreal del Campo) estas ankaŭ pluraj servoj. Aparte estas forstado kaj elfosado de salo kaj gipso. Lastatempe floris turismo ekzemple rilate al naturo (Lageto Gallocanta).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti