15 Eŭnomio

asteroido
(Alidirektita el 15 Eunomia)

15 Eŭnomio estas tre granda, hela asteroido, inter la dekdu plej grandaj de la ĉefa asteroida zono, kaj plej granda ano de la Eŭnomia familio.

15 Eŭnomio
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 15 Eunomia
Aliaj nomoj A851 OA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Eŭnomio vd
Malkovro
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro 29-a de julio 1851
Loko de malkovro Napolo (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
395,872 Gm (2,646 AU)
322,290 Gm (2,154 AU)
469,453 Gm (3,138 AU)
Discentreco 0,186
Meza anomaliangulo 339.787°
Klinangulo 11,732°
Periodo 1 572,323 t (4,30 j)
Meza cirkulrapido 18,15 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
293,399°
Argum. de periapsido 97,577°
Naturaj satelitoj malkonfirmita[1]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
357 × 255 × 212 km[2]
255,33 ± 15 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(3,12 ± 0,04) ×1019 kg [2]
(3 090 ± 520) kg/m3[2]
~ 0,08 m/s2
~ 0,16 km/s
Rotacia periodo 0,2535 t (6,083 h)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

166 K
260 K
Geometria albedo 0,209
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 5,28
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,24
7,9
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,085"
0,29"
vdr

Malkovro redakti

15 Eŭnomio estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, elde la observatorio de Napolo (Italio), la 29-an de julio 1851. Ĝi ricevis la nomon de unu el la Horoj de la helena mitologio: Eŭnomio (greke Εὐνομία), personiĝo de la leĝo, de la justico kaj de la ordo.

Simbolo redakti

15 Eŭnomio estas unu el la lastaj asteroidoj, kiuj ricevis astronomian simbolon. Tiu-ĉi estas  .

Ecoj redakti

Ĝia luma kurbo montras grandajn variojn, indikantajn plilongigitan objekton, kun malsimila komponiĝo laŭ la loko[3]. Tio pensigas, ke Eŭnomio estus la planeda kerno de granda diferenciĝinta korpo, frakasita de alfrapo; kerno sur kiu restus parto de la mantelo kaj de la krusto.

Ĝia longformo sugestis, ke ĝi povas esti duobla asteroido, sed observoj per la kosmoteleskopo Hubble.[1] malkonfirmis tion.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
14 Ireno15 Eŭnomio16 Psiĥo