4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (4-TAKE-99) okazis en Bogoto, Kolombio, kun kongresejo en la Nacia Biblioteko el la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro, 1999. La temo estis "Esperanto kaj la triajarmilo".

MALFERMO DE LA KONGRESOĈeforganizantoj: de Maldekstre-dekstren Dro Rodrigo A. Ramirez, Profesoro Luis Jorge Santos Morales, Kolombia Ministro pri kulturo Alberto Casas Sans de Santamaria kaj la ĝenerala sekretario de la kongreso Santiago Alvares Gutierrez.
Orientigilo por gekongresanoj, pri la Bogota urbocentro.

Loka Kongresa KomitatoRedakti

  • S-ino Leonor CALVO: Honora Prezidantino.
  • Prof. Luis Jorge SANTOS: Alta konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako.
  • D-ro. Rodrigo RAMIREZ Z.: Prezidanto kaj ĝenerala kunordiganto.
  • S-ro. Santiago ALVAREZ: Sekretario.
  • F-ino Stella URIBE: Kasistino.
  • S-ro Horacio HERNANDEZ: Diskoniga Fako.
  • S-ro A. ALVAREZ : Turisma Agado.
  • S-rino Elsa GUTIERREZ: Interna Komunika Fako.
  • Loĝistika skipo: Rokardo CARRILLO, Rossmary MEDINA, Edwin VARGAS, Javier GOMEZ.
  • Apogantoj: Diego Hoyos Escobar (Eks-prezidanto de KEL) ,Peter Preminger, Ernesto Florez, Alberto Lamprea. Fondaĵo Ameriko.

FestoparoladoRedakti

En la Nacia Biblioteko parolis D-ro Rodrigo A. Ramírez Zuluaga (Prezidanto) (Aŭdu ĝin ĉi tie. ) Saluton kaj bonvenon gekongresanoj!! Ni travivas epokon de rapidaj ŝangoj, sciencaj kaj teknikaj kiu permesas al ni komuniki tuj kun alilandanoj loĝantaj malproksimege de ni, kaj interkonsenti pri io post malmultaj minutoj. Ni estas vid-alvide al nova jarmilo kiu prezentas al ni gravajn defiojn: tutumondiĝo, pluraj entreprenaj kuniĝoj, egaliĝado kaj ampleksado de moralaj valoroj kaj  principoj; toleremo kaj respekto pri la regionaj preferoj kaj malsamecoj; kunlaboro kaj solidareco de nacioj, ktp.

Ni, la esperantistoj estas certaj pri esperanto kiel taŭga lingvo por komunikado inter la diversaj popoloj de nia kara blua planedo, kiu havas ĉirkaŭ 6.000 lingvojn ĉi momente. Ankaŭ ni scias ke ĉiu homo havas la samajn rajtojn por vivi kaj resti en ĉi tiu planedo.  Tion jam oni difinis en la universala deklaracio de homaj rajtoj.

La propra sperto klarigas al ni ke ¨homo estas tiom morta kiom li ne povas interkomunikiĝi¨, ¨li vivas laŭ la kapableco komunikigi kun aliaj¨. Do, la komunikado estas la koro de la vivo. Ĉi tio plej bone scias kiuj jam partoprenis en internaciaj kongresoj aŭ konferencoj, kaj rimarkis kiom utila kaj sukcesa estas la ebleco paroli rekte al alia persono sen tradukantoj. Konsekvence, la proksimiĝo de la popoloj povas esti avantaĝa aŭ danĝera, dependante de la sinteno de ĉiu persono al alia, kaj de ties pensoj, celoj, kaj agoj, ĉu egoismaj ĉu altruismaj.

Ni, kiel esperantistoj, povas ludi gravan rolon en tiu procezo pere de nia agado en la direkto de la interna ideo de nia kara lingvo internacia. Restas granda laboro por starigi globan civilan socion en kiu floros komuna sento de civitaneco kaj respondeco mondvastaj, kune kun la starigo de komuna kaj koĥera homa identeco kiel terglobanoj.

Pro tio mi sugestas difini la ĉefajn trajtojn de kompetenta esperantisto,[1] kaj mi proponas la jenajn:

  • 1. Baza kono de la lingvo kaj flua uzo de ĝi.
  • 2.  Kapableco komunikiĝi efike, kaj parolante kaj auskultante; kaj preteco solvi aperantajn miskomprenojn.
  • 3.  Tolerema kaj solidara spirito.
  • 4.  Kono de sia propra kulturo kaj respekto al alies kulturo.
  • 5.  Sukcesaj agoj favore al esperanto por ĝia disvastigo.
  • 6.  Espero, obstino, pacienco, konkordo[2] kaj komuniko.

Mi, nome de la esperanta komunumo gratulas al tiuj kiuj jam komencis konduti sin mem, kiel kompetentaj esperantistoj. Via ĉeesto al ĉi tiu kongreso estas, por nia kolombia esperanta movado, motivo de granda ĝojo kaj oferas grandan apogon al nia landa laboro por la suceso de esperanto en Kolombio. Pro tio mi, nome de la L.K.K. dankas al ĉiuj, kiuj fidis je ni divermaniere. Nia plej granda bondeziro estas ke tiu ĉi kongreso estu por vi neforgesebla travivaĵo, kaj ke ĉiuj ĝuu de nian gastigemajn morojn.

Bonvenon en Kolombio, bonvenon al nia kongreso!! Multan dankon.

Detala raporto pri la Kongreso[3]Redakti

La tragedia tertremo trafinta la urbon Armenio tri tagojn antaŭe neniel malhelpis la [[1]], la 28an de januaro, de la Kvara Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Bogoto, Kolombio. La solena malfermo realiĝis en la nacia biblioteko, la ĉefa kongresejo, kie komence la preskaŭ 40 ĉeestantoj aŭskultis la nacian himnon kaj ´La Espero.´ Afable bonveniginte la kongresanojn, la sekretario de la LKK, s-ro Santiago Alvarez, prezentis la kolombian ministron pri kulturo, d-ron Alberto Casas Sanz de Santamaría, kies kuraĝigaj kaj solidarecaj vortoj (elhispanigitaj de s-ro Gonzalo Bermúdez) impone kunvenis al la momento.

Poste paroladis LKK-prezidanto d-ro Rodrigo Ramírez, kaj sekvis la kutimaj salutoj de la naŭ aliaj landoj reprezentitaj, nome Brazilo, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Meksikio, Urugvajo, Usono, kaj Venezuelo.

Prof. Luis Jorge Santos Morales, alta konsilanto al la LKK, unue fiere sciigis ke estis ĝuste la eksprezidento de Kolombio, Carlos E. Restrepo, kiu en la 1920-aj jaroj jam proponis Esperanton kiel la oficialan lingvon de la Ligo de Nacioj [4]. Li dediĉis la unuan kongresan tagon al ties memoro kaj poste laŭtlegis kromajn salutmesaĝojn de i.a. la landasocioj de Kosta-Riko, Usono, kaj Kebekio, kaj d-ro Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA kaj ties komisiito por landa agado. Same kiel kelkaj aliaj, d-ro Corsetti kondolencis pro la tertrema suferigo, kaj proponis helpon pere de la UEA fondaĵo ´Espero´ por Esperantistoj eventuale frapitaj de la katastrofo.

Fine kelkaj inspiraj citaĵoj el la salutparolado de d-ro Zamenhof al la unua amerika Universala Kongreso (Vaŝingtono, 1910) estis disaŭdigitaj de s-ro Bill Maxey (Usono). Loka muzikisto kaj fervora Esperantisto s-ro Horacio Hernández kompletigis la programon per du Esperanto-kantoj, gitare akompanante sin.

Post kafpaŭzo - aparte ĝuebla en Kolombio - trafa sesio gvidata de L. J. Santos celis "repreni la fadenon" de la tri antaŭaj tut-amerikaj kongresoj (Marília, Brazilo, 1978; San Luis, Argentino, 1981; San José, Kosta-Riko, 1996). Tiujn oni gazete revizitis kaj prikomentis iliajn konkludajn rekomendojn. Sekve ekestis tre vigla diskutado pri diversaj punktojn kaj procedoj, aktualaj projektoj, kaj eĉ la (laŭ supozo nordamerika) loko de la venonta kongreso.

En la posttagmezo okazis 4 pliaj programeroj. Unue, la du gravaj konceptoj 'aktiva neŭtraleco' kaj 'humaneca internaciisimo,' ĉiam ligitaj al la nomo de la karmemora prof. d-ro Ivo Lapenna, estis klarigitaj per ĉitaĵoj el liaj verkoj en prelego verkita de s-ino Birthe Lapenna kaj, manke de ties ĉeesto, laŭtlegata de Santiago Álvarez. Poste Rodrigo Ramírez fakece analizis la komunikad-proceson cele al fari Esperanton pli efikan komunikilon. Prof. Santos rakontis spertojn kiel lingvo-lernanto kaj -instruisto dum multaj jaroj, aparte pritraktante la metodon kiu postulas parkerigon de frazoj. Li krome substrekis la neceson de ĉiutaga laŭtlegado por konservi la fluecon, manke de konversaciaj ebloj. S-ro Jiri Caletka (Ĉeĥio), post kaf-paŭzo, daŭrigis per raporto pri la nuntempa ĉeĥa Esperanto-movado kaj disdonis informojn pri la SAT kongreso okazonta ĉijare en Karlovy Vary.

Vespere la inaŭgura tago brile finiĝis dank´ al la folklora ensemblo ´Kolombia Tagiĝo,´ kies freŝa energio, diversaj kostumoj, kaj mirinda lerteco pri dancado kaj muzikado ĝojigis la kongresanojn per neforgesebla spektaklo.

VendredoRedakti

Vendredo, la 29a [de januaro], estis dediĉita al la memoro de Joaquín Ospina, kolombia pioniro kiu publikigis gramatikon de Esperanto kaj fondis literaturan revuon "La Lumo." La tuttaga programo komenciĝis je la 8:00h, refoje en la nacia biblioteko, per diskutrondo pri la kongresa temo: "Perspektivoj de Esperanto por la tria jarmilo," gvidata de prof. Santos. Brile direktante la atenton sur kelkajn kernajn rilatojn inter Esperanto kaj la 20a-jarcenta mondo, aparte en Ameriko, li starigis demandojn, i.a. "ĉu valoras daŭrigi niajn klopodojn?" kaj "Kion ni faru nun por antaŭenirigi Esperanton en la estonteco?" Inter la respondoj troviĝis temoj kiuj kelkfoje reaperos en la kongreso, unue, ke la granda sukceso de Esperanto en Brazilo ŝuldiĝas ne nur al la forta spiritisma influo sed al la ĝenerala malfermeco de la brazilaj popoloj al novaj aferoj. Ĉiuj konsentis ke tiu trajto ĝenerale mankas al niaj ceteraj landoj, kie "unuopulemo" regas. Rilate la opinion ke Esperanto devas esti uzata en familioj venis la agnosko de tio ke por la plimulto Esperanto ja estas persona kaj ne familia afero kaj la vidpunkto ke nia "vera" familio efektive estas aliaj Esperantistoj. La ideo ke diversaj psikologiaj faktoroj malbonefikas sur nian agademon ne estis kontraŭstarita; ni bezonas pli klarajn personajn celojn kaj pli difinitan komunan celon.

Prof. Santos rekomendis ke ni zorge ekzamenu tion kio tre bone sukcesis pasintece kaj daŭrigu nian agadon sur tiu jam provita bazo. Li substrekis ke malgraŭ la neceso por kunlaborado, ĉe ni la movado kreskis ĉirkaŭ unuopuloj, do ni ne ĉesu kuraĝigi kaj apogi tiujn. Li finis per la pensiga ideo ke pro la rolo kiun ludas idealismo en landoj kun multaj gejunuloj, sendube Ameriko povos multon kontribui al la Esperanto-movado en la tria jarmilo.

Post kaf-paŭzo prof. Juan Eduardo Bachrich (Venezuelo) prezentis superrigardon de la hodiaŭa Esperanto-movado, kun aparta atento al la grava historia kaj aktuala rolo de UEA. Li asertis ke por ke Esperanto ne forvelku necesas vivanta kulturo, kiu ja estas konstatebla. Nia ĉefa celo estu pretigi nin por tiu tempo kiam Esperanto estos akceptata, kaj ties plenumadon plej bone kunordigus la tutmonda tegmenta organizaĵo. Venis el aŭskultinto konsiderinda propono ke oni klopodu kunligi Esperanton kaj laboron, aparte en la tria mondo.

Sekvis prelego de Santiago Álvarez pri homaj rajtoj en la tria jarmilo. Post resumo de homrajtaj problemoj kaj la konstato ke nia kruela jarcento ignoris la pledojn kaj konsilojn de d-ro Zamenhof tiurilate, li kerne proponis ke ni rekomendu ke edukaj instancoj instruigu Esperanton kadre de programo pri homaj rajtoj. Iu atentigis pri la jam planata lerneja programo "Interkulturo," sub gvido de d-ro Maŭro La Torre.

La posttagmezan programon komencis la prezidanto de la Akademio de Esperanto, prof. Geraldo Mattos (Brazilo). Prelegante pri "Esperanto, sia popolo, kaj la akademio," li unue gvidis la ĉeestantojn tra la evoluo de Esperanto antaŭ ĝia publikigo en 1887, konkludante ke aparte pro sia interna kohereco, Esperanto havos grandan estontecon. Esperanto tiutempe ja estis lingva projekto, sed nun estas natura kaj tute viva. Rilate la akademion, ĝia estro konigis sian opinion ke ĝi ekzistas ne por bremsi la lingvouzon sed por atentigi pri eventualaj danĝeraj vojoj, samtempe sciigante ke ĝia laboro kuŝas pli en interna studado ol en parolado. Fine li eĥigis la vortojn de prof. Bachrich, ke ni devas starigi la lingvon en tian pozicion ke ĝi estos preta kiam pretos la mondo. Sed dume, ni ĝuu ĝin. (Atentigita en unu momento ke la anteno de la sendrata mikrofono ĉesis funkcii, prof. Mattos tuj spritis ke anteno estas grava por Esperantistoj: nepras teni la anojn.)

Poste revenis prof. Bachrich prelegi pri internaciaj Esperantaj kongresoj, precipe pri la bunta programo en la ĵusa univesala kongreso en Montpeliero, Francio, tiel ke la aŭskultantoj povu bildigi en la menso la diversajn elektojn.

La programo daŭris post kaf-paŭzo per mallonga prezentaĵo pri Kampanjo 2000, gvidata de d-ro Ramírez kaj s-ino Symilde Ledon (Brazilo). S-ino Ledon skizis la kelkjaran evoluigon de la fina kampanja dokumento kaj poste rakontis la laŭgradan konsciiĝon kaj postan definitivan brakumadon de la ideo en Brazilo. D-ro Ramírez unue voĉlegis la 3 ĉefajn punktojn kaj daŭrigis per la pli specifajn elementojn proponitajn al la landasocioj en lastatempa cirkulero de d-ro Renato Corsetti. Bedaŭrinde la sesio ne elvokis multan reagon de la nun laciĝantaj kongresanoj.

Tamen iom revigligis ilin la apero de s-ro Juan Bautista, indiĝena ŝamano kaj guberniestro de pli ol 100 etnoj en Kolombio, Ekvadoro, kaj Venezuelo. Sidante en siaj ritaj vestoj, li prezentis (pere de tradukado de s-ro Philippe Chavignon el Francio) la bazan kredaron de sia popolo. Poste, utiligante sanktan juvelŝtonon, li demonstris sian koncentriĝkapablon. Responde al demando, li klarigis la simbolan signifan de sia bunta kapvesto kaj ties kaskadantaj plumoj. S-ro Chavignon konigis tion ke la ŝamano interesiĝas pri Esperanto pro la frapa lingva problemo interne de sia regno. La kongresanoj tre varme akceptis lin.

Arta vesperoRedakti

Tamen eĉ viziton de ŝamano superis la zorge preparita arta vespero. La granda halo plenplenis je specialaj invititoj kaj aliaj ne-Esperantistaj gastoj. Unue muzikis afabla kaj lerta kvinopo per kelkaj kantoj el la anda tradicio, ludante tipajn instrumentojn. Kelkaj provoj en Esperanto spontanee aplaŭdigis la aŭskultantaron. Ilin sekvis la talenta aktoro s-ro Gonzalo Bermúdez, kiu tre trafe kaj amuze interpretis infanan fabelon "La promenema ranideto." Poste s-ro Horacio Hernández kantis la konatan "Eta kolomb' blanka." S-ro Bermúdez revenis kaj la duo ridige prezentis "la vaker' plej aŭtentikan," Pekos Bill. Sekvis 2 pliaj kantoj de s-ro Hernández antaŭ alia apero de s-ro Bermúdez en frako kaj okulvitroj por prezenti la kortuŝan monologon de Ĉeĥov, "Pri la malbono kiun kaŭzas tabako," kion li majstre faris.

La lasta ero estis la teatraĵo "Nigraj inkvizitoroj, flavaj klaĉulinoj," de kolombia dramisto Gustavo Andrade-Rivera, tradukita kaj reĝisorita de prof. Santos. Tiu, bele apogata de 8 aliaj rolantoj, surscenigis simplan sed potencan rakonton pri la ĉiutagaj kruelaĵoj en nia mondo, elvokante furoran aplaŭdon, kiun fakte meritis la tuta dua kongresa tago.

SabatoRedakti

Sabato, la 30a, estis dediĉita al la memoro de Jesús Antonio Vélez Rojas, bogota aktivulo dum preskaŭ 3 jardekoj, kaj ĝia duontaga programo disvolviĝis en la hotelo "Presidente." "Amerika Esperanto-agado en la nuntempo" estis la temo de diskutrondo gvidata de Bill Maxey. Pro siaj 3 lastatempaj vojaĝoj el tiu mondoparto, li metis la ĉefan atenton sur Mezamerikon, unue resumante la aktualan situacion en ĉiu lando, kaj poste starigante trafajn demandojn. Li komencis per Kosta-Riko, kie la movado estas la plej vigla; daŭrigis per Honduraso, Belizo, kaj Panamo, kie spuroj de Esperanto apenaŭ troveblas; kaj finis per Salvadoro, Nikaragvo, kaj Gvatemalo, kiuj havas apartajn problemojn meze de grandaj eblecoj. Li sekve menciis kelkajn "homajn" faktorojn kiuj aparte malhelpas agadon kelkloke: manko de bazaj informoj pri Esperanto kaj la movado, manko de instrua kaj organiza lerteco kaj sperto, kaj manko de bazaj rimedoj kiel informiloj, libroj, kaj gazetoj. Al la kernaj demadoj — aplikeblaj multloke en la kontinento - "Kiel ni helpu homojn lerni? informiĝi? instrui? spertiĝi?", "Kiel plej efike kuraĝigi ilin kaj foririgi dubojn?", kaj "Kiel provizi ilin per bazaj rimedoj? venis diversaj respondoj. Inter tiuj: Ni sendu al ili la libron "La fenomeno Esperanto" (Auld) en hispana traduko, kuraĝigu ilin per bildkartoj, kaj nepre vizitu ilin laŭeble. S-ro Chavignon, kiu konas la regionon ankaŭ, proponis ke ni pretigu liston de nomoj kaj adresoj por vizitontoj kaj elserĉu bahaajn komunumojn por semi en tiuj. S-ro Maxey ankaŭ mallonge prezentis utilan grupigon de amerikaj landoj, laŭ stato de ĉies nuntempa movado, por ke oni pli efike plani kaj agi. Kriterioj por kiel uzi limigitajn rimedojn tamen ne estis starigitaj.

Sekvis longa kaf-paŭzo post kiu prof. Mattos, prelegante iom fakece, pritraktis liberecon en Esperantaj vortoj kaj vortgrupoj, la du vortoklasojn, kaj kelkajn sekvojn. Poste li afable respondis plurajn gramatikajn demandojn, ĉefe pri participoj kaj la akuzativo.

La lasta programero estis prezentaĵo de la nova vidbenda kurso "Esperanto: pasporto al la tuta mondo," projekto de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Post disdonado de informiloj kaj mallonga enkonduko de Bill Maxey, s-ino Leonora Torres (Meksiko), kiu aktoris en la afero, paroladis pri siaj spertoj kaj la apenaŭ kredebla laboro kiu finfine naskis la unuajn 10 (el 15) lecionojn. La spektado de la tuta 4a leciono kompletigis la programon.

EkskursoRedakti

En la belega posttagmezo la plimulto de la kongresanoj profitis grupan ekskurson. Unue ili vizitis la faman oraĵ-muzeon en centra Bogoto, kie ili vidis vere nekredeblan kvanton de ĉiuspecaj ornamaĵoj el la pra-civilizacioj de Kolombio, kaj poste, alsuprinte la proksiman monton "Monserrate," per telfero, ili esploris la konatan sanktejon kaj la apudajn ĝardenojn. Sekvis mallonga rondiro tra la malnova kvartalo de Bogoto, kiun ĉiĉeronis la kongresa prezidanto Dro Ramirez. Dumtempe en alia urboparto hispanlingva prelego informanta pri Esperanto allogis preskaŭ 70 homojn - la plimulto pro la arta vespero - kaj oni vendis 30 lernolibrojn kaj kasedojn.

DimanĉoRedakti

Ekumena cirklo, prizorgata de s-ro Peter Preminger, komencis la programon de dimanĉo, la 31a de januaro, je la 8:00h. Starante en la malhela halo kun flagrantaj kandeloj, dudeko da kongresanoj mallonge parolis laŭvice, ĉiu pri sia kredaro, kaj aparte pri libereco ene de tio.

En tiu ĉi tago, dediĉita al la memoro de Otto de Greiff, kiu aktivis en Medeĝino en la dua kvarono de la jarcento, la unua prelego estis tiu de Luis Guillermo Restrepo Rivas (el tiu sama urbo), kiu prezentis sian referaĵon pri scienca kaj teknika terminologio. Laŭ li, vera sukceso ĝuste en tiu ĉi komplika kampo necesas ke Esperanto estu akceptata. Projekciinte informojn rilate la historion kaj principojn de terminologio kaj identiginte kelkajn problemoj, li eltiris konkludojn kaj faris rekomendojn al "laboremaj vortaristoj."

Post kaf-pauzo la LKK gvidis sesion pri la starigo de organizaj principoj por venontaj amerikaj kongresoj. Responde al la enkonduka skizo pri la tasko, iu informis ke la ges-roj Grattapaglia el Brazilo akceptis tiun taskon en San José kaj do proponis ke oni atendu ilian rezulton, eventuale aldonante ŝanĝojn. S-ino Torres poste invitis la venontan tut-amerikan kongreson al Meksiko en la jaro 2001. Laŭ rekomendo de la jam kunsidintaj membroj de la Komisiono por Ameriko ke oni akceptu tiun proponon, la gekongresanoj entuziasme kaj unuanime aprobis ĝin.

Plian diskutrondon starigis s-ro Rubén Torres, kies temo estis kiel amerikaj Esperantistoj povas roli pli efike en movado kiu ofte aspektas iom for de sia kontinento. Helpgvidanto Bill Maxey komencis la sesion per prezentado de la laborplano starigita en Prago en 1996 fare de la UEA Komisiono por Ameriko kaj la ĝisnuna agado laŭ tiu plano. Evidentis ke progreso ja estas konstatebla, aparte pro malfermaj kunvenoj ĉe la UK-oj, vojaĝigo de junaj amerikaj aktivuloj al la UK-oj kaj volontula laboro en la CO de UEA, ĝemelaj rilatoj inter 4 amerikaj kaj eŭropaj grupoj, kaj la ĵusa aperigo de nova informilo "AktivAmeriko." Aliflanke necesas daŭre atenti pri rilatoj inter la LA-oj kaj ties aliĝo al UEA. S-ro Torres transprenis la aferon kaj listigis kelkajn grandajn malhelpojn kiujn havas la amerika movado, i.a. grandaj distancoj, izoleco, malfortaj LA-oj, kaj malbona interkomunikado. Li koncentris la sekvan diskutadon sur tiun laston, kaj la respondantoj kunsentis ke oni strebu pli efike organizi la LA-ojn, kunligi aktivulojn tut-kontinente, kaj kunlabori kiel eble por pritrakti problemojn en iu ajn loko.

La restantan kvaronhoron antaŭ komuna tagmanĝo plenigis plur-era demonstracio pri spirita kaj korpa ekvilibro, fare de ekvadora Esperantisto nun loĝanta en Kolombio. Li unue promenigis sin per la manoj kaj poste starigis sin kelkfoje kapmalsupre, ekvilibrigitan sur diversaj ruliĝemaj objektoj.

Prof. Santos aperis denove, ĉifoje por informi la kongresanojn pri 90 jaroj de riĉa Esperanta historo en Kolombio. Li prezentis nomojn kaj statistikojn ekde la unua Esperantisto, nome Abel de Jesús Rico en 1909, tra la 23 Esperantaj organizaĵoj kiuj estis fonditaj, ĝis la plej lasta landkongreso, pasintnovembre en Tulua. Aparte interesa estis tio ke la iama ambasadoro kolombia al la Ligo de Nacioj, Carlos E. Restrepo, konatiĝis kun Edmond Privat en Ĝenevo, kaj el tio venis la unua propono ke tiu organizaĵo adoptu Esperanton. Prof. Santos refoje memorigis ke la kolombianoj estas tre unuopulemaj kaj ŝuldas multon al la unuaj pioniroj, samtempe agnoskante ke ankaŭ ilia malemo al oficialigo eble malhelpis la aperon de klare videbla movado. Prelegfine estis tre evidente ke la multaj hodiaŭaj kolombiaj Esperantistoj ja rajtas eĉ fanfaroni pro la rezultoj de la longa laboro en sia lando.

Poste s-roj Javier Gómez kaj Peter Preminger pripensigis la partoprenantojn pri "Ĉu mi estas bona Esperantisto?" Ili disdonis enketilon kiu enhavis demandojn en tri kategorioj: lingvokapablo, diskonigado, kaj movademo, sub definoj de "bona" kaj "Esperantisto". Ĉiu respondo havis sian "pezon" kaj oni povus arigi poentojn laŭ tiu, aŭ repesumi la demandojn laŭ propra prefero. Notinda - kaj sekve diskutita - estis la granda emfazo sur laŭtlegado, instruado, kaj apogo de Esperantaj aranĝoj. Poste oni priparolis kelkajn kontraŭ-Esperantajn kutimojn.

"Bruno Gröning kaj saniĝado per spiritaj fortoj" estis la temo de detala prezentado de s-ro Detlef Meier (Germanio). Li unue petis ke ĉiuj sidu en speciala pozicio rekomendita de Gröning kaj tuj aŭdigis orkestran muzikon. Post informoj pri la vivo de Bruno Gröning kaj impona persona atestado pri sia propra saniĝo, li petis ke du amikoj liaj prezentu sian propran historion. Ankaŭ sciencaj pruvaĵoj estis prezentitaj. Respondinte kelkajn demandojn, s-ro Meier disdonis informilojn, kasedojn, kaj librojn al tiuj kiuj tion petis.

Revenis poste la ŝamana moŝto Juan Bautista, kiu parolis (refoje kun tradukado) precipe pri la rajtoj de 1.700.000 indiĝenoj en Kolombio laŭ la novaj konstitucio kaj pri la regulaj renkontiĝoj de diversaj indiĝenaj eminentuloj por kune praktiki kaj lerni pri siaj kuracaj tradicoj, komunua saĝeco, k.s. Refoje li substrekis sian intereson pri Esperanto, kaj dankis la kongreson pro la varma akcepto.

La kongresa tago daŭris preter tiu oficiala fino dank' al du pliaj eroj kiuj tre interesis la ĉeestantaron. Unue alterne kantis ĉarme, gapige bele, kaj Esperante juna monaĥino kaj monaĥo de la granda taoisma komunumo en nordorienta Kolombio. Ĉiuj konsentis ke la voĉo de la virino almenaŭ egalas al tiuj de konataj Esperantistoj kantistoj. Poste oni vidigis hispanlingvan vidbendon senditan de s-ro Jesús Najera el Meksiko, parto de serio pri lingvoj, kiu vizitis seminarion ĉe Kastelo Gresijono, sekvante Esperanto-lecionojn kaj prezentante intervjuojn kun kelkaj partoprenantoj, i.a. sinjoro el Japanio kaj d-rino Marjorie Boulton. Ĝi pritraktis Esperanto-gramatikon, la lingvan problemon, kaj la literaturon. Verŝajne ĝi povus esti tre utila en la disvastigado de Esperanto en Latinameriko.

LundoRedakti

La 1a de februaro, lundo, estis dediĉita al Gonzalo Gónzalez (GOG), kiu kontribuis multon al Esperanto en Bogoto en la 1950-aj jaroj. Javier Gómez refoje prelegis, tre nete kaj klare, ĉifoje pri vegetarismo. Prezentinte unue la karakterizojn de taŭgaj manĝajoj, kelkajn mitojn pri la vegetarisma vivstilo, kaj la interesan originon de la vorto mem, li laŭvice pritraktis la 4 motivojn por manĝi laŭ tiu maniero, nome sano, ekonomiko, etiko, kaj religio. Lia komparo de viand- kaj plant-manĝantoj en tuta naturo estis tre konvinkema: la homa korpo ne estas tiu de viandmanĝanto. Poste atestis al la virtoj de vegetarismo ankaŭ Philippe Chavignon, unu el dek mil taoistoj vegetaranoj.

S-ro Ricardo Carillo aŭdigis informan enkondukon pri la dokta mezepoka franca profeto Nostradamo kaj poste legis plurajn profetaĵojn liajn, klarigante iliajn plenumadon, i.a. la faligo de la irana reĝo, la 1991 milito en Irako, kaj aidoso. Li trafe sciigis tion ke tradukado de profetaĵoj sen neintenca interpretado estas treege malfacile. (S-ro Carillo lernis Esperanton nur en 1998, kaj lia preskaŭ perfekta kaj flua prezentaĵo estis aparta ĝua.)

Sekvis tion mirinda kaj iom malstreĉa demonstracio de gimnastiko kaj luktoarto, klarigata de s-ro Chavignon, kiu substrekis tion ke en la taoisma medio tiuj rolas kiel "dinamika meditado," neniel militema. Nepras eksterordinara koncentriĝo kaj ekvilibrigita regado de la menso kaj la korpo. Sekvis mallongaj prezentaĵoj de dekduo de geviroj de ĉiutagaj korpaj ekzercoj kaj luktoarto per maĉetoj kaj stangoj, kiuj bele elmontris la necesajn rapidecon kaj precizecon de la artoj. Aparte interesa estis la "ludo de la bufo," en kiu treege lerta junulo luktis maĉete kontraŭ alia, post ĉiu frapo reprenante la karakterize kaŭran pozicion de bufo.

La programo antaŭeniris post kaf-paŭzo per informa klarigo, fare de Gonzalo Bermúdez, pri la teorio de d-ro Howard Gardner pri multnombraj inteligentecoj. Li komprenigis pri la 8 diversaj specoj, donate ekzemplojn de ĉiu, kaj kontrastante tiun teorion kun la tradicia ideo pri ĝenerala inteligenteco (nur matematika kaj lingva). Post la prezentado de frape pensiga difino de inteligenteco, li gvidis la partoprenantojn en ekzercoj bazitaj sur la teorio de Gardner kiuj utilus por pli efika instruado de Esperanto.

Dum kelka tempo s-roj Álvarez kaj Santos laŭtlegis ĵusalvenintajn salutojn, inkluzive de letero de la prezidento de la kolombia respubliko, d-ro Andrés Pastrana. Ili profitis la okazon por peti ke ĉiu kongresano subskribu preparatajn leterojn al la prezidento kaj al d-ro Casas (la kultura ministro, kiu ĉeestis la solenan malfermon de la kongreso).

Poste prof. Santos, kvazaŭ reprenis sian rolon de la arta vespero, kaj kiel kadukulo aĉe kaj ade plendis pri la mondo, finfine rivelante ke li nur ŝajnigas siajn malfortojn, estante efektive... Superhomo! Sekve li paroladis tre pozitive kaj esperige pri la pensmaniero necesa por superi ajnan problemon. Konigante proprajn spertojn kaj rekomendante kelkajn legindajn kaj bonefikajn librojn, li kvazaŭ predikis pri taŭgaj metodoj por garantii feliĉon, saĝon, riĉon, kaj sanon, kaj preskau okazigi miraklojn.

Post la ĝua komuna tagmanĝo, s-ro Gilbert Ledon (Brazilo) tre lerte kaj persvademe prezentis sian bone ellaboritan perspektivon "Ha! Dio! Kiel bela estas la ekonomika milito!", kies teksto li disdonis. Laŭ li, ni ĉiuj suferas pro la "ekonomika hororo," nia misaranĝita sistemo, kiu komenciĝis ĝuste post la dua mondmilito kaj funkcias ne en solidaro sed nur per mono, kaj la malefika kaj malŝparema ŝtato ne kapabla solvi la problemojn de la socio. Intertempe la homaro restas blinda al la krizo kaj ties nepra rezulto. Aparte pro la evoluo en la tutmondigo de ekonomiko, ni devas ekkonscii kaj agi, direktante nin al "homkonforma sociordo," al "solidaro kaj individua kaj grupa memsufiĉeco," kaj al "aŭtentika ekonomio en interhelpo."

Rodrigo Ramírez revenis prezenti sian tre zorge pretigitan projekton por sisteme plialtigi kaj plifortigi Esperantajn organizaĵojn en Kolombio. Li komencis per listo de la "ĉefaj trajtoj de Kompetenta Esperantistoj" kaj daŭrigis per plano konstrui "koheran enlandan movadon." La detaloj ja estis tre precize ellaboritaj, kaj tre imageble la afero estus utila ankaŭ en aliaj landoj kie la bezono estas simila. Poste d-ro Ramírez vidigis klarajn desegnaĵojn, montrantaj la etapojn en sia metodo, uzanta diversspecajn ekzercojn de lingva gimnastiko, refoje verŝajne studinda afero por instruistoj.

S-ro Libardo Vargas alvenis proponi ke Latinameriko strebu al tuja kaj forta unuiĝo. Laŭ lia perspektivo, tre sincere prezentita, ĉiuj latinamerikanoj devas konsciiĝu pri sia komuna deveno kaj tradicioj, iniciati interŝanĝojn inter siaj landoj kaj kulturoj, kaj fieri kaj prizorgi sian belan kaj riĉan kontinenton. En ĉi tiu tempo "ni estas en la manoj de konsumismo kaj ne povas esti ni mem." Li asertis ke per protektisma politiko Usono fariĝis granda, kaj urĝis ke Latinameriko faru la samon. Li jam fondis organizajon por doni al Latinameriko, granda mondparto kun grandaj ebloj, "aŭtentikan voĉon." Respondante al kelkaj demandoj, li i.a. substrekis ke li ne celas izolecon de la cetera mondo kaj nepre volas ke varmaj rilatoj inter Latinameriko kaj aliaj landoj restu fortaj.

La sekvanta (kaj lasta) programero estis diskutrondo rilate la konkludojn kaj rezoluciojn de la kvara kongreso. Symilde Ledon voĉlegis la proponon de la rezolucia komitato, kaj relegis ĝin laŭ peto. Sekvis diversaj kromaj proponoj kaj ŝanĝoj, meze de kreskanta konstato ke la celo ne estas klara. Post sufiĉe longa sed nesukcesa provo reverki la tuton, estis decidite ke ĝi estu refarita kaj prezentata denove en merkredo.

(Tuj post la fino de la kongresa programo, kunsidis la aktivuloj el Kolombio, cele al la reorganizado de sia landasocio kaj pli efika kunlaborado. Kadre de la flegema kongresa etoso ĉio glitis mirinde glate kaj oni baldaŭ anoncis ke ekde nun la sidejo de la Kolombia Esperanto-Ligo estos en la urbo Kali, kaj ke ĉiuj volonte kunlaborus sub la estrado de la tie elektita nova prezidento, Rubén Torres.)

Lastaj tagojRedakti

Mardo, la 2a [de februaro], estis libera tago por ekskursi aŭ turismi laŭplaĉe en la urbo. Dekduo da gekongresanoj profitis la antaŭanoncitan ekskurson al la iom norda urbo Zipaquirá, kie troviĝas subtera "katedralo" el salo, sufiĉe granda por miloj da adorantoj. Ili ankaŭ vizitis la urbocentron, promenante en la placoj kaj tagmanĝante la specialaĵojn.

Merkredo, la 3a, estis dediĉita al la memoro de pastro Luis Eduardo Palacios Toral, eminenta aktivulo en Kartageno ekde la 1960-aj jaroj. Tiu lasta kongresa tago aparte ĝoje komenciĝis per la konstato ke s-ro Juan Ramón Rodríguez el Kubo, post grandaj malfacilaĵoj, finfine estas alveninta en Bogoto.

La unua programero estis prelego de Philippe Chavignon pri la taoisma komunumo en Kolombio, la instruoj de ties majstro Kelium Zeus, kaj la eventuala graveco de tiu aro por Esperanto en Sudameriko. La ĉeestantoj estis aparte aŭskultemaj pro la granda kaj grava rolo kiun jam ludis la membroj de tiu komunumo en la kongreso. S-ro Chavignon, skize prezentinte biografion de la majstro, sekvis per klarigoj pri la celoj de la taoisma vivmaniero, ĉefe kompreni la naturan vojon kaj agi konforme al tiu, ĉiam konscia pri ĉiu detalo. Poste li sciigis ke la majstro tre interesiĝas pri lingvoj kaj fakte jam okupiĝas pri kelkaj ŝanĝoj en la hispana, kiun li rigardas iel malpura kaj esotera. Tiu ankaŭ esploris la nomon ZAMENHOF, origine SAMENHOF, retroe legata (kiel en la hebrea) kiel FO(H)NEMAS (hispane: "fonemoj"): Ĉu hazarde li okupiĝis pri grava lingvo? Finfine la preleginto atentigis ke majstro Kelium havas pli ol 100.000 sekvantojn en Latinameriko kaj do jam sukcesis krei tiom da vegetaranoj en regiono kie tiuj estas preskaŭ nekonataj. Kredeble li povus fari la saman por Esperanto, pro tio ke li apogas Esperanton kiel la ununura pura lingvo sur la tero. Tiel fininte la prelegon li menciis la Esperantan fakasocion pri taoismo kaj proponis ke la ĉeestantoj aĉetu la kelkajn varojn haveblajn por apogi la komunumon.

Poste prof. Bachrich kunvenigis grupon de interesitoj por informi pri la lastatempa projekto de la hungara profesoro Otto Haszpra pri tradukado de lia Esperanto-kurso por fakuloj en la diversajn naciajn lingvojn de Ameriko. Kelkaj homoj jam konantaj la kurson ege laŭdis ĝin, kaj finfine Gonzalo Bermúdez konsentis enhispanigi ĝin, kiel atesto de lia nova sindediĉo al Esperanto.

Dum enŝovita ero Leonora Torres anoncis la monsumon jam kolektitan por helpi la samideanojn en Armenio, la urbo terure trafita de la tertremo. Ŝi poste proponis mallongan aŭkcion por pligrandigi la donacon. Post la foraŭkciado de 2 ekzercaroj de Stefan MacGill kaj alveno de pliaj kontribuoj laŭ ŝia peto, la sumo superis 200 usonajn dolarojn. Sekvante ŝiajn kordankojn, sesopo de Taoistoj muzikis dum kelka tempo.

La tago refoje serioziĝis kiam ĉiuj tre atenteme turnis sin al la prelego de sinjoro Juan Ramón Rodríguez el Kubo, kiu pentris tre klaran bildon pri la ankoraŭ forta Esperanto-movado en sia lando, malgraŭ lastatempaj ekonomiaj malhelpoj. Li nombris la aktivulojn je 850, en ĉiu provinco, kaj fiere informis pri la 7 naciaj renkontiĝoj en 1998, antaŭ ol afable respondi kelkajn demandojn. Fine li anoncis nacian seminarion por instruistoj, kiu bonvenigus eksterlandanojn; nun konsideratan planon disvastigi Esperanton en la kariba regiono kadre de Unesko; kaj, plej frape, inviton de la Kuba Esperanto-Asocio okazigi la sesan TAKE en Havano!

 
Oficiala Fermo 3-a de februaro 1999

Solena fermoRedakti

Je la 1100h, kun la melodio de la "Odo al ĝojo" (Beethoven) fone aŭdebla, komenciĝis la mult-era solena fermo. Sidante antaŭ la kongresanoj vere imponis la tuta 14-kapa LKK kun rubandoj similaj al la nacia flago diagonale transirantaj la bruston. Meze de ili tre modeste sidis s-ino Leonor Calvo y Feijoo, kiu dum multaj jaroj tre fervore kaj sindediĉe apogis la Esperanto-movadon en Kolombio, nun tre familiara kaj kara vizaĝo en la kongresejo.

La 10-punkta kongresa rezoluciaro estis legata de prof. Santos - ĉifoje sen kritiko — tuj post la kunkantado de "La espero." S-ro Álvarez laŭtlegis pliajn ĵusalvenintajn salutmesaĝojn, i.a. de la Gvatemala Esperanto-Asocio, Atilio Orellana Rojas, kaj James R. Piton. Leonora Torres formale transdonis la kolektitan monon al Rubén Torres por rekta livero al Armenio, post kio kongresa prezidanto Rodrigo Ramírez siavice transdonis la flagon kaj belege volvitan kongresan planlibron al ŝi, prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio. Ŝi kordankis kaj atentigis pri jam komencita kunlaboro inter Kolombio kaj Meksiko, montrante du detale skizitajn eblojn por kongresa simbolo, kreitajn de kolombiano Edwin Vargas R. Antaŭ ol sidiĝi, ŝi dankis al Bill Maxey pro liaj kontribuoj al la sukceso de la kongreso, kaj tiu esprimis la ĝojon de la eksterlandanoj ke la kolombianoj tiel profitis la okazon por reorganizi sian landasocion kaj dediĉi sin al vera enlanda kunlaborado. Prof. Santos kore dankis al ĉiuj pro ilia granda helpo en la realigo de la kongreso, kaj poste la sekretario laŭdis la gravan laboron de prof. Santos mem, i.a. persone paginta la unutagan tagmanĝon ĉe la hotelo.

D-ro Ramirez dankis al la UEA Fondaĵo Ameriko (kaj ties diverslandajn kontribuintojn) pro la subvencio kiu ebligis sian vojaĝon al Montpeliero por informi pri la kongreso kaj kunlabori kun Atilio Orellana. S-ro Álvarez disdonis dankatestilojn al la LKK-anoj, klarigante ĉies apartan kontribuon. Horacio Hernández tiam reaperis kun gitaro en mano kaj prezentis 3 kantojn, ĝuste memorigante ke por d-ro Zamenhof homaranismo ĉiam estis eĉ pli grava ol Esperanto mem. Sekvis la elkoraj dankoj de la kongresa prezidanto al la alta konsilanto kaj ties varma respondo. La "Odo al ĝojo" reaŭdiĝis kaj la tuta ĉeestantaro zume kaj kante kunsentis la vere ĝojajn kaj memorindajn atingojn de la nun finiĝanta Kvara Tut-Amerika Kongreso.

Prof. Santos stariĝis unu lastan fojon por agnoski la gravajn kontribuojn de i.a. la meksikanoj, la eŭropanaj vizitantoj, prof. Bachrich, s-ro Maxey, kaj la taoistoj, antaŭ ol transdoni la restantajn momentojn al la refoje varme ricevitaj muzikistoj, kiuj tiel aparte gajigis la neforgeseblan semajnon apud la Andoj, sine de vere lerta, klera, kaj koninda Esperantistaro, eke nun preta modele re-prezenti sin al siaj amerikaj gefratoj kaj al la tuta mondo, sojle de la tria jarmilo.

En la Kvara Tut-Amerika Kongreso de Esperanto finfine oficiale partoprenis 63 homoj el 12 landoj (Kolombio, Brazilo, Kubo, Meksiko, Urugvajo, Usono, Venezuelo, Aŭstrio, Ĉeĥa Respubliko, Francio, Germanio, kaj Hungario), el 76 aliĝintoj el 22 landoj. Kompare kun la Tria Kongreso en San José, Kosta-Riko, en 1996, tio reprezentas preskaŭ 50% pligrandigon (tamen el malpli da landoj) de la partoprenantoj. Feliĉe, sur la solidan fundamenton malfacile starigitan de la kostarikanoj la kolombianoj povis konstrui tre buntan kaj ĉiel kontentigan kongresan programon, kio certe kreas defion por la meksikanoj post du jaroj.

Kongresa RezolucioRedakti

"La partoprenantoj de la 4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto kunvenanta en Bogoto, Kolombio de la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro, kun 76 ĉeestantoj el 12 landoj, profitante la senteblan gastamon de la Kolombia Esperanto-Komunumo kaj ties buntan programon de tre diversaj prelegoj, artaj prezentadoj kaj turismo kadre de la temo "ESPERANTO KAJ LA TRIA JARMILO"...

  • 1. Konsiderante ke ni bedaŭras, ke la daŭra  perforto de Homaj Rajtoj restas  unu el la ĉefaj malbonaĵoj en  nia nuna mondo, eĉ sur la sojlo  de la 21-a jarcento... Ni devontige rezolucias, ke ni aliĝos al la instruado de Homaj Rajtoj, laŭeble kune kun Esperanto kaj forte rekomendos al edukaj instancoj en niaj landoj partoprenadon en la tutmonda lerneja programo de ILEI/UNESKO "INTERKULTURO".
  • 2. Konsiderante ke ni konkludis, ke niaj diversaj landaj asocioj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj restas izolitaj inter si kaj rilate la tutmondan Esperanto-movadon,  kaj sciiĝinte ke E-istoj en  Mezameriko vere bezonas  spertan flegadon por ke  Esperantismo kresku ĉe ili... Ni devontige rezolucias, ke ni strebados interligi la anakoraŭ disajn aktivulojn tra nia kontinento, cele al la starigado kaj daŭra plifortigado de la Tutamerika Esperanto-Movado.
  • 3. Konsiderante ke ni informiĝis, ke por la instruado de E-o en lernejoj en preskaŭ ĉiuj amerikaj landoj estas oficiale postulataj atestiloj pri scipovo de Esperanto, krom tiuj de instrukapablo... Ni devontige rezolucias, ke ni diligente esploros diversajn eblecojn Esperanto-diplomi instruistojn jam diplomiĝintajn pri ĝenerala lingvo-instruado por faciligi la enkondukon de E-o kiel studobjekton en lernejojn.
  • 4. Konsiderante ke ni konstatis, ke en amerikaj landoj, la movado daŭre kreskadas ĉefe dank' al la iniciato kaj laboregado de unuopuloj, pli ol al organizaĵoj agante oficiale... Ni devontige rezolucias, ke ni alvokas la tutmondan esperantistaron stimuli kaj helpi amerikajn unuopulojn al plua kaj senlaca daŭrigado de sia laudinda kaj malavara poresperanta agado.
  • 5. Konsiderante ke ni proprasperte scias, ke en amerikaj landoj, ĉefe la latinamerikaj, la tereno estas  ege fekunda por la instruado de Esperanto, dank' al tio ke feliĉe ĉe ni abundas junuloj pretaj lerni E-on, ne nepre por praktikaj aŭ utilaj celoj, sed pli ofte pro idealismaj, scivolaj kaj intelektaj kialoj...

Ni devontige rezolucias, ke ni esperplene invitas espertajn Esperantistojn el ĉiuj kontinentoj helpi nin daŭre disĵeti esperantajn semojn tra ĉiuj niaj belaj kaj gastigemaj landoj, de Alasko ĝis Patagonio.

  • 6. Konsiderante ke ni atestis, ke la alesto de eksterkontinentanoj, ĉefe alilingvaj parolantoj al ĉi-tiu  granda renkontiĝo grande plifortigas la interlingvan sencon de Esperanto...

Ni devontige rezolucias, ke ni esprimas nian deziron vidi pli kaj pli ofte esperantistojn el Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Afriko dum niaj kontinentaj kaj tutlandaj rekontiĝoj por privivligi nian propran entuziasmon kaj por pli elokventa pruvo de la internacieco de nia movado al   observantoj kaj amaskomunikantoj.

  • 7. Konsiderante ke ni konvinkiĝis, ke teatro montriĝas treege efika por la instruado kaj propagando de nia Afero... Ni devontige rezolucias, ke ni rekomendas al la tutmonda esperantistaro utiligi teatron, kiel aparte efikan instruilon kaj konvinkan propagandilon por diskonigi Esperanton.
  • 8. Konsiderante ke ni rimarkis, ke Interreto montriĝis vere utila por la sukcesigo de nia kongreso... Ni devontige rezolucias, ke ni eltiros maksimuman profiton el la Tutmonda Interkomunika Reto cele al la sukcesigo de niaj kongresoj kaj de nia komuna celo tutmondigi Esperanton.
  • 9. Konsiderante ke ni konscias, ke UEA faras sian eblon sukcese kunordigi la ĉiam kreskantan Esperanto-agadon tra la tuta mondo... Ni devontige rezolucias, ke ni ĉesos demandi al ni kion UEA faros por ni, kaj ekde nun demandos al ni kion ni mem faru por sukcese kunhelpi kun UEA en la kolosa tasko disvastigi nian lingvon tra la tri Amerikoj :Norda, Meza kaj Suda.
  • 10. Konsiderante ke ni ĝojas pro tio, ke la meksikiaj reprezentantoj ĉeestantaj la 4-an Tutamerikan  Kongreson esprimis sian deziron gastigi la 5-an Kongreson en sia lando en la jaro 2001 kaj ke la apogo de la ceteraj  partoprenantoj al tiu iniciato estis evidente unuanima... Ni devontige rezolucias, ke ni elkore invitas la tutmondan esperantistaron amase, entuziasme kaj sindone kunhelpi al la sukcesigo de la 5-A TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO en Meksiko, por ke ĝi certe kaj nepre superu la nun finantan en Kolombio.

Postkongresa Bulteno (resume)Redakti

La revuo Esperanto, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, dediĉis tri paĝojn al TAKE-99 kaj al gravaj informoj pri Kolombio, kun emfazo al la horora tragedio en Armenia, progresema urbo de nia lando [5]. Certe, pere de bonintencaj ŝipestro kaj maristoj, sed ankaŭ foje navigante kontraŭ kontraŭaj ventoj, la kolombia kongresŝipo tuŝis la sopiratan kongreshavenon. Tiu verda ŝipo ekkomencis sian vojaĝon dum la brila kongreso (1980) en “San Luis”, Argentino, kie oni spertis varmecon, neforgeseblan etoson kaj bonan organizon kaj realiĝojn. Poste, la ŝipo difektiĝis kaj longe ankriĝis. Sed en la jaro 1996, dum la inda kongreso en Kostariko, jam reparita kaj vigliĝinta, la kongresŝipo kolombia, daŭrigis sian navigadon ĝis atingi kun kontento la promesitan esperantohavenon.

Meksiko antaŭenRedakti

La elekto estis okulfrape unuanima. La debato okazis post la demando: “Ĉu la kongreso rajtas elekti rekte la sidejon por la Kvina Tutamerika Kongreso de Esperanto, aŭ nur simple rekomendi ĝin al UEA-Komisiono?” La tradicio estis tute firmigita de la plimulto kaj per la entuziasma voĉo de la ĉeestantoj, Meksiko estis elektita sidejo por la venonta TAKE-2001. Longa aplaŭdo signis tiun memorindan elekton. La flamo de la kongreso estis transpasita de la prezidanto de la Kongreso en Kolombio al tiu de Meksiko. Oni vidis ĉiujn feliĉaj. Tre eble, dum la kongreso en Meksiko, estos elektita Kubo, kiu deziras realigi la sesan tie.

CelojRedakti

1.Antaŭenigi la daŭran disvastigadon de E-o tra nia kontinento.

2.Instigi la plibonigon de la uzo de E-o inter la tutamerika esperantistaro.

3.Laŭ niaj ebloj kontribui al la atingado de la celoj de la kampanjo 2.000 de UEA.

4.Eltiri konkludojn kaj interŝanĝi spertojn por starigi organizajn principojn ĝeneralajn por la venontaj tutamerikaj kongresoj.

5.Kontroli la disvolviĝon de la laboroj proponitaj dum la pasintaj tutamerikaj kongresoj por koni ties efektiviĝon.

Atingoj de la kongresoRedakti

Salutmesaĝo de la prezidento de la Kolombia Respubliko Andrés Pastrana Arango. Ĉeesto de la Ministro pri Kulturo D-ro Alberto Casas Sanz de Santamaría al la solena malfermo de la kongreso. Ĉeesto kaj partopreno de gravaj  e-istoj kiel: Geraldo Matos (Prez. de la Akademio E-o), Sro. Johano Bachrich (komitatano C) kaj aliaj. Intervjuoj en ĵurnaloj kaj radio. Vekiĝo de intereso pri E-o en la ĝenerala publiko, kaj fine la revigliĝo de la Kolombia E-o Ligo.

Esperanto kaj la tria jarmiloRedakti

Responde al la demando:  “Kion fari nun por antaŭenigi E-on en la estonteco" oni sugestis la jenajn punktojn:

  • 1.- Enkonduki E-on en la propran familion: Ĉiu familiano almenaŭ havu bazan parolkapablon.
  • 2.- Serĉi rimedojn por interesigi la personojn lerni E-on.
  • 3.- Esperantemigi la mondon anstataŭ esperantigi ĝin.
  • 4.- Ni devas starigi la lingvon en tian pozicion, ke ĝi estu preta kiam pretos la mondo.
  • 5.- Klopodi inkludigi E-on kiel studobjekton ĉe universitatoj kiel respondo al la propono “Instrui E-on al profesiaj  instruistoj”.
  • 6.- Manke de konversaciaj ebloj oni rekomendis parkerigadon de frazoj kaj ĉiutagan laŭtlegadon de E-aj tekstoj por konservi la fluecon.
  • 7.- Rilatiĝi kun edukaj instancoj.
  • 8.- Rigardante la fakton, ke la evoluo de la homaro havas tendencon al unuiĝo (Eŭropo, regionaj merkatoj, falo de la berlina muro, ktp.) antaŭvideblas la ĝeneraliĝon de la uzo de E-o.
  • 9.- Uzi Esperanton en komercaj aferoj.
  • 10.- Ni bezonas pli klarajn personajn celojn, kaj pli difinitan komunan celon, kaj informi al la aliaj pri ili.
  • 11.- Esplori kaj analizi la kernojn de propraj kaj sukcesaj spertoj kaj informi al la aliaj por ke ili povu profiti tion en sia propra agado.

La plej gravaj ideoj esprimitaj dum la diskutrondoj de TAKE-99Redakti

  • 1.- Por vere ĝui Esperanton, oni bezonas esti kapabla uzi la lingvon lege kaj parole, kaj koni ĝian kulturon kaj historion.
  • 2.- Pli saĝe kaj efike estas prezenti al la kongresoj faktojn, plenumitajn projektojn ol proponojn. Pro tio ĉiu kongreso devas enhavi tempon por ke projektojn diskonigindajn oni povu prezenti al la ĉeestantoj; havi tiun spacon instigos per si mem la disvolviĝon de ili en ĉiu lando. Eĉ oni povas starigi premion aŭ diplomon por tiuj projektoj.
  • 3.- Retrorigardante la historion de E-o en Ameriko, oni rimarkas ke jam okazis pluraj kongresoj al kiuj oni nomis la "Unuan" ĉar ĉiu E-o grupo aŭ lando volas esti la unua. Tio ankaŭ montras ke: aŭ oni ne konas la rezultojn de la antaŭaj kongresoj, (ĉar oni ne diskonigas ilin sufiĉe bone) aŭ oni preterpasas la proponojn kaj rezultojn de tiuj kongresoj, vole-ne-vole.
  • 4.- Tial ke la organizo de ĉi tiu kongreso estis sukcesa grandparte, al la proponita organigramo, oni sugestis preni en konsideron tiun broŝuron, kaj trovi manieron interrilatigi ĉi tiun organigramon al la kongresa regularo el Brazilo.
  • 5.- Dum la unuaj jaroj de la tutmonda esperanta movado oni metis kvar vortojn sur la verda flago (espero, obstino, pacienco kaj konkordo) kaj ni proponas aldoni la kvinan: komuniko!
  • 6.- Oni proponis difini la ĉefajn trajtojn de "kompetenta esperantisto".
  • 7.- Cedi amerikan oficejon por Amerika-Agado.

Pri regularo de Tutamerikaj KongresojRedakti

Oni sugestis la jenon:

  • 1. Ke la nomo de ĉi tiuj eventoj estu ĉiam "TUTAMERIKA" por faciligi la daŭron kaj tradicion de tiuj aranĝoj.
  • 2. Ke la kongresoj alternu inter nord- mez-, kaj sud-Ameriko, kaj tio povas okazi ĉiun duan aŭ trian jarojn libere laŭ ebloj.
  • 3. Oni devas difini regularon por niaj TUTAMERIKAJ KONGRESOJ.
  • 4. Oni proponis difini kiuj estas la kondiĉoj por elekti la landon gastigontan la sekvantan kongreson, kaj sugestis la jenajn:
    • a) La landoj kiuj volas kandidatiĝi kiel sidejo en iu jaro, devas sin proponi letere, kelkajn monatojn antaŭe por preni al ili en

konsideron dum la diskuto, kiel estas jam kutimo en tutamerikaj kongresoj.

    • b) Almenaŭ unu reprezentanto de la elektota lando devas ĉeesti la kongreson por preni la respondecon pri ĝia organizo.
    • c) La disvolviĝanta kongreso diskutos kaj elektos la sidejon de la sekvanta.
    • ĉ) La ĉeestantoj de tutamerika kongreso rajtas elekti la landon kie okazos la sekvanta kongreso.
  • 5. Starigi kiel oficialan strategion tiun, kiu efike funkciis por TAKE-99: “Ne nur prezenti al la LKK kaj al la kongreso farOTindajn proponojn, sed ankaŭ indajn projektojn plenumITajn aŭ plenumATajn”.
  • 6. Difini tempon, por prezenti tiujn laborojn. Tio instigos labori pri, por, kaj pro esperanto antaŭ la kongreso.
  • 7. Dum la kongreso kontroli ĉu la proponoj kaj laboroj proponitaj dum la pasinta, estis fakte plenumitaj aŭ ne.
  • 8. Instigi la gejunulojn labori kun la apogo kaj gvido de spertaj e-istoj.
  • 9. Starigi komisionon kongresan konsistanta el la prezidantoj de la pasinta, nuna kaj venonta kongresoj.

Provizora programo de TAKE 1999Redakti

  • Merkredo, la 27-an de januaro, Lingvocentro Winston-Salem,
    • 16h00 Aliĝoj - Alveno de kongresanoj kaj registriĝo
    • Disdonado de dokumentoj, loĝigo.
    • Interkona vespero.
  • Ĵaŭdo, la 28-an de januaro, Nacia biblioteko,
    • 09h00 Solena malfermo
    • 11h30 DISKUTRONDO - Raporto pri pasintaj Tut-amerikaj Kongresoj
    • 14h00 DISKUTRONDO - Partopreno de la amerika esperantistaro por disvastigo de Esperanto (R. Torres)
    • 16h00 PRELEGO - Kiel plifluigi vian esperantan parolmanieron
    • 17h15 PRELEGO - Turismo (Neuken)
    • 18h00 TEATRAĴO - Tra la spegulo
  • Vendredo, la 29-an de januaro, Nacia biblioteko,
    • 08h00 DISKUTRONDO - Kongresa temo: Perspektivo de Esperanto por la tria jarmilo, I parto (L.J. Santos)
    • 10:30 PRELEGO: Esperanta filmo-arto vid-al-vide la trian jarmilon (G.Bermudez)
    • 11h15 PRELEGO - Homaj rajtoj kaj la tria jarmilo (S. Alvarez)
    • 14h00 PRELEGO - Esperanto, sia popolo kaj la akademio (G. Matos)
    • 15h15 PRELEGO - Kiel pensi pace meze de milito (L.J. Santos)
    • 16h30 DISKUTRONDO - Perspektivo de Esperanto por la tria jarmilo, II parto-Prezentprelegoj: La malamikoj de Esperanto - Ĉu vi estas bona esperantisto? - Diskuto
    • 18h00 ARTA VESPERO
  • Sabato, la 30-an de februaro, Nacia biblioteko,
    • 08h00 RAPORTO - Amerika esperanto agado nuntempe: Kampanjo 200, atingoj kajperspektivoj
    • 10h30 PRELEGO - Vortfarado de Esperanto (G. Matos)
    • 11h45 PRELEGO - Regenerado korpa kaj spirita
    • 14h00 TURISMA RONDO TRA LA MALNOVA BOGOTO
  • Dimanĉo, la 31-an de januaro- Nacia Biblioteko,
    • 08h00 DISKUTRONDO - Scienca-teknika terminologio (Luis Guillermo Restrepo)
    • 09h45 DISKUTRONDO - Starigo de organizaj principoj ĝeneralaj por la venontaj amerikaj kongresoj
    • 11h00 PRELEGO - Apliko de Esperanto en diversaj fakoj
    • 12h00 Ekumena celebrado
    • 14h00 PRELEGO - Naŭdek jaroj da kolombia esperantismo
    • 15h00 PRELEGO - La teorio pri multnombraj inteligentoj kaj ĝia apliko al Esperanto
    • 16-15 PRELEGO
    • 16h45 TEATRAĴO - Nigraj inkvizitoroj, flavaj klaĉulinoj.
    • Amuzaj konkursoj.
  • Lundo 1-an de februaro
    • LIBERA POR EKSKURSI
  • Mardo, la 2-an de februaro, Winston Salem School
    • 08h00 PRELEGO - Latinameriko
    • 09h00 PRELEGO - Profetaĵoj de Nostradamus
    • 10h15 PRELEGO - Ĉu feliĉo estas atingebla ĉi-tie?
    • 11h15 PRELEGO - La ecoj de ideala instruisto
    • 14h00 DISKUTRONDO - Ĉefa temo: Perspektivo de Esperanto por la tria jarmilo - KONKLUDOJ kaj rezolucio de la kongreso
    • 15h45 PRELEGO - Kiel fari el Esperanto plej efika komunikilo (R. Ramirez)
    • 16h15 PRELEGO - Kial ekzistas vegetaranoj?
    • 17h00 PRELEGO - Kiel plibonigi vian memor-kapablon
    • * Merkredo, la 3-an de februaro, Winston Salem School
    • 08h00 PRELEGO - Grandaj sekretoj por tradukantoj
    • 09h00 PRELEGO
    • 10h15 PRELEGO
    • 11h15 SOLENA FERMO

NotojRedakti

  1. En la originala parolado aperas "zorgema esperantisto" sed estas pli trafa "Kompetenta esperantisto" (Noto de la parolanto).
  2. Dum la unuaj jaroj de la tutmonda esperanta movado oni metis kvar vortojn sur la verda flago (espero, obstino, pacienco kaj konkordo) kaj ni proponas aldoni la kvinan: komuniko! En la parolado mi eraris, anstataŭ toleremo debas esti konkordo. (Noto de la parolanto).
  3. far Bill Maxey (Usono)
  4. Vidu paĝon 62an de La Danĝera Lingvo far Ulrich Lins, kaj paĝon 495an de Esperanto en Perspektivo far Ivo Lapenna.
  5. (vd. Esperanto, marto 1.999 p42-44)
Kunordigis kaj kolektis la materialon: Dro Rodrigo A. Ramirez Z. (rodrigorz100)