UK 1974

59-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 59-a UK)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 59-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1974 en Hamburgo, Germanio. Ĝi havis 1650 partoprenantojn el 50 landoj. La kongresa temo estis "Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo".

UK 1974
Loko Hamburgo,  Okcidenta Germanio
Ekde 27-a de julio 1974
Ĝis 3-a de aŭgusto 1974
← Antaŭa Sekva →
vdr

Historia fono

redakti

Tiu ĉi Universala Kongreso estas grava precipe pro tio, ke la prezidanto de UEA Ivo Lapenna komence de la kongreso deklaris sian retiriĝon el ĉiuj funkcioj, kiujn li havis en la Esperanto-movado. Li havis kialojn supozi, ke li ne ricevos plimulton en la elektoj (jam tri jarojn antaŭe, en la 56-a UK, li ricevis nur 26 voĉojn, la alia kandidato 21). Poste Lapenna asertis ke "puĉo", helpata de komunistoj, forigis lin el la ofico[mankas fonto]. Laŭ la historiisto Ulrich Lins, Lapenna neniam povis pruvi tion[mankas fonto]. Cetere per sia demisio Lapenna ja mem forigis la eblecon de eventuala puĉo.

La Komitato de UEA elektis la novan Estraron por la oficperiodo 1974–1977, kun d-ro Humphrey Tonkin kiel nova prezidanto de la Asocio. Unu el la estraranoj estis d-ino Flóra Szabó-Felső, la unua virino en la Estraro de UEA.

La naftokrizo, ekinta en novembro de 1973, bremsis la vojaĝemon kaj certagrade negative influis la kvanton de la aliĝoj.[mankas fonto]

Bildaro

redakti