Albert MEMMI (naskiĝis la 15-an de decembro 1920 en Tunizo, mortis la 22-an de majo 2020 en Parizo) estis franclingva verkisto, eseisto kaj sociologo de franca civitaneco kaj juda-tunizia origino.

Albert Memmi
Persona informo
ألبير ممي
Naskiĝo 15-an de decembro 1920 (1920-12-15)
en Tunizo
Morto 22-an de majo 2020 (2020-05-22) (99-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo
Lingvoj francaaraba vd
Ŝtataneco FrancioFranca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Alĝero • Carnot Lyceum of Tunis vd
Familio
Edz(in)o Germaine Memmi vd
Profesio
Okupo verkisto • eseisto vd
Aktiva dum 1953– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Albert Memmi naskiĝis en la juda kvartalo de la medino de Tunizo dum la franca protektorato. Li estis unu el la gefiloj de la multenombra familio de Fraĝi (aŭ François) Memmi kaj Maira (aŭ Marguerite) Sarfati. Lia patro estis metiisto de itala deveno; lia patrino estis analfabeta sefarda judino de berbera origino. La lingvo de la familio estis la jud-araba; Memmi ne eklernis la francan ĝis sia sepjara aĝo.

Kiam li estis sepjara, li eniris la lernejon de la Universala Izraela Ligo. Danke al siaj bonaj lernejaj rezultoj, li ricevis stipendion, kiu permesis lin fari mezgradajn studojn en la liceo Carnot de Tunizo, kie en kosmopolita etoso li spertis koloniadon kiel membro de malplimulto inter la koloniitoj. Li finis lernantecon kun bonega noto kun laŭdo en filozofio. Sekve li komencis filozofiajn studojn ĉe la universitato de Alĝero, dum li laboris en la liceo Carnot.

Dum la dua mond-milito, tuj post la aliancana surteriĝo en Alĝerio en 1943, germanoj invadis Tunizion kaj Memmi estis enprizonigita en laborkampo.

En 1944 Albert Memmi reprenis siajn studojn pri filozofio, unue ĉe la universitato de Alĝero kaj poste ĉe la Sorbono en Parizo, kie li eltrovis filozofion abstraktan kaj elitistan sen rilato kun sia ĉiutaga vivo de malriĉa lernanto. Tiam li konis tiun, kiu iĝos lia edzino, Germaine Dubach, lorena, rom-katolika kaj estonta docento pri germana lingvo. La geedzoj ekloĝis en Tunizon kaj instruis en la liceo Carnot. En Tunizio ili naskis du filojn.

Albert Memmi estis nomumita direktoro de psicopedagogia centro, partoprenis en la kreado de la semajna gazeto Afrique-Action, la estonta Jeune Afrique, kaj spertis la malkoloniadon. Post la sendependiĝo de Tunizio en 1956, li forlasis sian landon kaj transloĝiĝis kun sia familio al Parizo. Malgraŭ lia apogo al la liberiga movado de Tunizio, li ne sukcesis trovi sian lokon en la nova muzulmana ŝtato kaŭze de sia franceca edukado kaj juda origino.

En Parizo Albert Memmi estis la ĉefa kunlaboranto de Georges Gurvitch, kiu instruis al li sociologion. Memmi ekhavis la francujan ŝtatanecon en 1967.

Li sekvis duoblan karieron kaj de esploristo kaj de verkisto. Li estis honora profesoro ĉe la universitato de Parizo, profesoro ĉe la universitato de Vaŝingtonio, konsiliano ĉe la universitato Princeton, honora profesoro ĉe la École des Hautes Études Commerciales, honora doktoro de la universitato de Negevo.

En 2011, kontraŭ la ĝenerala opinio de la okcidentaj intelektuloj kaj ĵurnalistoj, Albert Memmi montris sin kritikema rilate al la “arabaj printempoj”. Li ne fidis ian ŝanĝon, se oni ne ektraktas la aferon, ke arabo-muzulmanoj ne volas laikecon kaj se oni ne atakas koruptadon.

Li forpasis en majo 2020 en Neuilly-sur-Seine, Francujo, en la aĝo de 99 jaroj.

Verkaro redakti

La verkaro de Albert Memmi estis tradukata en proksimume dudek lingvojn kaj ricevis multe da beletraj premioj, kiel ekzemple la Grandan Premion de Franclingvujo, donatan de la Franca Akademio, kaj la Grandan Literaturan Premion de Magrebo. Lia talento estis tuj rekonita de Albert Camus kaj Jean-Paul Sartre, kiuj prefacis liajn unuajn verkojn, fakto kiu antaŭenpelis lin.

Paralele kun lia literatura kariero, li laboris kiel instruisto, unue ĉe la liceo Carnot en Tunizo (1953) kaj poste en Francujo, kie li transloĝiĝis post la sendependiĝo de Tunizio, ĉe la“École pratique des hautes études”, ĉe tiu de“Hautes études commerciales” kaj ĉe la universitato Paris-Nanterre (1970).

En 1953 li publikigis sian unuan romanon, en kiu rimarkeblas multajn aŭtobiografiajn detalojn, La statuo el salo, kun antaŭparolo de Albert Camus. Memmi konsideris, ke tiu ĉi romano enhavas la matricon de sia tuta verkaro. Ĝin sekvis multaj romanoj kaj eseoj. La plej konata verko de Memmi estis teoria eseo prefacita de la filozofo Jean-Paul Sartre: Portreto de la koloniito, antaŭata de la Portreto de la kolonianto, publikigita en 1957 kaj prezentita siatempe kiel apogo al la sendependigaj movadoj. Tiu ĉi verko montras kiel la rilato inter kolonianto kaj koloniito konformigas ambaŭ, igas ilin interdependaj.

Distingiĝis lia ampleksa eseo Portreto de judo, de 1962, reeldonita kun nova antaŭparolo en 2003. Tie aperas lia dumviva malkvieteco; ĉar Memmi troviĝis en la kruciĝo de tri kulturoj kaj li konstruis sian verkaron baziĝinte sur la malfacileco trovi ekvilibron inter Oriento kaj Okcidento. Li estas ankaŭ konata pro la verko Antologio de la magrebaj literaturoj, publikigita en 1965 kaj 1969.

Verkoj redakti

  • La Statue de sel (kun antaŭparolo de Albert Camus), Parizo: Corréa, 1953, 292 p.
  • Agar, Parizo: Corréa, 1955, 253 p.
  • Portrait du colonisé, précédé du portrait du colonisateur (kun antaŭparolo de Jean-Paul Sartre), Parizo: Buchet/Chastel, 1957, 193 p.
  • Portrait d’un Juif, Parizo: Gallimard, kolekto “Blanche”, 1962, 312 p. (ISBN 2-07-024380-X).
  • Anthologie des écrivains maghrébins d’expression française, Parizo: Présence africaine, 1964, 299 p.
  • La Libération du Juif, Parizo: Payot, 1966, 272 p. (ISBN 2-07-024381-8).
  • L’Homme dominé, Parizo: Gallimard, 1968, 224 p. (ISBN 2-07-027197-8).
  • Le Scorpion ou la confession imaginaire, Parizo: Gallimard, 1969, 304 p. (ISBN 978-2-070-27198-6).
  • Portrait du colonisé, suivi de Les Canadiens français sont-ils des colonisés ?, Montrealo: L’Étincelle, 1972, 146 p. (ISBN 978-0-885-15018-2)
   Nova kebekia eldono, reviziita kaj korektita.
  • Juifs et Arabes, Parizo: Gallimard, kolekto “Idées”, 1974, 224 p. (ISBN 2-07-035320-6).
  • La terre intérieure, Parizo: Gallimard, kolekto “Blanche”, 1976, 288 p. (ISBN 2-07-029375-0).
  • Le Désert, ou la vie et les aventures de Jubaïr Ouali El-Mammi, Parizo: Gallimard, 1977, 191 p. (ISBN 2-07-029754-3).
  • La Dépendance : esquisse pour un portrait du dépendant, Parizo: Gallimard, 1979, 216 p. (ISBN 2-07-028920-6).
  • Le Racisme : description, définition, traitement, Parizo: Gallimard, kolekto “Idées Sciences humaines”, 1982, 220 p. (ISBN 2-07-035461-X).
  • Ce que je crois, Parizo: Grasset, 1985, 223 p. (ISBN 2-246-31171-3).
  • Le Pharaon, Parizo: Julliard, 1988, 376 p. (ISBN 2-260-00535-7).
  • Le Mirliton du ciel, Parizo: Julliard, 1990, 160 p. (ISBN 2-260-00650-7).
  • Le Juif et l’Autre, Parizo: Christian de Bartillat, 1995, 222 p. (ISBN 2-84100-025-7).
  • L’Exercice du bonheur, Parizo: Arléa, 1998, 172 p. (ISBN 2-86959-379-1).
  • Le Buveur et l’Amoureux, Parizo: Arléa, 1998, 254 p. (ISBN 978-2-869-59391-6).
  • Le Nomade immobile, Parizo: Arléa, 2000, 278 p. (ISBN 978-2-869-59521-7).
  • Dictionnaire critique à l’usage des incrédules, Parizo: Éditions du Félin, 2002, 374 p. (ISBN 978-2-866-45430-2).
  • Térésa et autres femmes, Parizo: Éditions du Félin, 2004, 268 p. (ISBN 978-2-866-45568-2).
  • Portrait du décolonisé arabo-musulman et de quelques autres, Parizo: Gallimard, 2005, 176 p. (ISBN 978-2-070-77377-0).
  • Le Testament insolent, Parizo: Odile Jacob, 2009, 256 p. (ISBN 978-2-738-12303-9).
  • Portraits : Portrait du colonisé, Portrait du colonisateur, Portrait du décolonisé arabo-musulman et de quelques autres, Portrait d’un Juif, La Libération du Juif et L’Homme dominé, Parizo: Centre national de la recherche scientifique, kolekto “Planète libre”, 2015, 1294 p. (ISBN 978-2-271-07987-9)
  Kritika eldono de Guy Dugas.
  • Penser à vif : de la colonisation à la laïcité, Parizo: Non Lieu, 2017, 320 p. (ISBN 978-2-352-70247-4)
  Tekstoj kolektitaj kaj prezentitaj de Hervé Sanson.
  • Tunisie, an 1 : journal tunisien, 1955-1956, suivi de Tunisie, un pays d’opérette et Autres écrits des années tunisiennes, Parizo: Centre national de la recherche scientifique, kolekto “Biblis”, 2017, 226 p. (ISBN 978-2-271-09435-3)
  Eldonita kaj prinotita de Guy Dugas.
  • Journal de guerre (1939-1943) suivi de Journal d’un travailleur forcé et autres textes de circonstance, Parizo: Centre national de la recherche scientifique, 2019, 304 p. (ISBN 978-2-271-09421-6)
  Eldonita kaj prinotita de Guy Dugas.
  • Les Hypothèses infinies : journal 1936-1962, Parizo: Centre national de la recherche scientifique, kolekto “Planète libre”, 2021, 1435 p. (ISBN 978-2271135933)
  Starigita kaj prinotita de Guy Dugas.