Amélie-Julie Candeille
Amélie-Julie CANDEILLE (nokto de 30/31 julio 1767, paroko de Sankta-Sulpice, Parizo – la 4-an de februaro 1834, Parizo) estis francino de flandra deveno, kiu elstaris sur pluraj flankoj de la pariza muzika vivo kaj estis unu el la plej sukcesaj komponistinoj en la tempo de la Franca Revolucio. Ŝi distingiĝis kiel kantisto, aktorino, harpisto, pianisto, kantverkisto, dramisto, komikulo, tekstaŭtoro.
Amélie-Julie Candeille | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Amélie-Julie Candeille |
Naskiĝo | 31-an de julio 1767 en Parizo |
Morto | 4-an de februaro 1834 (66-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Pierre-Joseph Candeille (en) |
Edz(in)o | Antoine-Hilaire-Henri Périé (en) Jan Simons (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro dramaturgo komponisto kantisto verkisto |
Vivo
redaktiFonto de tiu teksto estas artikolo numero 107 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1]
Amélie-Julie Candeille, kiel multaj virinaj muzikistoj de sia tempo, venis de muzika familio. Ŝia patro, Pierre-Joseph Candeille (1744–1827) estis komponisto, aktoro, operkantisto, reĝisoro [2], kaj la bazinstruisto de sia filino.
Amélie-Julie prezentiĝis grandskale kiel mirinfano en ĉambraj orkestroj. En la aĝo de 7 jaroj, ŝi ludis en koncerto antaŭ la franca reĝo, kaj laŭdire, ludis en koncerto kun la adoleskanto Mozart; antaŭ la aĝo de 13 ŝi aperis publike kiel kantisto, pianisto, kaj harpisto; en la aĝo de 15 ŝi debutis ĉe la Académie royale de Musique; je sia 16 jaraĝo ŝi debutis ĉe fortepiano en la Concert Spirituel. Tiam ŝi jam komponis sonatojn, romancojn, kaj ariojn por klaviceno kaj piano; kiam ŝi aĝis 17 ŝi jam premieris konĉerton kiun ŝi mem komponis.
Malgraŭ ke siaj kolegoj de la Comédie-Française konsideris ŝin nur kiel unu el la korteganinoj de Versailles, Amélie-Julie Candeille aliĝis al tiuj aktoroj kiuj bonvenigis la Francan Revolucion en 1789. En tiu ĉi jaro, kiel preteksto por konfrontiĝo, la klubo “Amikoj de nigruloj” (Amis des Noirs), invitis ŝin, kaj ŝi akceptis ludi la rolon de la juna sklavino Mirza en “la feliĉa ŝiprompiĝo” (L'heureux naufrage) (1789), triakta teatraĵo de Olympe de Gouges denuncanta la vivkondiĉojn de sklavoj en francaj kolonioj [3].
Instigitaj de Viotti kaj Cramer ŝi lasis la Comédie-Française kaj vojaĝis por oferti koncertojn en Belgio, Nederlando kaj Anglio. Dum tiuj vojaĝoj ŝi komponis siajn unuajn pecojn de drama muziko (1789). Post sia reveno al Parizo, Julie Candeille estis stelo de la salonoj de la klubo “Amikoj de nigruloj” kaj verŝajne de la salonoj de Mme de Lameth kiun ankaŭ vizitis Robespierre. Laŭdire Julie Candeille estis tiam tre proksima al Vergniaud, kiu fariĝis brila oratoro por la Girondins.
La Revolucio vere relanĉis ŝian karieron, ŝi revenis al la scenejo aliĝante al la Théâtre de la République (1790). Ŝi premieris sian plej faman operon, la triaktan lirikan komedion “Catherine, aŭ La bela farmisto” (Catherine, ou La belle fermière) (1792). Ŝi mem verkis la tekston kaj la muzikon por la opero kaj ludis la ĉefrolon. Ĝi estis unue prezentita dum la proceso de Lodoviko la 16-a, kaj ĝi estis ripetita pli ol 150 fojojn en la venontaj 35 jaroj kaj ricevis iun internacian rekonon. Ĝi motivis multajn eldonojn de aranĝoj de la arioj kun harpo aŭ pianakompano [4].
Malgraŭ sia populareco, kaj pro siaj Girondin-simpatioj, Julie Candeille estis objekto de plendo kaj serĉo en sia loĝejo fare de la aŭtoritatoj (1793). Deputito sukcesis eviti ke ŝi estu arestita [5].
Estas dirite ke jarojn poste ŝi gajnis por sia edzo la komision por konstrui la kaleŝon de Napoleono por lia kronado [6], kaj en 1803, Candeille aranĝis ke Napoleono kaj lia edzino estu akceptitaj en Bruselo; ŝi ankaŭ profitis de pensio de la nova imperiestrino Maria Luisa.
Ŝia dua opero estis iomete skandala verskomedio titolita “La Bayadère aŭ la francoj en Surat” (La Bayadère ou le Français à Surate). Ankaŭ en tiu ĉi ŝi ludis la titolrolon, sed ĝi ne estis tiel sukcesa kiel ŝi esperis.
Nuntempaj diskutoj pri ŝia muziko elstarigas la superecon de melodio kaj la uzon de simplaj harmonioj uzitaj en ĉiuj ŝiaj verkoj. Ŝi komponis en la stilo de Grétry, kiun ŝi tre admiris. Ŝiaj klavarverkoj, kiujn ŝi komponis por siaj personaj prezentoj estas virtuozaj; ŝiaj pluvivaj muzikaj verkoj inkludas klavarkonĉerton, tri klavarsonatojn (kelkaj kun violonakompano), kaj piandueton. Multaj aliaj verkoj estas perditaj, inkluzive de klavarsonatoj, duetoj, fantaziaĵoj, kaj kromaj varioj. Tiu rimarkinda kaj kreiva virino verkis ankaŭ ok teatraĵojn, kvankam nur unu postvivis la ruinojn de la tempo.
Verkoj
redaktiLiteraturo
redaktiCandeille estis ofte kritikita por ŝia vanteco kaj ŝiaj stadiaj laboroj ricevis multajn malfavorajn reviziojn en la Parizaj paperoj. Candeille kunmetis totalon de 8 laboroj por stadio, nur unu el kiu (Catherine, ou La Belle fermière) estas extant.
- Catherine, ou la Belle fermière, Parizo, jaro 2.
- La Bayadère, ou le Français à Surate, Parizo, jaro 3.
- Ida, ou l'orpheline de Berlino, teatraĵo en tri aktoj.
- Louise, ou la réconciliation.
- Lydie, ou les mariages manqués, Parizo, 1809.
- Bathilde, reine des Francs, Parizo, 1814.
- Vers sur la bonté.
- Pravigo de Julie Candeille en réponse à Audiffret.
- Memoraĵoj de Brighton, Londres et Pariso, Parizo, 1818.
- Agnès de France, ou le douzième siècle, Parizo, 1821.
Muziko
redakti- Tri sonatoj por klaviceno, kun violona akompano.
- Koncerto por piano kaj ŝnuroj.
- Du granda-sonatoj por piano, opus 8 (sub la nomo Julie Simons).
- Fantaisie por piano (dediĉita al Mme Rivière).
- Nocturne por piano (fantaisie n. 5, Op. 11).
Bibliografio
redakti- Goertzen, Valerie Woodring. "The Eighteenth Century." In From Convent to Concert Hall: A Guide to Women Composers, ed. Sylvia Glickman and Martha Furman Schleifer, 91–152. Westport, Connecticut: Greenwood Press, 2003.
- Letzter, Jacqueline and Adelson, Robert. Women Writing Opera: Creativity and Controversy in the Age of the French Revolution. Berkeley: University of California Press, 2001.
- Neuls-Bates, Carol. Women in Music: An Anthology of Source Readings from the Middle Ages to the Present. Boston: Northeastern University Press, 1996.
- Rushton, Julian, et al.: "Candeille, Julie", Grove Music Online (Accessed 14 February 2007)
- Sadie, Julie Anne. "Musiciennes of the Ancien Régime." In Women Making Music: the Western Art Tradition, 1150–1950, ed. Jane Bowers and Judith Tick, 91–223. Chicago: University of Illinois Press, 1987.
- Biography of Anne-Louis Girodet and Amélie-Julie Candeille, Bibliothèque nationale, département des manuscrits.
- Michaud, Dictionnaire biographique (article on Candeille).
- Arthur Pougin, Une charmeuse, Julie Candeille, Le Ménestrel, 7.10.1833.
- Th. Casevitz, "Une actrice femme de lettres au XVIIIe siècle, Julie Candeille", Revue hebdomadaire, Paris, October 1923.
- Jean Stern, "Le mari de Mlle Lange", Revue des questions historiques, vol. 176.
Ikonografio
redakti- Olivier Blanc, Portraits de femmes, Artistes et modèles à l'époque de Marie-Antoinette, Paris, Didier Carpentier, 2006.
Diskografio
redakti- Mostly Romantic Music by Women Composers. Sonata no. 1. Selma Epstein, piano. Chromattica (1987). 1 Sound cassette.
- Women Composers: an International Sampler. Grande Sonata no. 1. Selma Epstein, piano. Chromattica (1988). 1 Sound cassette.
Eksteraj ligiloj
redakti- (en la franca) 18th century productions of her plays, cesar.org.uk
Senpagaj partituroj de Candeille en la International Music Score Library Project
Referencoj
redakti- ↑ Esperanta Retradio "Virinoj en muziko" numero 107
- ↑ François-Joseph Fétis, Biographie universelle des musiciens
- ↑ Jean-Claude Fabre de l'Aude [fr], Mémoires d'un pair de France, I, 197–201
- ↑ "La justification de Julie Candeille en réponse à Audiffret. Notice historique sur Julie Candeille" (extract from Michaud's Dictionnaire)
- ↑ Julien de Toulouse, Encore un mot àmes détracteurs. Compte rendu de ma fortune, Paris, l'an III.
- ↑ Ĉi tiu kaleŝo estis mirindaĵo de teknologio de la Unua Franca Imperio kaj poste venis en la kolekton de Madame Tussauds en Londono, kie ĝi estis detruita en fajro en 1925.