Usona Filozofia Societo

(Alidirektita el Amerika Filozofia Societo)

Usona Filozofia Societo (angle American Philosophical Society) estas fondita en 1743 de Benjamin Franklin kaj aliaj usonaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn.

Usona Filozofia Societo
organizaĵo • erudicia societo
Komenco 1743 vd
Geografia situo 39° 56′ 56″ N, 75° 8′ 59″ U (mapo)39.948753-75.149839Koordinatoj: 39° 56′ 56″ N, 75° 8′ 59″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Filadelfio
Usona Filozofia Societo (Pensilvanio)
Usona Filozofia Societo (Pensilvanio)
DEC
Usona Filozofia Societo
Usona Filozofia Societo
Lokigo de Pensilvanio en Usono
Map
Usona Filozofia Societo
Agareo

filozofio

Fondinto(j) Benjamin Franklin vd
Membro de Usona Konsilio de Erudiciaj Societoj vd
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Membroj redakti

Fruaj membroj

Postaj membroj

Publikaĵoj redakti

Internacia lingvo redakti

En 1887 la societo elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri Esperanto, kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la lingvo internacia devas esti bazita, tute similajn al la principoj de Esperanto. La societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri internacia kongreso por starigi lingvon internacian laŭ tiuj principoj. L. L. Zamenhof, informite pri la proponita kongreso, en sia "Aldono al la dua libro" anoncis intencon lasi la decidon pri la eventuala formo de la lingvo internacia kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la Usona Filozofia Societo la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekretario de la societo, fariĝis varma amiko de Esperanto kaj tradukis la unuan libron de Zamenhof.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti