Antal Czinder
Antal Czinder [cinder], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinder Antal estas hungara skulptisto, grafikisto, medalisto.
Antal Czinder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1937 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Antal Czinder [1] naskiĝis la 25-an de junio 1937 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Antal Czinder abiturientis en industriarta gimnazio en 1955 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béni Ferenczy, Zsigmond Kisfaludi Strobl, Iván Szabó (skulptisto), András Beck kaj Pál Pátzay. Li debutis en ekspozicio en 1962, inter 1965-1968 li ricevis stipendion. Inter 1968 kaj 2002 li instruis en la menciita industriarta gimnazio. Intertempe li studvojaĝis al Italio, Pollando, Germanio, Bulgario, Aŭstrio kaj Anglio. Li ricevis premiojn inter 1970-1991. Li kreas ofte memortabulojn kaj medalojn, liaj desegnaĵoj konstante aperas en gazetoj.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1962, 1969, 1974, 1988, 2011)
- Dunaújváros (1967)
- Sofio (1968, 1970, 1983)
- Hódmezővásárhely (1974, 1989)
- Kolonjo (1976)
- Hamburgo (1986)
- Nyíregyháza (1997)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1962, 1968, 1975, 1982, 2001)
- Budapeŝto (1963-1971, 1982, 1993, 2003)
- Parizo (1967)
- Hódmezővásárhely (1976)
- Berlino (1981)
- Seixal (1999)
- Wrocław (2004)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Bovido (aluminio, Veszprém (urbo), 1964)
- András Fáy (kalkŝtono, Parád, 1965)
- Sidanta knabo (kalkŝtono, Szolnok, 1978)
- monumento 1956 (bronzo, Budapeŝto, 1993)
Elektitaj medaloj redakti
- Porpáczy Aladár - A magyar kertkultúráért (1973)
- Bélapátfalva (1976)
- Nyaralás (1977)
- Petőfi Sándor / Hol sírjaink domborulnak, Unokáink leborulnak. (1972?)
Elektitaj memortabuloj redakti
Elektitaj disĉiploj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2007-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 2018-10-04.