Antal Diósy
Antal Diósy [diOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diósy Antal estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, karikaturisto, gobelinisto. Lia edzino estis Teréz Nagyajtay.
Antal Diósy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1895 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de aŭgusto 1977 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 44/6-1-3/4 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1910–1914) |
Familio | |
Edz(in)o | Teréz Nagyajtay |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto ilustristo pastellist (en) desegnisto watercolorist (en) dezajnisto |
Antal Diósy [1] Arkivigite je 2018-04-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de junio 1895 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAntal Diósy akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo en 1914, poste li iomete plulernis ankaŭ en Reĝa Belarta Lernejo. Lia plej grava instruisto estis Aladár Körösfői-Kriesch. Dum la 1-a mondmilito li pentradis pri bataloj. Ekde 1919 li partoprenis en ekspozicioj. En la jaroj 1922 kaj 1923 li vivis en Rumanio (Transilvanio), kie li desegnis karikaturojn pri lokaj famaj hungaroj. Inter 1923-1927 li vivis en okcidentaj landoj de Eŭropo. Inter 1941 kaj 1947 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Krom la pentraĵoj li teksis ankaŭ gobelinojn. Li ricevis premiojn inter 1930-1977.
Liaj karikaturaj volumoj
redakti- "Kolozsvár görbetükörje" pri Artúr Balogh, Ottó Indig, Sándor Hunyady, Jenő Janovics, Benő Karácsony, Károly Kós, Ernő Ligeti, József Nyírő, Kálmán Osvát, Sándor Reményik, Jenő Szentimrei, Gyula Walter, ktp
- Nagyvárad görbetükörje pri Emil Adorján, Emil Böszörményi, Dezső Fehér, Irén Gulácsy, Nándor Hegedűs, Sándor Marót, Géza Tabéry, ktp
Elektitaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj
redakti- Konstantin látomása (fresko en preĝejo de Zebegény, antaŭ 1920)
- Mátyást királlyá választják (fresko, 1929, en Parlamentejo (Budapeŝto))
- Asztali csendélet (1951)
- Parkban
- Piac
- Balaton
- Utcán
- Kodály portré
- A sosem volt Városliget
- Kisdobosok
- Egyetem utca télen
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo