Béla Pavletits
Béla Pavletits [pavletiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pavletits Béla estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Béla Pavletits | |
---|---|
Béla Pavletits en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1977 (46-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Pavletits[1][2] naskiĝis la 14-an de majo 1977 en Debrecen.
Biografio redakti
Béla Pavletits maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1995, poste li sutudis juron nur jaron en Universitato de Miskolc, fine li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2000. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar, sed kiel gastrolanto li havis rolojn en aliaj teatrejoj. Li ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis teatrajn premiojn inter 2010-2017.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Makbeto - titolrolo
- Romeo kaj Julieta - Paris
- La gajaj edzinoj de Windsor - Kence
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Fábián
- Molière:
- Tartufo - polica oficiro
- L' Avarulo - Valere
- La friponaĵoj de Skapeno - Leander
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Gyuri (kelnero)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Berreh
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - junulo
- Ferenc Molnár: Liliom - policano
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj (teatra verzio) - Suhajda
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Ott vagy még? (mallonga filmo, 2001) - knabo
- Coming out (2013) - Richárd
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Eduardo Noriega, Norman Reedus[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Kisváros (serio, 1999) -
- Életképek (serio, 2007) - Miklós
- Hacktion (serio, 2014) - Paku Levente
- Keresztanyu (serio, 2021) - italo