Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Beletraj Kajeroj estis unu el la kvar libroserioj de la eldona marko Stafeto de la eldonisto Juan Régulo Pérez. Ĝi estis la malgrandformata serio (12x19'5cm) kaj la volumoj havis malpli ol 200 paĝojn. La unua volumo aperis en 1959 kaj la lasta en 1975 (entute 47 volumoj).

Beletraj kajeroj de Stafeto

Listo de eldonaĵoj redakti

Jen listo (kompletigota) de la volumoj):[1]

  • Jaro (volumo-numero): titolo (aŭtoro)
 
Beletraj Kajeroj, n-ro 46 (1974).

Notoj redakti

  1. La listo fariĝas surbaze de la konsultado de la propraj libroj enlistigitaj kaj de la libroservo de UEA.
  2. Supozeble pro eraro, estas du volumoj kun la numero 30. Tiu de Adamson finpresiĝis aŭguste, kaj tiu de Shakespeare, decembre.