Lavrentij Berija

(Alidirektita el Berija)

Lavrentij Pavloviĉ BERIJA (kartvele ლავრენტი ბერია; naskiĝis la 17-an de marto[jul.]/ 29-an de marto 1899[greg.] en Merheuli apud Soĥumi, Gubernio Kutaiso, Rusia Imperio, nuntempe Kartvelio, mortis la 23-an de decembro 1953, en Moskvo) estis soveta politikisto, inter 1938 kaj 1953 gvidanto de la sovetia sekretservo.

Lavrentij Berija
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1899 (1899-03-17)
en Merkheuli
Morto 23-an de decembro 1953 (1953-12-23) (54-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo pafvundo
Tombo tombejo Donskoje
Lingvoj Mingrela kartvelarusa
Ŝtataneco SovetunioRusia ImperioAzerbajĝana Demokratia RespublikoKartvela Soveta Socialisma Respubliko
Alma mater Azerbajĝana Ŝtata Nafta kaj Industria Universitato
Subskribo Lavrentij Berija
Familio
Edz(in)o Nino Gegechkori
Infano Sergo Beria
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Li naskiĝis en Merheuli, proksime de Suĥumo, en Abĥazio (Kartvelio) kiel membro de la mingrela tribo. Berija plenkreskis en kartvela ortodoksa familio, lia patro estis terkultivisto. Lia patrino estis religia virino, kiu vidviniĝis antaŭ ol geedziĝi kun la patro de Berija.

Li membriĝis en la Komunista Partio en 1917 aŭ 1919. Li estis gvidanto de ĈEKA en Kartvelio inter 1921 kaj 1931. Li estis unua sekretario de la Kartvela Komunista Partio ĝis 1938, poste ĝis 1946 gvidanto de NKVD. Berija ricevis la titolon marŝalo en 1945. Li estis inter 1946 kaj 1953 vic-ĉefministro, en 1953 ŝtatdefenda kaj internafera ministro.

Lasta jaro, 1953 redakti

Post la morto de Stalin, li estis unu el la kvar plej gravaj personoj de la Sovetunio (krom Malenkov, Ĥruŝĉov kaj Molotov).

Berija liberigis multajn viktimojn de la stalinaj reprezalioj, sed liaj kontraŭuloj akuzis pro tio pri tio, ke li volis kaŭzi kaoson, por ke pli poste aperu kiel forta ordofaranto.

Lia stelo subenfalis fine de junio 1953, kiam li perdis la potencon pro la Berlina ribelo. La 26-an de junio 1953, en la kunsido de la Centra Komitato de la KPdS oni nomis lin „kapitalista agento” kaj deprenis ĉiujn liajn oficojn, kaj marŝalo Georgij Ĵukov kun aliaj ĉefoficiroj tuj arestis lin. Pravda publikigis la areston nur la 10-an de julio 1953. Oni ekzekutis lin tiujare, en decembro.

Onidire, li volis oferti Orientan Germanion (por neŭtrala Germanio) kaj mildigi kontrolon de la orient-eŭropaj komunistaj landoj, kompense por forta okcidenta ekonomia helpo.

Laŭ historiistoj, la enpotencigo de la milda hungara komunisto Imre Nagy en 1953 estas dankebla al Berija (kaj Malenkov), dum la subenfalo de Berija kondukis al la reveno de la ŝtonstalinisma Mátyás Rákosi en 1955.

Faka sukceso de Berija estas akiro de sekreto de la atombombo fine de la 1940-aj jaroj, danke al superspionoj kiel la geedza paro Rosenberg, aŭ fizikistoj Klaus Fuchs kaj Theodore Alvin Hall.

Vidu ankaŭ redakti