Bhakar, urdue بهكّر estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Bhakar
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88 472  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 38′ N, 71° 4′ O (mapo)31.63333333333371.066666666667Koordinatoj: 31° 38′ N, 71° 4′ O (mapo) [+]
Alto 159 m [+]
Bhakar (Panĝabo)
Bhakar (Panĝabo)
DEC
Bhakar
Bhakar
Situo de Bhakar
Bhakar (Pakistano)
Bhakar (Pakistano)
DEC
Bhakar
Bhakar
Situo de Bhakar

Map

vdr
Kampusa kolegio en Bhakar

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bhakar situas en centra parto de la lando sur ebenaĵo laŭ maldektra bordo de rivero Induso en okcidenta fino de dezerto. Dera Ismail Ĥan situas laŭ la alia riverflanko, tamen iomete pli supre [2]. Dera Ismail Ĥan troviĝas 28, Mianvali 117, Ĝang 126, Multano 162, Peŝavaro 269, Ravalpindio 288, ĉefurbo Islamabado 299, provinca ĉefurbo Lahoro 311, Karaĉio 850 km-ojn (aere) [3].

Historio redakti

Bhakar estis fondita verŝajne en fino de la dekkvina jarcento fare de grupo de kolonianoj de Dera Ismail Ĥan. En 1821 dominado de sikoj komenciĝis. La municipo estis kreita en 1874 jam dum regado de britoj. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj ekloĝis ankaŭ en Bhakar.

Ekonomio redakti

Inter Bhakar kaj Induso la grundo estas fekunda kaj bone kultivita helpe de irigaciaj kanaloj.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1901 1972 1981 1998 2017
5 312 34 638 41 934 68 896 113 018
 
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Bhakar (kiel Bhakkar)

La loĝantaro kreskis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.6%, iomete pli alta ol la nacia mezumo (2.4%).

Trafiko redakti

La Induso estas navigebla ĝis Bhakar dum la inundoj. Inter Dera Ismail Ĥan kaj Bhakar ponto funkcias. Al Bhakar kuras vojoj el Dera Ismail Ĥan, Ĝang, Lejah kaj Mianvali (ŝoseoj mankas). Bhakar situas laŭ fervoja linio inter Multano-Ravalpindio. La plej proksima enlanda flughaveno en Dera Ismail Ĥan, internaciaj en Fajsalabado kaj Multano funkcias.

Klimato redakti

Bhakar situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza temperaturo en Bhakar estas 23 °C. La plej varma monato estas junio kun 34 °C, la plej malvarma januaro kun 10 °C. La averaĝa pluvo estas 630 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte en aŭgusto pro la musono.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans