Boldizsár Szmrecsányi
Boldizsár Szmrecsányi [boldiĵAr smreĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szmrecsányi Boldizsár estis hungara skulptisto. Li estas konata laŭ la simpla prenita nomo Boldi, lia origina familia nomo estis Péch ĝis 1996.
Boldizsár Szmrecsányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Péch Boldizsár |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1970 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (–1990) Hungara Belarta Universitato (–1995) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Boldizsár Péch[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBoldizsár Szmrecsányi studis en Akademio de Belartoj de Vieno en la jaroj 1989 kaj 1990, poste li akiris skulptistan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1995. Li studis plu en majstra grado en Universitato Janus Pannonius en kampuseto de Villány. Helpe de stipendioj li komence vivis en Italio, precipe en Carrara, poste li estis skulptisto en Hungario, eĉ li denove ricevis stipendiojn, lastfoje en 2019. Liaj skulptaĵoj ricevis premiojn ekde 1996, li mem ekde 2001, fine li ekhavis premion Kossuth en 2022.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
redaktiLiaj grupaj ekspozicioj (elekto)
redakti- Vieno (2002, 2008, 2011)
- Parizo (ekde 2003 preskaŭ ĉiujare)
- Dublino (ekde 2004 ĉiujare, baldaŭ ofte)
- Gvatemalurbo (2007)
- Kairo (2011)
- Miamo (2013, 2014, 2021)
- Graz (2013)
- Londono, Istambulo, Tel-Avivo, Luksemburgo (urbo), Busano (2014)
- Pekino, Istambulo, Palm Springs (2015)
- Laŭzano (2016)
- San-Paŭlo (urbo) (2017)
- Budapeŝto (2018-2021)
- Novjorko (2020)
Liaj skulptaĵoj (elekto)
redakti- Ferenc Erkel (busto, kalkoŝtono)
- Ödön Lechner (busto, bronzo)
- Danco (marmoro, Brusque, 2002)
- Fiŝo (marmoro, Dubajo)
- Skutilisto (granito, 2008, Budapeŝto, vidu la foton)
- Genezis (marmoro, 2009, Villány)
- Birdo de la Libero (monumento pri 1956, marmoro, 2016, Budapeŝto, vidu la foton)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-05-20 per la retarkivo Wayback Machine