Bornila acetato

kemia kombinaĵo
Bornila acetato
Plata kemia strukturo de la Bornila acetato
3D kemia strukturo de la Bornila acetato
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C12H2O2
CAS-numero-kodo 76-49-3
ChemSpider kodo 83962
PubChem-kodo 6448
Merck Index 15,1341
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ blankaj kristaloj
kun forta kamforeca pinodoro.
Molmaso 196.29 g•mol−1
Denseco 1.08 g cm−3
Fandpunkto 25-29 °C
Bolpunkto 224-226 °C (d-formo)
103 °C (l-formo)
Refrakta indico  1,4623
Ekflama temperaturo 84 °C
Solvebleco Akvo:23.2 g/L
Nesolvebla en glicerino, kaj propileno glikolo.
Solvebla en etanolo, duetila etero,
volatilaj kaj nevolatilaj oleoj
Mortiga dozo (LD50) 5 mg/kg (intravejne)300 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36 R37 R38
Sekureco S2 S26 S36 S37 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H315, H320
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P321, P332+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Bornila acetato estas unuterpeno nature sintezita de kelkaj koniferoj tiel kiel la Picea mariana el kie la esencoleo enhavas kelkajn nadlojn kun 37% ĝis 45% de acetato de bornila. La bornila acetato estas ĉefe uzata en asocio kun fitoterapio pro ĝiaj iomete sedativaj proprecoj.

Ĝi ankaŭ uzatas kiel nutro-aldonaĵo en parfumfabrikado en solvaĵoj je 9% kaj 10 ppm[2] kiel odorigilo kaj en la tabaka industrio pro ĝia tipa kaj freŝa odoro je rezino. La bornila acetato ankaŭ trovatas en distilitaj oleoj el plantoj de la familio Cipresacoj. Do, bornila acetato povas izoliĝi per distilado kaj kristaligado ekde tiuj volatilaj oleoj, tamen, ĝi estas preparita per rekta acetiligo de la borneolo.

Ĝi unue estis sintezita en 1889 far la kemiisto M. A. Haller. Pro ĝia karakteriza odoro, acetato de bornila ofte uzatas en pinodoraj komponaĵoj tiaj kiaj sapo, banaĵoj, sprajiloj por medi-odorigoj kaj porfarmaciaj produktoj.

Sintezo redakti

Bornila acetato povas estiĝi per reakcio inter acetata acido kaj borneolo en acida medio por absorbado de la akvo rezultanta.

Literaturo redakti

Plantoj kiuj enhavas bornilan acetaton redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. PubChem
  2. parto per miliono