Brand (dramo)

Teatraĵo de Henrik Ibsen

Brand estas versa teatraĵo (dramo) de Henrik Ibsen, nomita laŭ la precipa heroo. Ĝin Esperantigis Erling Anker Haugen. La 320-paĝa tradukaĵo estas eldonita en 1978 en Antverpeno ĉe Eldonejo Stafeto en la Serio Oriento-Okcidento.

Brand
Aŭtoro Henrik Ibsen
Eldonjaro 1978
Urbo Antverpeno
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 320
vdr

Recenzoj redakti

 
 Norvegujo antaŭ cent jaroj. Malsata fjorda vilaĝo. Tie la heroo Brand fariĝas pastro.
La versa dramo priskribas la strebadon de Brand sur senkompromisa vojo al Dio. Brand vivigas ideojn de la dana filozofo Kierkegaard : la vojo al Dio estas sendependa de la homa komunumo. Belo, amo, ĝojo estas vantaj. Ilin senbedaŭre oferu por atingi Dion. Brand tiel detruas, oferas sian familion. Ilian infanon minacas morto, se ili ne iras al pli mildklimata loko. Sed tio signifus forlasi la pordian laboron. Kiu ne oferas "la tuton", predikas Brand, povus same bone oferi "nenion", la ofero restas vane. Brand trovas, ke por lia edzino Agnes la infano estas idolo, falsa dio. Do mortas la infano, kaj flegi ĝian memoron estus idoladoro. Agnes devas fordonaci ĉiujn infanvestaĵojn, ne rajtas konservi eĉ unu memoraĵon, ĉar necesas doni "nenion aŭ la tuton". Kaj eĉ pli : kiu nur oferas malvolonte, kvazaŭ pagante prezon, oferas vane. Jen denove Kierkegaard. Nevolata ofero ne havas valoron. Kaj kiam Agnes, gvidata de Brand, atingis tiun punkton, venas la lasta konsekvenco. Kiu ĝis tiu grado iris la vojon al Dio, iras la lastan paŝon volante. Agnes oferas sin mem, mortas. Tion Brand, tamen amanta, volas malhelpi, sed nur rikoltas la riproĉon, ke li por si mem ne aplikas tiun senkompromisecon, kiun li alie predikas kaj kiun li trudis al la edzino. Jen proksimiĝas la fiasko de lia memcentra direktiĝo el la vivo.
Brand konvinkis la vokton, ke pli ol malriĉulejo gravas nova preĝejo. La entuziasmigita popolo arde atendas ties baldaŭan inaŭguron, kiam Brand konstatas, ke li iris idolan vojon, kaj anstataŭe sukcesas konduki la paroĥon for de la nova preĝejo al montara loko nomata glacia preĝejo. La vojaj penoj haltigas la procesion, kaj la vokto persvadas la vilaĝanoj reiri. Tiel Brand restas senadepta. Lia nur individua vojo al Dio montriĝas nepraktikebla. Implikiĝinta en la kontraŭdirojn de centkvindekprocenta senkompromiseco Brand mortas en lavango.
La dramo ne temas unuavice pri kristanismo sed pri senkompromisa princpsekvado, kiu montriĝas neebla. Ampleksa postparolo de Kalocsay helpas kompreni la bibliajn kaj politikajn aludojn.
Traduki pli ol kvin mil versojn estas longa lukto inter formo kaj enhavo. Erling Anker Haugen elegante solvis tiun problemon. La lingvo fluas glate, neologismoj kaj poeziaj formoj aperas laŭdinde malofte. Haugen ŝpareme uzas apostrofojn. Jen kaj jen li transiras la gramatikajn limojn aŭ per la ritmo akcentas neantaŭlastan silabon, sed poetan liberecon ja certe ĝuas ankaŭ poezia tradukanto. 
— majo 1979, Klaus Schubert, Esperanto, 881(5), paĝoj 91-92

Eksteraj ligiloj redakti