Buffy Sainte-Marie

Buffy SAINTE-MARIE (naskiĝis Beverly Sainte-Marie, 20-a de februaro 1941) estas kanada indiana muzikisto, komponisto, pentristo, edukisto, kaj soci-aktivulo.

Buffy Sainte-Marie
Oskar-premiito
Persona informo
Buffy Sainte-Marie
Naskonomo Beverly Jean Santamaria
Naskiĝo 20-an de februaro 1941 (1941-02-20) (83-jaraĝa)
en Stoneham
Etno itala Usonano • angla usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst vd
Familio
Edz(in)o Jack Nitzsche • Sheldon Peters Wolfchild vd
Infanoj Dakota 'Cody' Starblanket Wolfchild vd
Profesio
Okupo aktorokantaŭtoro • vidartisto • muzikproduktistokomponistoaŭtorokantisto vd
Laborkampo komponadomuziko vd
Aktiva dum 1963– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis sur la kria rezervejo Piapot en la valo de la rivero Qu'Appelle (Saskaĉevano). Ŝi poste adoptiĝis kaj plenkreskis en Majno kaj Masaĉuseco (Usono). Kiel plenkreskulo ŝi perlaboris doktoriĝon en la Belartoj de la Universitato de Masaĉuseco kaj ankaŭ havas diplomojn en instruado kaj orienta filozofio.

Frua kariero redakti

Ĝis 1962, kiam ŝi havis dudek-iom jaroj, Sainte-Marie turneis sole, evoluigante sian arton kaj prezentante en diversaj koncertejoj, muzikfestivaloj kaj indiĝenaj rezervejoj de Usono, Kanado kaj alilande. Ŝi pasigis multan tempon en la kaferoj de la distrikto Yorkville de urbocentra Toronto kaj Vilaĝo Greenwich de Novjorko apud aliaj famiĝantaj kanadaj samtempuloj kiel Leonard Cohen, Joni Mitchell kaj Neil Young.

Ŝi rapide famiĝis kiel talenta kantoverkisto, kaj multajn el ŝiaj fruaj kantoj, kiel "Until It's Time For You To Go", popularigis aliaj muzikistoj, inter ili Barbra Streisand, Elvis Presley, Sonny and Cher, Chet Atkins, Roberta Flack, Janis Joplin kaj Neil Diamond.

Ŝian debutan albumon, It's My Way, eldonis Vanguard Records en 1964, kaj Billboard Magazine sekve nomis ŝin "Best New Artist" (Plejbona Nova Artisto). En ĉi tiu albumo ankaŭ estis la multe laŭdita protestkanto "Universal Soldier" kiu poste estis furoro por Donovan.

En 1967 Sainte-Marie eldonis la albumon Fire and Fleet and Candlelight, en kiu aperis tio kio verŝajne estas la definitiva interpretiĝo de la tradicia kanto "Lyke Wake Dirge" kaj la furoraĵo "Now that the Buffalo's Gone", protesto pri rompitaj traktatoj kun la membroj de la Unuaj Nacioj. Inter la aliaj bone konataj kantoj de Sainte-Marie estas "Mister Can't You See," (usona furoraĵo en 1972); "He's An Indian Cowboy In The Rodeo"; kaj la temkanto de la populara filmo "Soldier Blue".

En la malfruaj sesdekaj jaroj Sainte-Marie uzis sintezilon Buchla por sonbendigi la albumon Illuminations, kiu ne altiris multan atenton. "Homoj estis enamiĝintaj al la bildo de Pocahontas-kun-gitaro" ŝi diris en intervjuo de 1998.

Sainte-Marie edziniĝis al muzikisto Jack Nitzsche en 1969 kaj regule aperis en la porinfana televida serio Sesame Street de 1976 ĝis 1981, kune kun sia filo, Dakota Starblanket Wolfchild.

La kanton "Up Where We Belong" (kiun Sainte-Marie verkis kune kun Will Jennings kaj Jack Nitzsche) prezentis Joe Cocker kaj Jennifer Warnes por la filmo An Officer and A Gentleman. Ĝi ricevis Premion de Plej Bona Kanto ĉe prezentado de la Akademiaj Premioj en 1982.

En 1992 Sainte-Marie aperis en la televida filmo The Broken Chain kun Pierce Brosnan kaj alia indiĝena bahaano Phil Lucas.

Posta Kariero redakti

En 1992, post dekses-jara paŭzo de sonbendigado, Sainte-Marie eldonis la albumon Coincidence and Likely Stories. Sonbendigita hejme per ŝia komputilo, la albumo havis inter aliaj la politike potencajn kantojn "The Big Ones Get Away" kaj "Bury My Heart At Wounded Knee", ambaŭ komentantaj la sorton de Nordamerikaj indiĝenoj. Sekvis tion en 1996 ŝia albumo Up Where We Belong, en kiu ŝi prezentis plurajn el siaj plej popularaj furoraĵoj en malpli amplifiitaj versioj, inter "Universal Soldier".

Talenta komputilartisto, Sainte-Marie montris siajn pentraĵojn en la Muzeo Glenbow de Kalgario, la Vinipega Artgalerio, la Galerio Emily Carr en Vankuvero kaj la Artmuzeo de la Amerika Indiĝenulo en Santa Fe.

En 2004 kanto verkita kaj prezentita de ŝi kun la titolo "Lazarus" estis akceptita de la hiphopa produktisto Kanye West kaj prezentita de Cam'Ron kaj Jim Jones de The Diplomats sub la nomo "Dead or Alive".

Ŝi estas aktiva membro de la Bahaa Kredo.

Premioj kaj Honorigoj redakti

Francio nomis Buffy Sainte-Marie Plej Bona Internacia Artisto de 1993. Tiun saman jaron Unuiĝintaj Nacioj elektis ŝin por oficiale proklami la Internacian Jaron de Indiĝenaj Popoloj.

Sainte-Marie akceptiĝis en la Aŭlo de Famo Juno por sia tutviva kontribuado al muziko en 1995, kaj ŝi gajnis Premion Gemini en 1997 pro la televida specialfilmo kanada Buffy Sainte-Marie: Up Where We Belong. Okaze de la premi-prezentado ŝi unuafoje prezentis sian faman kanton al viva aŭskultantaro.

Ŝi ricevis Premion por Tutviva Atingo (Lifetime Achievement Award) de la Nacia Fondaĵo por Indiĝena Atingo en Kanado en 1998, kaj ŝi ankaŭ fariĝis Oficiro de la Ordeno Kanada.

En 1999 ŝi ricevis stelon sur la Kanada Promenejo de Famo.

Albuma diskografio redakti

  • It’s My Way, 1964
  • Many A Mile, 1965
  • Little Wheel Spin and Spin, 1966
  • Fire & Fleet & Candlelight, 1967
  • I'm Gonna Be a Country Girl Again, 1968
  • Illuminations, 1969
  • The Best Of Buffy Sainte-Marie, 1970
  • The Best Of Buffy Sainte-Marie Vol.2, 1971
  • She Used to Wanna Be a Ballerina, 1971
  • Moonshot, 1972
  • Quiet Places, 1973
  • Native North American Child: An Odyssey, 1974
  • Buffy, 1974
  • Changing Woman, 1975
  • Sweet America, 1976
  • Coincidence and Likely Stories, 1992
  • Up Where We Belong, 1996
  • The Best of the Vanguard Years, 2003
  • Live at Carnegie Hall, 2004

Eksteraj ligiloj redakti

[[Kategorio:Indianaj artistoj]