Bernolákovo
Bernolákovo, hungare Cseklész [ĉeklEs], germane Landschütz [landŝuc] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. Ĝis 1948 la oficiala slovaka nomo estis Čeklís.
Bernolákovo | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 900 27 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 801 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 310 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 12′ N, 17° 18′ O (mapo)48.19916666666717.300277777778Koordinatoj: 48° 12′ N, 17° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 141 m [+] | ||
Areo | 28,43 km² (2 843 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bernolákovo [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 28 km²
- Supermara alteco: 141 m
- Loĝantaro: 5250
- Poŝtkodo: 900 27
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 03
Situo
redaktiBernolákovo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Senec, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras. La ĉefurbo troviĝas 14 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. En 1986 oni malkovris tombon de hungaro el komenco de 10-a jarcento. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1209. Fine de la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. En 1523 la komunumo ekhavis la rangon kampurbo. Stefano Bocskay en 1605 okupis la fortikaĵon, kiu poste detruiĝis. En 1828 estis en la urbeto 268 domoj kun 1803 loĝantoj. En 1910 loĝis en Cseklész 2103 homoj, (1663 hungaroj, 370 slovakoj, 59 germanoj, 3 kroatoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1938 la vilaĝo rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno, sed poste Hungario kaj Slovakio interkonsente faris ŝanĝon kaj Čeklís apartenis al Slovakio ĝis 1945. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Bernolákovo 4627 homoj, (4415 slovakoj, 36 hungaroj, 30 ĉeĥoj, 14 ukrainoj, 10 bulgaroj, 5 germanoj kaj aliaj).
Famulo
redakti- slovaka verkisto kaj lingvisto Anton Bernolák vivis tie, kiel pastro
Vidindaĵoj
redakti- ruinoj de la fortikaĵo
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario), en 1773 plene trakonstruiĝis
- kastelo kun 3 turoj de Eszterházy [esterhAzi] de 1720, en 1756 pligrandiĝis, en 1911 bruliĝis, poste rekonstruiĝis
- kapelo omaĝe al Sankta Anna de 1724 en parko de kastelo
- tombeja klasikisma kapelo de 1847
- statuo pri Anton Bernolák
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- slovaka kaj hungara Vikipedioj
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com
- w.foruminst.sk