Debout la France
Debout la France aŭ DLF (esperante "Ekstaru Francio") estas franca politika partio kreita la 3-an de februaro 1999 de Nicolas Dupont-Aignan, unue sub la nomo Debout la République aŭ DLR ("Ekstaru la Respubliko"). Ĝi ricevis sian nunan nomon en 2014.
Ekstaru Francio | |
---|---|
Debout la France | |
partio | |
Lando | Francio |
Estro | Nicolas Dupont-Aignan (prezidanto) |
Vicprezidantoj | Dominique Jamet, Brigitte Brière, François Morvan |
Proparolanto | Jean-Pierre Enjalbert |
Fondiĝo | 3-an de februaro 1999 (Fonda kongreso : 23-an de novembro 2008) |
Ĉefa sidejo | 17 rue des Rossignols Yerres - 91330 |
Koloro(j) | violkolora, blua, blanka, ruĝa |
Ideologio | Gaŭlismo patriotismo, konservismo, eŭroskeptikismo, respublikismo, suverenismo, intervenismo |
Pozicio | Dekstra |
Deputitoj |
2 / 577 |
Senatanoj |
0 / 348 |
Eŭrodeputitoj |
0 / 72 |
Urbestroj |
16 / 36 681 |
Membroj | 13 000 deklaritaj(2013)[1] |
Eŭropa aniĝo | EUDemokratoj |
Retejo | http://www.debout-la-republique.fr |
Politika pozicio
redaktiĜia estas dekstra suverenisma partio[2], kiu konsideras sin precipe degaŭlisma. Sur socia kampo, ĝi proksimiĝas al valoroj de konservismo de la tradicia dekstro, kiel la degaŭlismo siatempe. Ĝi povas estis kvalifikita respublikisma maldekstro sur ekonomia kampo.
Prezidata de Nicolas Dupont-Aignan, ĝi deklaris havi 13 000 anojn en 2013[1]. En Strasburgo, ĝi estas ano de la eŭropa politika partio EUDemokratoj.
Historio
redaktiEkstaru La Respubliko estis kreita la 3-an de februaro 1999 de Nicolas Dupont-Aignan kiel parto « aŭtente degaŭlisma » de la Kuniĝo Por la Respubliko (RPR).
La majoritato de ĝiaj anoj poste partoprenis en la fondo de la Kuniĝo Por Francio (RPF), kreita sekve de suverenisma listo kondukita de Charles Pasqua kaj Philippe de Villiers por la eŭropaj balotoj de 1999.
La parto DLR estis relanĉita unuafoje en majo 2000 kaj fariĝis pasejo inter la subtenantoj de Charles Pasqua de RPF kaj la subtenantoj de Philippe Séguin de RPR.
La 9-an de majo 2004, la mocio de DLR ricevis 19,7 % da voĉoj en la nacia Konsilio UMP pri Eŭropo.
La fonda kongreso de la partio okazis la 23-an de novembro 2008.
Deklarita identeco
redaktiEkstaru La Respubliko prezentas sin kiel « degaŭlisma kaj respublikisma kuniĝo ». La partio estas prezentita ankaŭ kiel parto de la socialaj degaŭlistoj, kiuj karakteriziĝas per defendo de sociala demokratio, sen kontesti kapitalismon (socialdemokratia reformismo).
Ekstaru La Respubliko prezentas siajn valorojn :
- ne-submeto de Francio al la supernaciaj organizaĵoj (Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), Eŭropa Unio (EU)) aŭ al superŝtatoj
- ekonomia, politika kaj kultura disradiado de Francio en la mondo
- « Honesteco de forta plenuma povo »
- ordo kaj socia justeco
- popola suvereneco, aparte per regula uzo de referendumoj kaj balotoj per rekta universala voĉdonado
- kreo de eŭurofranko, nacia valuto integrita en nova eŭropa valuta sistemo en kiu eŭro povus resti kiel kontunuo (6-a punkto de la prezidenta programo 2012 de Nicolas Dupont-Aignan )[3]
Kaj tiujn de respublikismo :
- laikeco
- defendo de ŝtataj servoj kaj de la ŝtato
- la franca lingvo komuna al ĉiuj
Plie, la partio deziras redukton de enmigrado en Francion[4].
Je eŭropa nivelo, DLR estas ano de la eŭropa movado EUDemokratoj. Tiu eŭropa partio defendas la ideon de Eŭropo fondita sur interregistara bazo, alidire de Konfederacia Eŭropa Unio. La prezidanto de DLR, Nicolas Dupont-Aignan, estas ĝia kunprezidanto.
En majo 2010, okaze de la greka krizo, DLR lanĉis peticion por elirigi Francion el la eŭrozono profite al reveno al franko, se eblas integrita en komuna valuto, asertante la respondecon de la unika valuto, kiu ne konsideras la diversajn ekonomiajn strukturojn de la eŭropaj landoj, en la gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj de la eŭrozonaj landoj kaj aparte en la sudaj.
En plena greka krizo, Nicolas Dupont-Aignan iris en manifestacio en Ateno en junio 2011 por deklari « la neleĝan aŭtoritaton de FMI kaj de la Eŭropa Unio ».[5].
Strukturoj kaj funkciado
redaktiNaciaj instancoj
redaktiDLR havas tri naciajn instancojn : la Kongreso, la nacia Konsilio kaj la plenuma Estraro.
La Kongreso arigas ĉiujn anojn ĉiujare por debati pri la agado de la movado kaj decidi pri la morala kaj financa raporto. Ĉiujn tri jarojn, la Kongreso elektas la cent membrojn de la nacia Konsilio kaj la prezidanton de Ekstaru La Respubliko.
La nacia Konsilio konsistas el cent membroj elektitaj per la Kongreso, el la anoj de la plenuma Estraro, el la departementaj sekretarioj, el la parlamentanoj, el la prezidantoj de regionaj konsilioj kaj el la prezidantoj de departementaj konsilioj. Ĝi difinas la strategion de DLR kaj siajn grandajn direktojn.
La plenuma Estraro estas sub aŭtoritateco de la prezidanto de la movado kaj konsistas el tri vicprezidantoj, de la ĝenerala sekretario, nomumita de la prezidanto, komisiita pri helpo en la ĉiutaga funkciado de DLR, de la kasisto, de la adjunktaj ĝeneralaj sekretarioj kaj de naciaj delegitoj.
La prezidanto de la movado estas elektita por tri jaroj.
Junula movado ekzistas. Okaze de la ĝenerala Asembleo de Ekstaru La Junuloj (DLJ) de la 8-a de septembro 2012, Nicolas Calbrix estis reelektita per 52 % de la voĉoj prezidanto de Ekstaru La Junuloj, kun partopreno de 52 % de la anoj. Li nomumis post kelkaj tagoj la novan nacian estraron de DLJ kaj komencis reformon de la statutoj de DLJ[6].
Konsisto de la nacia estraro
redaktiSekve de la nacia Konsilio de DLR de la 16-a de novembro kaj de la nacia estraro la 10-an de decembro 2012, DLR elektis siajn tri novajn vicprezidantojn kaj la nacia estraro estis modifita, ĝi konsistas el virinoj kaj viroj fakaj pri kompetentecoj, tiu nacia estraro estas la kontraŭregistaro de DLR [7].
- Prezidanto de Ekstaru La Respubliko : Nicolas Dupont-Aignan
- Vicprezidantoj : Dominique Jamet (franca ĵurnalisto kaj verkisto), Brigitte Brière (eksa adjunkto de la urbestro de Rouen pri militaj aferoj kaj rezerva komandanto en la flugarmeo), François Morvan (kancerologo)
- Ĝenerala skretario : Jean-Pierre Antoni (eksa departementa konsiliano de departemento Tarn)
- Kasisto: Claude Lévy
- Proparolanto : Jean-Pierre Enjalbert (Departementa konsiliano de Val-d'Oise kaj urbestro de Saint-Prix)
- Funkciaj naciaj sekretarioj :
- Balotoj : Patrick Mignon
- Aktivula klerigo : Bruno Potier
- Interreta komunikado : Jean-Paul Bagot
- Prezidanto de Ekstaru La Junuloj : Nicolas Calbrix
Elektitoj
redakti- Nicolas Dupont-Aignan (deputito de departemento Essonne)
Urbestroj
redakti- Jean-Pierre Enjalbert (Saint-Prix, Val-d'Oise, estro 1995-2020)
- Nicolas Dupont-Aignan (Yerres, Essonne, estro 1995-2017)
- Patrick Moreau (Foissy-lès-Vézelay, vilaĝestro de ĉ. 150 loĝantoj ĝis 2014)
- Jacques Berlioz (La Chapelle-Villars, Loire, estro ekde 1997 almenaŭ ĝis 2026)
- Michel Lethuillier (Cherisy, Eure-et-Loir, estro ekde 1977 almenaŭ ĝis 2026)
- Monique Rey (Précieux, Loire, estro ekde 2008 almenaŭ ĝis 2026)
- Francis Guttig (Soppe-le-Bas / Needersulzbàch , Haut-Rhin, Alzaco, estro 2001 - 2014)
- Nicolas Aubague (Sampigny-lès-Maranges, Saône-et-Loire, estro 2008-2014)
- Olivier Pjanic (Notre-Dame-de-Livoye, Manche, estro ekde 2008 almenaŭ ĝis 2026)
- Pierre Dussurgey (Sainte Catherine, Loire, estro ekde 2008 almenaŭ ĝis 2026)
- Anne Boissel (Saon, Calvados, estro 2008-2020)
- Christian Bernard (Marclopt, Loire, estro 2001 - 2014)
- Richard Geoffroy (Port-sur-Seille, Meurthe-et-Moselle, estro ekde 2001 almenaŭ ĝis 2026)
- Alain Auzet (Réau, Francilio, estro ekde 2011 almenaŭ ĝis 2026)
- Jean Cassabone (Escou, Atlantikaj Pireneoj, estro ekde 1971 almenaŭ ĝis 2026)
[laŭ stato de majo 2024]
Balotaj rezultoj
redaktiEŭropaj balotoj de 2009
redaktiPor sia unua kampanjo kiel sendependa partio, Ekstaru La Respubliko prezentis listojn en la sep metropolaj por la eŭropaj balotoj.
- Francilia distrikto : 2,44 % - 68 330 voĉoj
- Nordokcidenta distrikto : 2,40 % - 59 525
- Orienta distrikto : 2,33 % - 50 698 voĉoj
- Sudorienta distrikto : 1,99 % - 58 394 voĉoj
- Centra distrikto : 1,43 % - 19 179 voĉoj
- Sudokcidenta distrikto : 1,28 % - 33 656 voĉoj
- Okcidenta distrikto : 0,59 % - 14 748 voĉoj
- Nacia rezulto : 1,77 % - 304 769 voĉoj
- Metropola rezulto : 1,81 % (DLR ne prezentis liston en la transmara distrikto)
Por la regionaj balotoj de 2010, Ekstaru La Respubliko prezentis listojn en tri regionoj :
- en Haute-Normandie, kie la listo de Brigitte Brière ricevis 10 237 voĉojn, t.e. 1,79 % de la esprimitaj voĉoj[8] ;
- en Francilio, kie la listo de Nicolas Dupont-Aignan ricevis 119 844 voĉojn, t.e. 4,15 % de la esprimitaj voĉoj[9] antaŭ la listoj de la Demokrata Movado (MoDem) kaj Nova Kontraŭkapitalisma Partio (NPA) ;
- en Lorraine, kie la listo de Jean-Luc André ricevis 14 861 voĉojn, t.e. 2,25 % de la esprimitaj voĉoj[10].
ĉar ili ne superis la sojlon de 5 % de la esprimitaj voĉoj, neniu listo de Ekstaru La Respubliko rajtis nek je la dua vico nek fandiĝon kun alia listo.
Kantonaj balotoj de 2011
redaktiIuj kandidatoj de DLR ricevis pli ol 5 % de la voĉoj.
Prezidenta baloto de 2012
redaktiEn novembro 2010, Nicolas Dupont-Aignan anoncis sian kandidatiĝon al la prezidenta baloto de 2012 okaze de la dua nacia Kongreso[11]. Li montras eŭron kiel kaŭzon de « mizero », « delokado », « senlaboreco » kaj « malriĉeco »[12].
Li ricevis 643 907 voĉojn en la unua vico, t.e. 1,79 % de la esprimitaj voĉoj[13].
Deputitaj balotoj de 2012
redaktiDLR prezentis kandidatojn en 300 deputitaj distriktoj. Entute, malgraŭ la manko de rimedoj substrekita de Nicolas Dupont-Aignan kaj forta sindeteno, la kandidatoj arigis 151 935 voĉojn. Inter ili, 101 superis la sojlon de 1 % de la voĉoj. Nicolas Dupont-Aignan estis relektita deputito de Essonne kun 61,4 % de la voĉoj, kaj François-Xavier Villain estis relektita deputito de Nord kun 57,63 % de la voĉoj.
Ĉefaj faktoj
redaktiEn decembro 2013, por la ŝtata financado de la politikaj partioj, 6 deputitoj deklaris sin alligitaj al Ekstaru La Respubliko kaj ankaŭ 4 senatanoj[14].
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 http://www.debout-la-republique.fr/communique/communique-du-conseil-national-de-debout-la-republique Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine Komunikaĵo de la nacia Konsilio de Ekstaru La Respubliko, publikigita sur www.debout-la-republique.fr la 2-a de februaro 2013.
- ↑ Politika pozicio de DLR
- ↑ 6-a propono de la programo de 2012. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2014-04-08.
- ↑ Nicolas Dupont Aignan por "serena patriotismo" sur la TTT-ejo de Le Monde, publikigita la 12-an de marto 2012.
- ↑ Dupont-Aignan en Ateno, vivu libera Grekio! sur gazeto Le Figaro
- ↑ Nicolas Calbrix reelektita prezidanto de Ekstaru La Junuloj. Arkivita el la originalo je 2013-09-04. Alirita 2014-04-08.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-20. Alirita 2014-04-08.
- ↑ Rezultoj de la unua vico de la regionaj balotoj 2010 en Haute-Normandie sur la TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
- ↑ Rezultoj de la unua vico de la regionaj balotoj 2010 en Francilio sur la TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
- ↑ Rezultoj de la unua vico de la regionaj balotoj 2010 en Loreno sur la TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
- ↑ Anonco de kandidatiĝo al la prezidenta baloto sur la gazeto Le Figaro
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-24. Alirita 2014-04-08.
- ↑ Rezultoj de la prezidenta baloto de 2012 : France entière. Alirita la 29-an de aprilo 2012.
- ↑ La kuriozaĵoj de la financa alligo. Arkivita el la originalo je 2015-07-15. Alirita 2014-04-08.