Diservo en Esperanto

Diservoj en Esperantujo ĝis 1934 redakti

Katolikaj redakti

La unua katolika diservo en Esperanto okazis dum la unua Universala Kongreso (UK) en 1905 en Boulogne sur Mer (Bulonjo ĉe Maro), en la preĝejo de S. Nikolao, al kiu estis invititaj ĉiuj kongresanoj, ankaŭ L.L. Zamenhof ĝin ĉeestis. Sed la episkopo de Bulonjo ĉe Maro ankoraŭ ne permesis prediki esperantlingve. Dum la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo, pastro Émile Peltier ricevis de Papo Pio 10-a la aprobon al sia laboro, kaj dum la katolika diservo li la unuan fojon predikis esperantlingve. Depost tiam ĉe ĉiu UK la katolikoj okazigis regule siajn diservojn, dum kiuj predikis en Esperanto diversnaciaj pastroj. En 1907 Richardson, belga, Frohns, germana; 1908 Kanoniko Pichot el Monaco; 1909 Bazilio kaj Sacher, hisp. Post la kongreso en Barcelono, 15 sept. 1909 Pastro Marko Lliro en Montserrato. Hisp. predikis tre elokvente, post kio Pastro Richardson per solena beno inaŭguris la standardon de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). En 1911 Richardson kaj Parker, angla; 1912 J. Szurek, pola, 1913 J. Lajos, hungara. Certe tre grava katolika diservo okazis la 26-an de aŭgusto 1913 en Berno, kiu estis funebra diservo pro la subita morto de Richardson, prezidanto de IKUE. Ankaŭ ĉi tiun diservon ĉeestis Zamenhof kun sia familio. En 1925 predikis Pro Carolfi, itala, 1927 Pastro Andreo Cseh hungara, 1928 Font Giralt, hispana, 1929 Pro Holik, hungara, 1930 Pro Gaffey, Irlando, 1931 d-ro Kukulko, pola, 1932 d-ro Christanell, Aŭstrio, 1933 la ĉina franciskana monaĥo J. B. Kao. Depost 1910 la katolikaj Esperantistoj dum siaj internaciaj kongresoj ĉiam okazigis diservojn. Predikis i. a.: 1910 Richardson, 1911 Richardson kaj Parker, 1912 Parker kaj Bianchini, itala, 1913 Bianchini kaj Carolfi, 1920 (Hago) Pro Lutkie kaj Poell, ned. 1922 Meŝtan, Aŭstrio, 1923 Mons. Giesswein, hung., 1924 Carolfi, 1926 Georges Ramboux, franca kaj Carolfi 1927 Font Giralt kaj Carolfi, 1928 F. Giralt kaj Verschure, ned, 1929 prof. Schmalbaug, Aŭstrio, Poell, Ramboux, kaj Font-Giralt, 1930 Ramboux kaj Kiglits (Ákos., hungara).

Tre menciinde estas ankoraŭ, ke P-ro Decoene, belga misiisto en la urbo Brandoro [tiele, sed fakte : Brandon][1], Manitoba, Kanado, uzis praktike Esperanton en ĉiuj Diservoj inter siaj paroĥanoj el ĉ. 17 malsamaj lingvoj : li tie katekizis, predikis kaj administris la sakramentojn esperantlingve. Sammaniere faris P-ro Jubinville en Saint Félix, Kanado, kaj aliaj misiistoj en Ĉinio.

Frato Wigbertus van Zon.

Laŭ la Konversacia Gazeto (1931), la unua Diservo kun Esperant-lingvaj kantoj okazis la 26-an de oktobro 1896 en la katolika preĝejo de Smolensko (Rusio).

Protestantaj redakti

Esperanto ĝis nun nur private estis uzata en protestantaj Diservoj. Laŭ mia scio la unua protestanta Diservo en Esperanto okazis en la 2-a UK en Ĝenevo, 1906. Predikis pastro Friedrich Schneeberger. Sekvis en 1907 la Diservo dum la 3-a UK en Kembriĝo (Cambridge); predikis pastro Rust. Grandioza Diservo okazis en la 4-a UK en Dresdeno, kie laŭ tiamaj informoj preskaŭ 2000 personoj ĉeestis en la fama preĝejo "Kreuzkirche". Oni prezentis la belegan oratorion de Franz Schubert "La Ĉiopovo", kiu estis tradukita en Esperanto. Predikis pastro Kühn. - En la pluaj kongresoj ĉiam okazis protestanta Diservo. La LKK-j afable aranĝis ĝin kaj la ekleziaj komunumoj de la kongresurboj permesis la uzadon de la preĝejo. La Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) dum la UK en Parizo, 1932, decidis, ke estonte ĝi aranĝos la kongresajn protestantajn Diservojn sub propra respondeco. Tiu en la 25-a UK en Kolonjo (Köln) en 1933 bone sukcesis; predikis pastro Koopmann, la ĥoro de la Blu-Kruc-Societo kantis du psalmojn en Esperanto. - Krom la kongresaj Diservoj okazis ankaŭ privataj, precipe en Anglio, kie protestantaj Esperantistoj jam de 1907 aranĝis Diservojn.

         Paul Hübner.

Ekde 1909 en Londono okazis seninterrompe ĉiumonataj Diservoj. "La Diservo estas definitive kristana laŭ karaktero sur la bazo de la Biblio kaj la Apostola Kredkonfeso; sed tute nesekta. La kondukanto, memorante, ke partoprenas homoj kun diversaj religiaj kredoj, celas trovi la aferojn komunajn, kaj eviti diskutonaskajn temojn." La tuta Diservo okazas en Esperanto. Ĝin partoprenas homoj el multaj diversaj kristanaj sektoj, predikis eĉ romkatoliko. Ordinare ĉeestas nuntempe preskaŭ 100 personoj. Loko de la Diservo de kelkaj jaroj: la preĝejo St. Ethelburga, 72 Bishopsgate, E. C. 2. Sekretario de la Diserva Komitato de 1909 ĝis 1933 estis M. C. Butler.

         Laŭ M. C. Butler.

Hebreaj redakti

La unua hebrea Diservo dum UK okazis en 1912 en Krakovo. Predikis Saphra. Sekvis pluaj Diservoj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ " Diversaĵoj " , en Esperanto n-ro 96, 5 Marto 1911, p. 74.

Vidu ankaŭ redakti