Malfermi la ĉefan menuon

Ĉi tiu artikolo temas pri la kuracdrogo. Por la aliaj signifoj de la vorto vidu: drogo (apartigilo)

klasikaj kuracdrogoj estas sekigitaj plantpartoj, ekzemple, tiu ĉi tiliflora tizano.

La kuracdrogo aǔ simple drogo (en la vara, farmacia senco) estas parto de plantoj, fungojmikrorganismoj, kiuj estas uzataj por fari medikamentoj. Ili estas sekigitaj por esti konserveblaj. Ankaǔ biologiaj substratoj sen ĉela strukturo, kiel ekzemple vakso kaj rezino kaj similaj substancoj apartenas al la drogoj. Nuntempe farmaciaj drogoj devenas grandparte el plantoj.[1][2]

Drogoj estas naturaj krudmaterialoj, kiuj estas utiligataj por gajni kurac-cele uzeblajn substancojn aǔ kiuj estas uzataj kiel farmaciaj helpsubstancoj. Izolitaj kaj kemie difinitaj farmaciaj ŝtofoj nomiĝas biogenaj farmaciaj ŝtofoj. La scienco pri drogoj (nome drogoscienco, aŭ farmakognozio) estas subsekcio de la farmacia biologio.

Difino kaj etimologio de terminoRedakti

 
La kariofilo estas kaj medikamento kaj spicaĵo.

La esprimo „drogo“ signifas kuracplanton, kiu estas konservebla per sekigado (drogoplanto, kuracplanto) aǔ plantpartoj, kio fariĝis sinonimo por spicaĵoj kaj alia apoteka varo. Ofte en la ĉiutaga lingvo la esprimo „drogo“ egalas al la malongigo por psikoaktiva aǔ narkotika substanco. La esprimo ‚drogo‘ verŝajne venis dum la 16a jarcento el la nederlandaplatdiĉa en la francan lingvon kiel drogue‚ t.e. spicaĵo, kemiaĵo, farmacia ŝtofo. El la franca ĝi disvastigis al la aliaj eǔropaj lingvoj.

Distingo de drogoj kun ekzemplojRedakti

La sekvaj ekzemploj donas ankaŭ la oficinan latinan nomon de la drogo (kursive kaj inter krampoj).

Plantaj drogojRedakti

Ĉe la plantaj drogoj oni distingas inter flor-, foli-, frukt-, herb- , rizom-, arboŝel-, sem-, kaj radik-drogoj.

Ekzemploj por konataj drogoj:

  • tilifloroj (Tiliae flos),
  • kamomilaj floroj (Matricariae flos),
  • verbaskaj floroj (Verbasci flos),
  • folioj de la Ginko-arbo biloba (Ginkgo folium),
  • folioj de Senna alexandrina (Sennae folium),
  • fruktoj de Sennae fructus acutifoliae, Sennae fructus angustifoliae,
  • fenkolo (Foeniculi fructus),
  • fruktoj de Vitex agnus-castus (Agni casti fructus),
  • kverka arboŝelo (Quercus cortex),
  • salika arboŝelo (Salicis cortex),
  • Ordinara hiperiko (Hyperici herba),
  • visko (Visci herba),
  • Plantago ovata (Plantaginis lanceolatae herba), (Plantaginis lanceloatae folium), (Plantaginis ovatae testa),
  • Glycyrrhiza glabra, radikoj
  • Liquiritiae radix,
  • Primolo-radikoj (Primulae radix),
  • radikoj de Harpagophytum procumbens;

Drogoj el fungojRedakti

Ekzemploj: islanda musko (Lichen islandicus), medicina gisto (Faex medicinalis), seka gisto el Saccharomyces cerevisiae HANSEN CBS 5926

Drogoj de besta originoRedakti

Drogoj de besta origino kaj de ĉela strukturo apenaǔ havas farmacian signifon, sed estas uzataj en homeopatio. Ekzemploj de bestaj drogoj: medicina hirudo (Hirudo medicinalis), kakta koĉo (Dactylopius coccus), abelo (Apis mellifera).

Drogoj de besta origino sen ĉela strukturo estas ekzemple: abelveneno (Apisinum), propoliso (Propolis), abelvakso (Cera alba), moruhepata oleo (Jecoris aselli oleum), ŝelako (Lacca in tabulis), serpenta veneno (Lachesis), porka ŝmalco (Adeps suillus), lana vakso (Adeps lanae).

Grupoj de drogoj kaj enhavosustancojRedakti

Alia dividprincipo estas la klasifikado de la drogoj laǔ ilia efikanta substanco alkaloida, eterolea, amarsubstanca, tanina, glikozida, saponina kaj ŝlimsubstanca drogoj.

Bildaro de ofte uzataj drogojRedakti

Farado kaj uzataj formojRedakti

Drogoj povas esti kolektita de kulturoj aǔ el la naturo.

Drogoj devas esti stokataj seke kaj protektite kontraǔ lumo.

KvalitoRedakti

Kiel kuracdrogoj kaj medikamentoj la drogoj devas plenumi certajn kvalitajn normojn.

Drogoj de TĈMRedakti

 
La kuracdrogoj, kiuj estas uzataj en la tradicia ĉina medicino, fariĝas pli kaj pli popularaj en Eǔropo.

UzadoRedakti

 
Kuracaj infuzaĵoj estas vendataj aankaŭ en praktikaj infuzaĵsaketoj.

Farmacia tizanoRedakti

 
Ladskatolo por konservi drogojn el la apoteko.

La plej simpla formo de la tizanpreparo: Por tio malfajne kaj fajne tranĉita tizandrogo estas infuzata en varmega akvo (dekoktaĵo), aǔ en malvarma akvo (macerado) kiel trinkaĵo.[3] Ĉe kelkaj drogoj oni kunpremu ilin, tio kaǔzas pli bonan efikon de la enhavosubstancoj. Drogoj por prepari tizanojn (kuractizano) estas vendataj kiel nepakita aǔ pakita en saketoj. Ekzistas unuopaj drogoj kaj drogaj miksoj.

PlantfarmaciaĵojRedakti

Preparaĵoj de drogoj estas preparitaj per pulverigado, elpreno, presado, destilado, ankaŭ en kombino kun fermentado, frakciigo, pliriĉigado kaj purigado el drogoj. Por fari ekstraktojn oni uzas akvon kaj organikajn ekstraktrimedojn, ekzemple alkoholo.

HelpsubstancoRedakti

Kelkajn plantajn drogojn oni aldonas ne pro ilia kuraca efiko, sed por plibonigi la guston aǔ la aspekto („ornamdrogo“).

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Otto Beßler: Die Identifikation mittelalterlicher Drogen und Arzneipflanzen. Stuttgart 1958 (= Veröffentlichungen der Internationalen Gesellschaft für Geschichte der Pharmazie. Neue Folge, 13).
  • T. Dingermann, K. Hiller, G. Schneider, I. Zündorf: Schneider Arzneidrogen. 5. Auflage. Elsevier, 2004. ISBN 3-8274-1481-4
  • H. Rimpler (Hrsg.): Biogene Arzneistoffe. 2., neu bearb. Auflage. Dt. Apotheker-Verlag, 1999. ISBN 3-7692-2413-2
  • E. Teuscher: Biogene Arzneimittel. 5. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, 1997. ISBN 3-8047-1482-X
  • E. Teuscher: Gewürzdrogen - Ein Handbuch der Gewürze, Gewürzkräuter, Gewürzmischungen und ihrer ätherischen Öle -. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2003. ISBN 3-8047-1867-1
  • Max Wichtl (eld.): Teedrogen und Phytopharmaka: Ein Handbuch für die Praxis auf wissenschaftlicher Grundlage. 5. Auflage, Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8047-2369-6
  • Otto Ziegler, Artur Petzold: Drogenkunde. Verlagsgesellschaft R. Müller, Eberswalde 1929. Nachdruck im Reprint-Verlag, Leipzig 2002. ISBN 3-8262-2601-1

ReferencojRedakti

  1. Legu pri la termino ĉe Werner Dressendörfer: „In apotecis circa realtum“. Venedig als Einkaufsplatz für Arzneidrogen während des 15. Jahrhunderts. In: Orbis pictus. Kultur- und pharmaziehistorische Studien. Hrsg. von Werner Dressendörfer und Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Frankfurt am Main 1985, S. 73–86.
  2. Europäisches Arzneibuch, 6. Ausgabe. Deutscher Apotheker Verlag, 2008, ISBN 978-3-7692-3962-1, Monographie 6.0/1433.
  3. Europäisches Arzneibuch, 6. Ausgabe. Deutscher Apotheker Verlag, 2008, ISBN 978-3-7692-3962-1, S. 1435.