UEFA-superpokalo

(Alidirektita el Eŭropa Superpokalo)

La UEFA-superpokaloEŭropa Superpokalo estis ĉampioneco de futbalo, kiu estas okazigita ekde 1972 kaj oficiale organizita de la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1973. Ĝi konsistas ĉiujare nur el unu matĉo: inter la venkintaj teamoj de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj de la Eŭropa Ligo de UEFA. Kvankam ĉi tie konfrontiĝas la venkintoj de la du plej gravaj ĉiujaraj konkursoj de la eŭropa vira kluba futbalo, la superpokalo laŭ sia renomo multe malpli prestiĝas ol la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj de la Eŭropa Ligo de UEFA.

UEFA-superpokalo
Sidejo UEFA
Fondita en 1972
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
UEFA-superpokalo
angle  UEFA Super Cup
organizanto  UEFA
organizita  ekde 1973 (1972)
teamoj  2
nuna ĉampiono  Liverpool FC
rekorda ĉampiono  AC Milano (5-foje ĉampiono)

Historio redakti

Signifa iniciinto de la konkurso estis Anton Witkamp, ĵurnalisto de la nederlanda gazeto De Telegraaf. En epoko en kiu nederlandaj futbalteamoj havis aparte gravan rolon en la eŭropa vira kluba futbalo (inter la jaroj 1969 kaj 1972 kvarfoje sinsekve nederlandaj teamoj partoprenis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, tiam ankoraŭ nomita "Eŭropa Pokalo de Landaj Ĉampionoj", trifoje ili gajnis la finalon) li per aldona konkuro volis substreki la gvidan rolon de nederlandaj futbalteamoj.

Kiel taŭga kontraŭa teamo de la gajnintoj de la "Eŭropa Pokalo de Landaj Ĉampionoj" de 1972, la teamo de la klubo Ajax Amsterdam, konsideriĝis la gajnintoj de la Eŭropa Pokalo de Pokalvenkintoj tiujara, la teamo de la klubo Glasgow Rangers. Peton de Anton Witkamp kaj Jaap van Praag, la tiutempa prezidanto de la klubo Ajax, pri okazigo de tia konkurso tamen malakceptis la federacio UEFA, ĉar la teamo el Glasgow por agresaj agoj de klubaj subtenantoj estis punita per unujara malpermeso partopreni matĉojn de la Eŭropa Pokalo. Tial la unua eldono de la konkurso organiziĝis baze de privataj konsentoj inter ambaŭ kluboj en januaro 1973, okaze de la centjara jubileo de la klubo Glasgow Rangers.

Poste la federacio UEFA transprenis la organizadon de la konkurso, sed ĝi agnoskis la unuan okazigon (kaj la venkon fare de la klubo Ajax Amsterdam).

La konkursoj kaj venkintoj redakti

jaro teamoj (venka teamo en grasaj literoj)
venkinto EP de Landaj Ĉampionoj
(ekde 1993 Ligo de Ĉampionoj de UEF)
goloj venkinto EP de Pokalvenkintoj
(ekde 2000 UEFA-pokalo)
(ekde 2010 Eŭropa Ligo de UEFA)
1972[1]
  Ajax Amsterdam 3:1 / 3:2   Glasgow Rangers
1973
  Ajax Amsterdam 0:1 / 6:0   AC Milano
1974
  FC Bayern München ne okazis[2]   1. FC Magdeburg
1975
  FC Bayern München 0:1 / 0:2   Dinamo Kievo
1976
  FC Bayern München 2:1 / 1:4   RSC Anderlecht
1977
  FC Liverpool 1:1 / 6:0   Hamburger SV
1978
  FC Liverpool 1:3 / 2:1   RSC Anderlecht
1979
  Nottingham Forest 1:0 / 1:1   FC Barcelona
1980
  Nottingham Forest 2:1 / 0:1   FC Valencia
1981
  FC Liverpool ne okazis[3]   Dinamo Tbiliso
1982
  Aston Villa 0:1 / 3:0 post plilongigo   FC Barcelona
1983
  Hamburger SV 0:0 / 0:2   FC Aberdeen
1984
  FC Liverpool 0:2[4]   Juventus Torino
1985
  Juventus Torino ne okazis[5]   FC Everton
1986
  Steaua Bukaresto 1:0[6]   Dinamo Kievo
1987
  FC Porto 1:0 / 1:0   Ajax Amsterdam
1988
  PSV Eindhoven 0:3 / 1:0   KV Mechelen
1989
  AC Milano 1:1 / 1:0   FC Barcelona
1990
  AC Milano 1:1 / 2:0   Sampdoria Genova
1991
  Ruĝa Stelo Beogrado 0:1[7]   Manchester United
1992
  FC Barcelona 1:1 / 2:1   Werder Bremen
1993
  AC Milano[8] 1:0 / 0:2 post plilongigo   AC Parma
1994
  AC Milano 0:0 / 2:0   FC Arsenal
1995
  Ajax Amsterdam 1:1 / 4:0   Real Saragossa
1996
  Juventus Torino 6:1 / 3:1   FC Paris St. Germain
1997
  Borussia Dortmund 0:2 / 1:1   FC Barcelona
Inter la jaroj 1998 kaj 2012 en nur unu matĉo en la stadiono "Ludoviko la 2-a" de Monako.
1998
  Real Madrid 0:1   FC Chelsea
1999
  Manchester United 0:1   Lazio Roma
2000
  Real Madrid 1:2 post ora golo   Galatasaray Istanbul
2001
  FC Bayern München 2:3   FC Liverpool
2002
  Real Madrid 3:1   Feyenoord Rotterdam
2003
  AC Milano 1:0   FC Porto
2004
  FC Porto 1:2   FC Valencia
2005
  FC Liverpool 3:1 post plilongigo   CSKA Moskvo
2006
  FC Barcelona 0:3   FC Sevilla
2007
  AC Milano 3:1   FC Sevilla
2008
  Manchester United 1:2   Zenit Sankt-Peterburgo
2009
  FC Barcelona 1:0 post plilongigo   Ŝaĥtar Doneck
2010
  Inter Milano 0:2   Atlético Madrid
2011
  FC Barcelona 2:0   FC Porto
2012
  FC Chelsea   Atlético Madrid
Ekde la jaro 2013 en nur unu matĉo en ŝanĝiĝantaj lokoj.
2013 (Prago)
2014 (Cardiff)
2015 (Tbiliso)
  1. neoficiala evento (okazo ankaŭ estis la centjara jubileo de la klubo Glasgow Rangers)
  2. Ambaŭ teamoj ne povis konsenti pri dato. → vidu ankaŭ uefa.com[rompita ligilo]
  3. Ambaŭ teamoj ne povis konsenti pri dato. → vidu ankaŭ uefa.com[rompita ligilo]
  4. Pro problemo interkonsenti pri datoj nur okazis unu matĉo en la olimpia stadiono de Torino.
  5. La teamo de FC Everton ne rajtis partopreni → vidu ankaŭ uefa.com[rompita ligilo]
  6. Unuafoje en nur unu matĉo en la stadiono "Ludoviko la 2-a" de Monako.
  7. Pro la politika situacio en Beogrado nur estis okazigita la matĉo en Manĉestro → vidu ankaŭ uefa.com[rompita ligilo]
  8. Venkinto Olympique Marseille pro korupteca skandalo en la francia ligo de futbalo ne rajtis partopreni, tial konkursis la finala malvenkinto AC Milano