Eŭropa devizo

(Alidirektita el Eŭropmoto)

La eŭropa devizomoto de la Eŭropa Unio estas la frazo Unuiĝinta en diverseco. Ĝi naskiĝis neoficiale en 2000 laŭ lerneja konkurso kaj estis poste akceptita de Nicole Fontaine, tiama prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Poste la devizo oficiale troviĝas en la Eŭropa Konstitucio kaj sur EU-retejoj.

La moto en la latina versio estas In varietate concordia.

Historio redakti

La devizo estis unue elektita laŭ neoficiala procedo. Patrick La Prairie, ĉe la franca gazeto Ouest-France proponis en 1998 organizadon de konkurso por lernejaj klasoj de la kvin ŝtatoj pri eŭropa devizo. La celo estis proklami la novan devizon okaze de la kvina datreveno de la deklaracio de Robert Schuman[1]. Je nacia nivelo la partenaraj gazetoj estis invititaj elekti dek el la devizoj, kiuj estis proponitaj al eŭropa ĵurio ĉe la memorejo de Caen la 11-an kaj 12-an de aprilo 2000. Tiu jurio elektis sep devizojn.[2] [3]

Tiuj devizoj estis proponita al granda ĵurio sub estreco de Jacques Delors, kiu konsistis el eminentulo el ĉiu de la kvin membroŝtatoj. La ĵurio kunvenis la 4-an de majo matene.[1] La devizo elektita samtage estis transdonita samtage al Nicole Fontaine dum ceremonio ĉe la Eŭropa Parlamento.[4].

Partoprenis al la organizo de la konkurso, krom la gazeto Ouest-France, ankaŭ la asocio Mémorial pour la paix („Memormonumento por la paco”) kaj la entrepreno France Telecom. Sendiĝis 40 proponaĵoj de gazetoj kaj ĉirkaŭ 80.000 de homoj; ĉio el 15 landoj.

Tradukoj redakti

En la oficialaj lingvoj de la EU redakti

  • Angla - United in diversity
  • Bulgara - Единни в многообразието (Edinni v mnogoobrazieto)
  • Ĉeĥa - Jednotnost v různorodosti
  • Dana - Forenet i mangfoldighed
  • Estona - Ühtsus erinevuses
  • Finna - Erilaisina yhdessä
  • Franca - Unie dans la diversité
  • Germana - In Vielfalt geeint
  • Greka - Ενότητα στην πολυµορφία (Enótita stin polimorfía)
  • Hispana - Unida en la diversidad
  • Itala - Unita nella diversità
  • Irlanda - Aontaithe d'ainneoin na héagsúlachta
  • Kroata - Ujedinjeni u različitosti
  • Latva - Vienotība dažhādībā
  • Litova - Vienybė įvairialypiškume
  • Nederlanda - In verscheidenheid verenigd
  • Pola - Jedność w różności
  • Portugala - Unidade na diversidade
  • Rumana - Unitate în diversitate
  • Slovaka - Jednota v rozdielnosti
  • Slovena - Združeni v raznolikosti
  • Sveda - Förenat i mångfalden

En aliaj lingvoj uzataj de EU-civitanoj redakti

  • Eŭska - Aniztasunean bat eginik
  • Galega - Unidos na diversidade
  • Kataluna - Units en la diversitat
  • Kimra - Yng glym mewn gwahaniaeth
  • Limburga - Einheid in väölderheid
  • Luksemburga - Eenheet an der Verschiddenheet
  • Rutena - Единство в раздилности
  • Sarda - Umpare in sa diversidade
  • Skota - Ae mynd, monie kynd
  • Venecia - L'unità in te łe diferense

En la lingvoj de kandidataj ŝtatoj redakti

  • Makedona - Единство во различноста
  • Turka - Çoklukta birlik
  • Ukraina - З'єднанi в рiзноманiтностi (Zjednani v riznomanitnosti)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Les élèves donnent une devise à l'Europe (lernejanoj donas devizon al Eŭropo)[rompita ligilo], Congrès Newropeans, ĵaŭdon, la 5-an de oktobro 2000. Patrick La Prairie.
  2. La 2016 devizoj registritaj troviĝas en la arkivo de la ttt-ejo devise-europe.org Devizo por Eŭropo - kio novas?
  3. La gazeto Le Soir de la 13-a de aprilo 2000 raportas la eventon, referenco ĉe Deviszo por Eŭropo, vidita la 27-an de aŭgusto 2008
  4. La gazeto Le Soir de la 5-a de majo 2000 raportas la eventon, referenco ĉe Devizo por Eŭropo, vidite la 27-an de aŭgusto 2008. Nicole Fontaine menciis, ke la elektita devizo similis multe al tiu proponita de ŝia teamo ("unio en diverseco"), kaj diskutis pri la diferenco inter la terminoj unio kaj unueco.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj Eŭropaj simboloj de la Eŭropa Unio: