Malfermi la ĉefan menuon

Edward Bulwer-Lytton

(Alidirektita el Edward George Bulwer-Lytton)

Edward George BULWER-LYTTON (n. la 25-an de majo 1803 en Londono, m. la 18-an de januaro 1873 en Torquay) estis angla verkisto kaj politikisto.

Edward Bulwer-Lytton
Edward George Earle Lytton Bulwer Lytton, 1st Baron Lytton by Henry William Pickersgill.jpg
Persona informo
Naskonomo Edward George Earle Lytton Bulwer-Lytton [#]
Naskiĝo 25-an de majo 1803 (1803-05-25)
en Londono
Morto 18-an de januaro 1873 (1873-01-18) (69-jara)
en Torquay
Tombo Abatejo Westminster [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Trinity College • Halo Triunuo [#]
Familio
Patro William Earle Bulwer [#]
Patrino Elizabeth Barbara Lytton [#]
Gefratoj Henry Bulwer, 1st Baron Dalling and Bulwer • William Earle Lytton Bulwer [#]
Edz(in)o Rosina Bulwer Lytton [#]
Idoj Robert Bulwer-Lytton, 1st Earl of Lytton [#]
Profesio
Pseŭdonimo Owen Meredith • Pisistratus Caxton [#]
Profesio dramaturgoverkistopolitikisto • romanisto • poeto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Per siaj dramoj, historiaj romanoj kaj krimromanoj, laŭstile troviĝantaj inter romantismo kaj realismo, li fariĝis unu el la plej popularaj verkistoj siatempaj. Mondfamon li gajnis per sia romano The Last Days of Pompeii (= La lastaj tagoj de Pompejo), kiu en la 20-a jarcento plurfoje estis filmigita.

Neforgesebla lia nomo krome restas pro parodia konkurso: Ĉar la komenco de lia romano Paul Clifford (It was a dark and stormy night…) neglektis ĉiujn regulojn de bona stilo, oni en la jaro 1982 decidis lanĉi konkurson por trovi laŭeble plej teruran komencon de literatura verko. La anglalingva retpaĝo pri tiu ĉi konkurso troviĝas ĉe: http://www.bulwer-lytton.com/

Listo de verkojRedakti

  • Pelham (romano, 1828)
  • Paul Clifford (romano, 1830)
  • The Last Days of Pompeii (romano, 1834)
  • Rienzi, the Last of the Roman Tribunes (romano, 1835)
  • The Lady of Lyons (dramo, 1838)
  • Money (dramo, 1840)
  • Zanoni (romano, 1842)
  • A strange story (romano, 1862)
  • The Coming Race (1871)