La erikejo estas arbustetara vegetaĵaro kiu troviĝas ĉe ĉefe malfekundaj acidaj grundoj, karakterizitaj de maldensaj, malalte kreskantaj lignecaj plantoj. En erikejoj ofte superregas plantoj el la erikaca familio. Krom la konsisto de la vegetaĵaro ne estas klara diferenco inter arbustetaro kaj erikejo sed tiu ĉi ĝenerale rilatas al malaltaĵaj situoj [1] kun — speciale en Britujo — pli varma kaj malpli humida klimato.

Erikejo en Woodbury Common, Devon (Anglujo). Violkoloraj floroj de kaluno (Calluna vulgaris) kaj flavaj floroj de Ulex gallii
Montara erikejo en High Shelf Camp apud Mount Anne (Tasmanio).

La erikejoj estas larĝe disvastigitaj tra la mondo. Ili konstituas vastajn kaj tre diversajn komunumojn tra Aŭstralio en humidaj kaj duonhumidaj areoj. Fajraj reĝimoj kun cikla bruligado estas necesaj por la konservado de la erikejoj [2]. Eĉ pli diversaj kvankam malpli disvastigitaj erikejaj komunumoj troviĝas en Suda Afriko. Vastaj erikejoj ankaŭ troviĝas en Kalifornio, Novkaledonio, centra Ĉilio kaj laŭlonge de la marbordoj de la Mediteraneo. Krom tiuj vastaj erikejaj areoj, la vegetaĵara tipo ankaŭ situas en disaj lokalizoj tra ĉiuj ekozonoj escepte de la Antarkta.

Karakterizaĵoj redakti

Erikejoj estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstancoj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale somere, kaj kie grundoj estas acidaj, malfertilaj, ofte sablecaj kaj facile dreniĝantaj; loke ili povas enteni malvastajn torfejojn, kie la drenado estas malfacila.

En iom da regionoj, erikejaj vegetaĵaroj estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de Aŭstralio gastigas iujn 3 700 endemiajn aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn [3]. La finboso en Sud-Afriko estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj havas pli grandan biodiversecon[4]. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en Eŭropo, ĉar ili ampleksas nur limigitan flaŭron primare de kaluno, eriko kaj ulekso.

 
Finboso, Sud-Afriko.

La birdofaŭno de erikejoj kutime estas kosmopolitaj specioj de la regiono [5][6]. En la malriĉaj erikejoj de Eŭropo birdospecioj emas esti pli karakterizaj por la komunumo kaj inkluzivas Grizan cirkuon, kaj Arbopipion. En Aŭstralio la erikeja birdofaŭno estas superregata de nektare nutriĵantaj birdoj kiaj melifagedoj kaj subfamilio Loriinae (papagedoj) kvankam multaj aliaj birdoj, ekde emuoj ĝis agloj ankaŭ estas komunaj en la Aŭstraliaj erikejoj. Tiuj ĉi ankaŭ gastigas la solan nektare nutriĵantan tersupraĵan mamulon : mielo-oposumon (Tarsipes rostratus). La birdofaŭno de la sud-afrika finboso inkluzivas nektariniedojn kaj la genron Carduelis. La erikejoj ankaŭ estas bonega biotopo por insektoj, inkluzive de himenopteroj kaj lepidopteroj, kun multe da specioj tute restriktitaj al ĝi.

Antropogenaj erikejoj redakti

 
La antropogena Luneburga Erikejo

Antropogenaj erikejoj estas kultura pejzaĝo kiun oni povas trovi tra la mondo en lokalizoj tiel diversaj kiel norda kaj okcidenta Eŭropo, Ameriko, Aŭstralio, Novzelando, Madagaskaro kaj Novgvineo. Origine tiuj erikejoj estis kreitaj aŭ plivastigitaj dum jarcentoj de homa maldensigado de la naturaj arbaroj kaj duonarbaroj, de tropaŝtado kaj bruligado. En iuj okazoj la maldensigado tiel grava estis ke partoj de la erikejoj estiĝis nuraj sablejoj kaj dunoj, kun tre loka dezerta klimato. Tiel, eĉ en Eŭropo, lokaj temperaturoj de 50 gradoj celsiaj okazas, sekiginte la sablejon rande de la erikejo kaj plialtigante la riskon por nekontrolitaj fajroj. Rilate al erikejoj en Anglujo, Rackham diris, "Erikejoj klare estas la produkto de homaj agadoj kaj bezonas aranĝadon kiel erikejo; se oni malzorgas ilin, ili estiĝas en duonarbaron" [7]. Freŝdate la naturprotekta valoro de eĉ tiuj homfaritaj erikejoj estas estinta multe pli aprezita, kaj do plejmulte da erikejoj estas protektitaj. Tamen ili ankaŭ estas minacataj de arba enpenetrado kaŭze de la nekontinueco de tradiciaj mastrumadaj teknikoj kiaj paŝtado kaj fajra senveprigo kiuj modeligis la pejzaĝojn. Iuj ankaŭ estas minacataj de urbanizado. Antropogenaj erikejoj estas artefarite konservataj per kombinado de paŝtado kaj perioda bruligado, aŭ (malofte) falĉado; se ne tiamaniere konservite, ili rapide estas rekoloniigitaj de arbaro kaj maldensarbaro. La rekoloniigantaj arbospecioj dependos de kio estas disponebla kiel loka semoresurso, kaj do eblas ke ili ne reflektas la naturan vegetaĵaron kiu ĉeestis antaŭ la stariĝo de la erikejo.

Erikejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Polunin, Oleg; Walters, Martin. (1985) A Guide to the Vegetation of Britain and Europe. Oxford University Press. ISBN 0-19-217713-3.
  2. angle Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed., Cambridge University Press angle
  3. angle Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed. Cambridge University Press angle
  4. WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203)
  5. angle WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203).
  6. angle Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed., Cambridge University Press
  7. Rackham, Oliver 1997 : The History of the Countryside, Phoenix, p.282

Eksteraj ligiloj redakti