Evgen MALANJUKJevhen ukraine Євген Маланюк (2-a de februaro 189716-a de februaro 1968) estis ukraina poeto, kulturologo, literaturisto. Naskiĝis en urbeto Arĥanhorod, nun - Ĥersona provinco, Ukrainio. Eklernis en Peterburga politeĥnika instituto, sed post la komenco de la Unua mondmilito transiris al Kijiva militista kolegio.

Evgen Malanjuk
Persona informo
Євген Филимонович Маланюк
Naskiĝo 1-an de februaro 1897 (1897-02-01)
en Novoarkhanhelsk
Morto 16-an de februaro 1968 (1968-02-16) (71-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Saint Andrew Cemetery vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola Respubliko vd
Alma mater Єлисаветградське земське реальне училище • Ukrainian Academy of Economics vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • kultursciencisto • literaturkritikisto • tradukistokritikistoteknikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Partoprenis la militon kien fapisto de rusa cara armeo. Poste, en Novembro de 1917 li revenis al Ukrainio, kie juna rusia oficiro fariĝis batalanto pro la sendependa Ukrainio, estis estro de operativa fako de la Ĝenerala Stabejo. Pro la malvenko de la armeo de Ukraina Popola Respubliko en 1920 li elmigris en Ĉeĥion, kie en Poděbrady diplomiĝis en Ukraina ekonomika akademio. Kiel inĝeniero laboris en Varsovio. En 1949 translokiĝis en Nov-Jorkon, kie laboris en inĝeniera buroo kaj poste mortis en 1968. Entombigita en tombejo de South Bound Brook (Nov-Ĵerzejo), kiun usonaj ukrainoj nomas kiel "nia panteono".

En 1922 fondis literaturan revuon "Veselka" (ukr., ĉielarko); en 1925-1972 aperigis pli ol 10 poem-kolektojn en diversaj urboj de Eŭropo (Hamburgo, Parizo, Lvivo, Krakovo, Munkeno), kaj Nord-Ameriko (Nov-Jorko, Filadelfio, Toronto), multajn artikolojn pri arto, literaturo, historio.