Fülöp Elek László
Fülöp Elek LÁSzLÓ [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Fülöp Elek estis hungara-brita pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Laub ĝis 1891, lia nobela antaŭnomo estis lombosi [lomboŝi] ekde 1912.

Fülöp Elek László | |
---|---|
![]() Foto pri Fülöp Elek László ĉ. 1909 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Laub Fülöp |
Aliaj nomoj | László, Fülöp • De László, Philip Alexius • Laszlo De Lombos, Philipp Alexius |
Naskiĝo | la 30-an de aprilo 1869 en ![]() |
Morto | la 22-an de novembro 1937 en ![]() |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Hungario |
Alma mater | Académie Julian |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Adolf Laub |
Patrino | Johanna Balogh |
Edz(in)o | Lucy Guinness |
Infanoj | John de László • Stephen Philip de László • Patrick de László |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto |
Verkoj | La Hofbräuhaus en Munkeno Countess Anna de Noailles Portrait of Marshal Lyautey Princess Elizabeth of York |

Fülöp Laub [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 22-an de novembro 1937 en Londono.
Biografio redakti
Laub devenis el juda familio. Li aĝis 14, kiam li eklaboris en metiejo pri blazonoj, poste en ateliero pri fotado. Inter 1884-1886 li lernis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo. En la lasta lernejo liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Li plulernis en akademioj de Munkeno kaj Parizo. Post siaj studoj li faris precipe portretojn en sia naskiĝurbo, poste en Vieno inter 1901-1907, sed li ofte vojaĝis al pluraj landoj de Eŭropo. En 1900 li edziĝis, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1907 li translokiĝis al Londono, en 1914 li iĝis brita civitano. En 1912 li estis nobeligita fare de reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Ekde 1914 li instruis en Royal Art School. Malgraŭ lia brita civitaneco, li kune kun la familio estis internigita inter 1917 kaj 1918 (dum la 1-a mondmilito). Li ricevis plurajn, ankaŭ reĝajn premiojn.
Elektitaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Az első nagymosás
- Családi öröm
- Vasárnap délelőtt
- Bierdrinkejo en Munkeno (1892, vidu la supran bildon!)
- pluraj memportretoj
- portretoj de
- Dezső Szilágyi (politikisto) (1894)
- Elizabeto de Aŭstrio-Hungario (antaŭ 1898, vidu la bildon malsupre!)
- Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) (1899)
- Leono la 13-a (1900), la bildo ricevis oran medalon en mondekspozicio en Parizo (vidu la bildon malsupre!)
- Theodore Roosevelt (1908)
- Calvin Coolidge
- Herbert C. Hoover
- Warren G. Harding
- Edzino de László (vidu la bildon malsupre!)
- Elizabeto la 2-a (Britio) (1933, vidu la bildon malsupre!)
Elektitaj disĉiploj redakti
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun memportreto
-
Memportreto (1911)
-
Memportreto
-
S-ino László